Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li donis al ŝi signon, ke ŝi sidiĝu. Ŝi sin sidigis kontraŭ li.

—Diru al mi, ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna, por povi esti via patro?

—Mi vin ne komprenas . . .

—Mi opinias, ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Ĉu vi ne volus fariĝi mia adopta filino?

—Tiu ĉi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaŭ devas precize pripensi ĝin.

Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella'n en viva kaj konfida interparolado, stariĝis en la mezo de la ĉambro.

—Vidu, daŭrigis la komercegisto, kiam la eksedziĝo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.

—Ĉu ni nun eksedziĝos! pensis Fanny.

—Kiel feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.

Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.

—Nun ili do kune vivos!

Stella donis al li sian manon.

—Estos ĉiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via feliĉo, sed . . .

—Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la feliĉon, kiun li bezonas.

Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :

—Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Ĝi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun ĉi vesperon vidas la unuan fojon antaŭ miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi ĝin faris? Pro malamo al mi ĝi ne povas esti, ĉar mi neniam faris malbonaĵon al vi; kaj pro amo al Breine ĝi ankaŭ ne povas esti, ŝi daŭrigis preskaŭ plorante, ĉar ĉu iu alia ol mi mem povus esti sufiĉe