Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj? Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu au alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio. Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia religio estas la rusa (grek‑ortodoksa), tiam—kia ajn estus lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksterelon li havus—li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe, iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj, sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu au alia popolo, sed nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en la dirita gento.

Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio, des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se ekzemple en la centra Afriko vivus ia popolo, kiu (ne de hieraŭ, sed jam de cent jaroj, ne en la instruitaj klasoj, sed en la tuta popolo) parolus la lingvon francan (ne kripligitan, sed tute puran) kaj havus tiun saman religion kaj morojn, kiel la plimulto de la metro-