Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj' ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent' kun granda forto).
Kaj vidas mi : ŝi forrampetis,
De forno prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn' fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis;
Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.
—Ŝi eble estas sorĉistino,—
Mi pensis kaj de forn' rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas;
Mi flaris : ia acidaĵo. . . .
Mi plankon ŝprucis el botelo :
Forflugis—kia mirindaĵo!—
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo :
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia,—
Kaj ĉio : tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/345
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita