Prologo/El Ciklo „Frenezo”

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El Ciklo „Frenezo”

Dediĉas al Hohlov N.


I

Vi estas mia ĝemelo
de nasko ĝis morto mem.
Ofte vi estas anĝelo,
pli ofte — anatem’.
Vi akompanas kvazaŭ la ombro
dum tago kaj dum nokt’,
de lulilo ĝis tombo,
dum ĝoj’ kaj dum vivsufok’.
Kaj vana estas la peno
min liberigi je vi:
Vi estas dolĉo, kateno,
jen siblo, jen belmelodi’,
jen konscienca riproĉo,
jen elintenca malbon’,
jen de l’ spirito diboĉo,
jen adoro antaŭ madon’.
Ĉiam nur disduiĝeco,
sopiro al mensa tut’,
de l’ cerbo kaj kor’ — sanga peco,
dram’ de l’individu’.


Voznesensk, 19 Februaro 1922.

II

En ringecaj ĉirkaŭprenoj
mi mortpremos vin.
Viaj ĝemoj kaj malbenoj
ne haltigos min.
Vi ja estas Bon’ — Malbono;
tial mortu vi,
ĉar la Bono estas krono
de la iluzi’.
Iluzio estas peza
por verama kor’.
Sed mi estas ja freneza!
Tial, ĉio, for!

III

Mi estas freneza — mi tion konscias;
sed en la frenezo — geni’.
Mi vin abomenas kaj vin ne envias
pri via banal-harmoni’.
Per miaj frenezaj kaj akraj okuloj
penetras al transa mi viv’,
kaj kion de vi kaŝas densaj nebuloj
por mi estas ĝi — efektiv’.


Voznesensk, 2 Oktobro 1921.

IV

Super mi etendiĝis kupolo,
kupolo, simbolo de Io,
de Io, fulmanta radio,
radio en strangaŭreolo.
Super mi etendiĝis kupolo.

Jen sub mi disegiĝis profundo,
profundo, senfundo nigranta,
nigranta en rido faŭkanta,
faŭkanta simile al hundo.
Jen sub mi disegiĝis profundo.

Ĉiuflanke gardadas min muroj,
min muroj — obturoj ĉirkaŭas,
ĉirkaŭas, moviĝon kontraŭas,
kontraŭas kun pezaj murmuroj.
Ĉiuflanke gardadas min muroj.

Mi kun koro ribela deziras,
deziras, sopiras Liberon,
Liberon, purigan aeron,
aeron… Premite mi spiras…
Mi ribela Liberon deziras.


Ĥarkov, 12 Aprilo 1919.

V

Ĉu aŭdis vi ion dum nokto silenta?
Ĉu vidis vi ion tra densaj nebuloj?
Ĉu aŭdis vi ion en bruo torenta?
Ĉu vidis vi ion en ŝiaj okuloj?

Dum nokto silenta
mi aŭdis pacigan en kor’ harmonion;
tra densaj nebuloj
mi vidis flagrantan de l’ vero ekflamon;
en bruo torenta
mi aŭdis belegan de l’ kor’ simfonion;
en ŝiaj okuloj
mi vidis aŭroron de l’ amo kaj amon.

Dum nokta silento
mi aŭdis ekfrapon de ĉerka tegmento;
tra densaj nebuloj
mi vidis iradon de strangaj mortuloj;
en bruo torenta
mi aŭdis mokridon de l’ sorto sensenta;
en ŝiaj okuloj
mi vidis jam morton de l’ amaj ekbruloj.


Voznesensk, 1919.

VI

Sur deklivo de mia amo
mi konstruis palacon de l’ ĝuo;
en sensone obtuza malbruo
nevidita okazis dramo.

Belaj gastoj palacon vizitis,
eksonoris pokaloj pasiaj;
sed la koron la menso spitis, —
estingiĝis la sunoradioj.
Kaj en alta palaca turo,
kie miozotas memor’,
jen eksonis uverturo
de l’ rekviema ĥor’.
Kaj la gastoj toastis Eternon,
sed la ombroj dancadis tra muro,
kaj mi vidis faŭkantan kavernon
en blindiga purpuro.

Kaj en halo de l’ sento senbrida
violonon ekludis la Strango:
uragane-rapida
ĉiujn premis muzika lavango
de violon’,
sed la arĉo krevis en kreo,
eĥe mortis lasta son’ —
Pereo.

Sur deklivo de mia amo,
kie staris palaco de l’ ĝuo,
nevidita okazis dramo
en sensone-obtuza malbruo.


Voznesensk, 24 Junio 1923.


VII

Antaŭ altar’ de l’ Eterna Spirito
staras mi, — splito de Malnova mond’ —
kun kron’ el superstiĉoj, kun sceptro el mitoj,
kun de l’ antaŭjuĝoj rond’.

Kandel’ de la kred’ estingiĝas, finbrulas,
svene aromas incens’,
sed en la cerbo arogi stimulas
sakrilegia pens’.

Mi falas genuen kaj preĝas-profanas,
al kiu, pri kio ne scias mi mem,
sed mi antaŭsentas, ke mian malsanon
kuracos finsolvo de tiu problem’.


Voznesensk, 1923.

VIII

Ĉe abrupto zigzage faŭkanta,
ĉe abrupto de alta rok’
staris mi meditanta,
ĉu riski je arog’.

Variis-vibris la deziroj,
kaj svarmis pensoj en la cerb’;
mi sakramentis en aspiroj
al la ĉielo for de l’ ter’.

Sed faŭkis malsupre abrupto
kaj tiris potence al si,
kaj en turmentiga volupto
falis mi.

Sed mi ne atingis la subon
kaj ie kroĉiĝis en mez’,
kaj suĉas min akra inkubo
en la paroksism’ de l’ frenez’.


Voznesensk, 28 Novembro 1922.

IX

Kial, amik’, ne vizitas vi min?
Mi ja brulas, finbrulas en Fajro sen fin’.
Sed neniam en ĝi
fincindriĝos mi,
nur suferos en fum’…
El post lando de Fajr’,
jen Mallum’
sen ekĉes’ por moment’
alrampadas kaj pikas min ĝi,
je l’ tempi’
per duobla langeto-serpent’…
Ho, kunlig’ de Helfajr’ kun eterna Mallum’,
ĉu min longe mordetos Vi?!

· · · · · · · · · · · · · · ·

Brulas-brulas mi
en la Fajra pasi’.
Sed ekbrilos Radi’
en triumfa moment’
el homara sufer’ kaj turment’.

Tiam en kvietec’ mortos mi.
Ho, amik’,
ja ekbrilos Radi’.


Saratov, 11 Septembro 1917.

X

Ombroj vesperaj — movoj misteraj
rampas....
Ĝemas piano, kvazaŭ infano
ploras,
lampo
finbrulas…
Mi rememoras…
Rememoroj enlulas.
En malproksimo ie en nigra senlimo
Vagas spirito sola simile al splito
de «memo»;
nenie
ĝi trovas
realon en foro simbola…

Ombroj-spiritoj sin movas;
ploras piano kun ĝemo.
Interplektiĝas la ombroj, sin puŝas,
pereas…
Koro silentas, duboj ĝin tuŝas,
sonoj lamentas,
veas
al vivo-pasio…
Lampo finbrulis, restis nenio;
nokto tegmentas.


30 Decembro 1918.