Proletaria Kantaro/Popolvolana himno

El Vikifontaro
24. Popolvolana himno
Rusa
(Narodnaja Volja-partia himno)[1]

Fratoj, kuraĝon ne perdu
En la batala danĝer’,
Landon — patrinon defendu
Pro la honor’ kaj liber’!

Se jam perei ni devos
En luktoj kun tirani’
Eĥon de l’ ago eklevos
Viva la generaci’,
Viva la generaci’!

Ili nin murdu, turmentu,
Tenu ĝis mort’ en karcer,’
En la minejojn forsendu,
Premu per ĉia sufer’.
Rekantaĵo

Ĝemas premite kaj plendas
Plore la proletari’,
Manojn al ni li etendas,
Helpon atendas de ni!
Rekantaĵo

Mond’ renaskita ekfloros,
Havos liberon homar’;
Bene ĝi nin rememoros,
Venos al nia tombar’.
Do se perei ni devos
En luktoj kun tirani’
Eĥon de l’ ago eklevos
Viva la generaci’!

Piednotoj[redakti]

  1. La kanto estas je honoro de Sofio Perovskaja partoprenintino de la komploto kontraŭ caro Aleksandro IIa. — Pendigita 1881. —
  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.

Traduko: