Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/397

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La suno ĝis fino restaĵon bruligis,
Kaj poste ĝin vent' en dezerton disigis.

Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio;
Ne kovras la fonton murmura folio;
Ĝi vane profeton pri ombro petadas,—
Nur sablo varmega la akvon faladas,
Kaj sole vulturo, akiron portanta,
Disŝiras ĝin super la fonto dormanta…

M. Solovjev.



LAŬ SVEDA MELODIO

Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne komprenas, kion diras mi;
Tamen, frato, kanton nun faratan
Gaje kanti povas ambaŭ ni.

Ne atendu—ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for,—
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor'!

K. Svanbom.



NE DIRU
(El Nadson.

Ne diru: "li mortis",
  Li estas vivanta!
Se oni detruis l'altaron—
  La fajro ja restis flamanta;