Al ili mi ne volis cedi
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon . . . Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo :
Mi flugas,—kien? mem ne scias,
Kun forto tranĉas nur aeron,
Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . .
Kaj jen ekfalis mi sur teron,
Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas,
Kaj oni faras ian ludon.
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran' edzigas judon.
Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario :
"For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos! . . ."—Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!
Min ne timigu! Kie vojo
Al hejmo estas?—"Jen sidiĝu
Sur fornan feron,—kun malĝojo
Respondas ŝi,—kaj tuj foriĝu!"
Vi volas, ke husar' sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu ja malsaĝulino! . . .
Ĉevalon! "Prenu, malsaĝulo!"
Ŝi efektive diris veron :
Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido—
Kaj tuj al forno ni alvenas.
Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/346
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita