Proletaria Kantaro/Kanto kontraŭmilitarista

El Vikifontaro
28. Kanto kontraŭmilitarista
Holanda

Milito al milito, fratoj.
Sangverŝo okazu ne plu.
Rifuzu esti ni soldatoj,
Kazernon eniru ne plu.

L’ armilojn sangajn vi forĵetu,
For la signojn de perfort’,
L’ uniformon hontan tuj demetu,
Kun ĉiuj iloj de la mort’!

Rekantaĵo:
L’ armilojn for de nun, soldatoj!
Pulvon semu sur venton, fratoj!
Kanon’ ne sin aŭdigu plu —
For sanga gloro de la soldatoj.
:|: Rompu sabrojn sur la genu’
Disiru, regimentoj, vi!

De nun ni ne plu volas lerni
La arton hontindan de l’ ŝtal’.
Translimajn homojn — niajn fratojn —
Mortigu ni ilin? Kial?
Ne plu ni lasas nin konduki
Al buĉejo laŭ ies plaĉ’!
Ni abomenas sangan gloron —
Soldatoj estas ni de l’ pac’!


W. N.


  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1926, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 80 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.

 
Traduko:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.