R. U. R./Dua akto

El Vikifontaro
Unua akto Indekso : R. U. R.
de Karel Čapek
Tradukita de Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Tria akto


La sama salono de Helena. En ĉambro maldekstre ludas HELENA pianon. DOMIN promenas tra la ĉambro, Dro. GALL rigardas el la fenestro kaj ALQUIST sidas flanke en apogseĝo kovrante vizaĝon per la manoj.

Dro. GALL: Ho ĉielo, tiuj multiĝis!

DOMIN: Ĉu Robotoj?

Dro. GALL: Jes. Ili staras antaŭ la ĝardena krado kvazaŭ muro. Kial ili estas tiel silentaj? Estas abomene, sieĝi per silentado.

DOMIN: Mi volus scii, kion ili atendas. Ĝi devas komenci ĉiuminute. Ni estas finludintaj nian rolon, Gall.

ALQUIST: Kion ludas sinjorino Helena?

DOMlN: Mi ne scias. Ŝi ekzercas ion novan.

ALQUIST: Aĥ, ĉu ŝi ekzercas ankoraŭ?

Paŭzo.

Dro. GALL: Aŭdu, Domin, ni nepre faris eraron.

DOMIN ekhaltas: Kian?

Dro. GALL: Ni donis al Robotoj tro egalajn vizaĝojn. Cent miloj da samaj vizaĝoj turnitaj ĉi tien. Cent miloj da blazoj sen esprimo. Tio estas kvazaŭ terura sonĝo.

DOMIN: Se ĉiu estus alia - -

Dro. GALL: La aspekto ne estus tiel terura. Li turnas sin for de la fenestro. Ankoraŭ bone, ke ili ne estas armitaj!

DOMIN: Hm - Li rigardas per lorno al la haveno. Mi nur volus scii, kion ili elŝipigas el Amelio.

Dro. GALL: Nur se ne armilojn.

El tapetpordo eniras dorsturnite FABRY kaj trenas post si du elektrajn dratojn.

FABRY: Pardonu - metu teren la draton, Hallemeier! HALLLMEIER eniras post Fabry: Uf, tio estis laboro! Kio nova?

Dro. GALL: Nenio. Ni estas tute sieĝitaj.

HALLEMEIER: Ni plenbarikadis la koridoron kaj la ŝtuparon, junuloj. Ĉu vi ne havas iom da akvo? Aha, jen! Li trinkas.

Dro. GALL: Kion kun tiu drato, Fabry?

FABRY: Tuj, tuj. Ian tondilon.

Dro. GALL: Kie preni ĝin? Li serĉas.

HALLEMEIER iras al la fenestro: Diable, tiuj multiĝis! Jen!

Dro. GALL: Ĉu sufiĉas tualeta tondilo?

FABRY: Donu ĝin! Li tondas drafojn de elektra lampo staranta sur la skribtablo kaj alligas al ili siajn dratojn.

HALLEMEIER ĉe la fenestro: Vi ne havas belan perspektivon, Domin. Iel tio - odoras - je morto.

FABRY: Finita!

Dro. GALL: Kio?

FABRY: Cirkuito. Nun ni povas plenigi tutan ĝardenkradon per elektro. Kiu poste ektuŝus ĝin, mil tondroj! Almenaŭ ĝis tiam, dum estas tie la niaj.

Dro. GALL: Kie?

FABRY: En la elektrejo, klera sinjoro. Mi esperas almenaŭ - Li iras al la kameno kaj eklumigas elektran lampeton sur ĝi. Dank' al Dio, ili estas tie. Kaj ili laboras. Li estingas la lumon. Dum ĝi lumas, estas bone.

HALLEMEIER forturnas sin de la fenestro: Tiuj barikadoj estas ankaŭ bonaj, Fabry. Nu do, kion ludas sinjorino Helena? Li iras al la maldekstra pordo kaj aŭskultas. El la tapetpordo eliras BUSMAN, li portas grandegajn komerclibrojn, faletas je la drato.

FABRY: Atentu, Bus! Atentu dratojn!

Dro. GALL: Halo, kion vi portas?

BUSMAN metas la librojn sur la tablon: La ĉefajn librojn, karuletoj. Mi ŝatus fari kontojn pli frue, ol - ol - Nu, ĉi tiun jaron mi ne atendos kun la bilanco ĝis la Nova Jaro. Do, kion vi havas? Li iras al la fenestro. Nu tie estas ja tute trankvile!

Dro. GALL: Ĉu vi vidas nenion?

BUSMAN: Ne, nur grandan bluan areon, kvazaŭ dissemitan papavon.

Dro. GALL: Tio estas Robotoj.

BUSMAN: Aĥ tiel. Domaĝe, ke mi ne vidas ilin. Li eksidas al la tablo kaj malfermas la librojn.

DOMIN: Lasu tion, Busman. Robotoj elŝipigas armilojn el Amelio.

BUSMAN: Nu kaj kion? Kiamaniere mi malhelpu tion?

DOMIN: Tion malhelpi ni ne kapablas.

BUSMAN: Do lasu min kalkuli. Li eklaboras.

FABRY: Ne estas ankoraŭ fino, Domin. Ni plenigis la kradon per dekdu cent voltoj kaj -

DOMIN: Atendu. "Ultimus" turnis kontraŭ ni la kanonojn.

Dro. GALL: Kiu?

DOMIN: La Robotoj sur "Ultimus".

FABRY: Hm, poste kompreneble - poste - poste alproksimiĝis nia fino, junuloj. Robotoj estas ekzercitaj por milito.

Dro. GALL: Do ni -

DOMIN: Jes. Neeviteble.

Paŭzo.

Dro. GALL: Knaboj, tio estas krimo de malnova Eŭropo, ke ĝi instruis Robotojn militi! Ĉu ili ne povis ĉe diablo lasi la mondon jam kvieta kun tiu sia politiko? Tio estis krimo fari soldatojn el viva laboro!

ALQUIST: Krimo estis fabriki Robotojn!

DOMIN: Kio?

ALQUlST: Krimo estis fabriki Robotojn!

DOMIN: Ne. Alquist, eĉ hodiaŭ mi ne bedaŭras tion.

ALQUIST: Eĉ hodiaŭ ne?

DOMIN: Eĉ hodiaŭ ne, je lasta tago de la civilizacio. Tio estis grava afero.

BUSMAN duonlaŭte: Tri cent dekses milionoj.

DOMIN peze: Alquist, estas nia lasta horo: ni parolas jam preskaŭ el la alia mondo. Alquist, tio ne estis malbona sonĝo, detrui sklavecon de la laboro. De la humiliga kaj terura laboro, kiun la homo estis devigita porti. De laboregaĉo malpura kaj murda. Ho, Alquist, oni laboris tro malfacile. Oni vivis tro malfacile. Kaj ĉi tion venki -

ALQUIST: - ne estis sonĝo de ambaŭ Rossumoj. La maljuna Rossum pensis pri siaj senpiaj ĵonglaĵoĵ kaj la juna pri miliardoj. Kaj tio ne estas sonĝo de viaj R. U. R.-akciuloj. Ilia sonĝo estas dividendoj. Kaj pro iliaj dividendoj pereos la homaro.

DOMIN ekkolerigita: Diablo prenu iliajn dividendojn! Ĉu vi pensas, ke mi laborus sole unu horon por ili? Li frapas sur la tablon. Por mi mi faris tion, ĉu vi aŭdas? Por mia kontentigo! Mi intencis, ke la homo fariĝu estro! Ke li ne vivu jam nur por peco da pano! Mi intencis, ke neniu animo idiotiĝu ĉe fremdaj maŝinoj, ke restu jam nenio, nenio, nenio el tiu malbenita sociala fuŝaĵaro! Ho, min naŭzas humiligo kaj doloro, al mi estas abomena la mizero! Mi volis novan generacion! Mi volis - mi pensis -

ALQUIST: Nu?

DOMIN pli mallaŭte: Mi intencis, ke ni faru el la tuta homaro aristokracion de la mondo. Plenrajtigitajn, liberajn kaj suverenajn homojn. Kaj eble eĉ pli ol homojn.

ALQUIST: Nu do Superhomojn.

DOMIN: Jes. Ho, se mi nur havus cent jarojn da tempo! Ankoraŭ cent jarojn por la estonta homaro!

BUSMAN duonlaŭte: Tricent sepdek milionoj transporto. Do.

Paŭzo.

HALLEMEIER ĉe la pordo maldekstre: Mi diras, muziko estas grandioza afero. Vi estis aŭskultontaj. Ĉi tio kvazaŭ spiritigas, nobligas la homon -

FABRY: Kio do?

HALLEMEIER: Tiu krepusko de la homoj, mil tondroj! Junuloj, mi fariĝas ĝuemulo. Ni estis komencontaj pli frue! Li iras al la fenestro kaj rigardas eksteren:

FABRY: Kion?

HALLEMEIER: Ĝuadon. Belaĵojn. Diable, estas tiom da belaĵoj! La mondo estis bela, kaj ni - ni ĉi tie - - Knaboj, knaboj, diru, kion ni ĝuis?

BUSMAN duonlaŭte: Kvarcent kvindekdu milionoj, bonege.

HALLEMEIER ĉe la fenestro: La vivo estis grava afero: Kamaradoj, la vivo estis - aŭskultu - - Fabry, enigu iom da elektro en tiun vian kradon!

FABRY: Kial?

HALLEMEIER: Ili ektuŝas ĝin.

Dro. GALL ĉe la fenestro: Kunigu!

FABRY krakas per elektra kunigilo.

HALLEMEIER: Pro Dio, tio tordis ilin! Du, tri, kvar mortigitaj! Dro. GALL: Ili iras returnen.

HALLEMEIER: Kvin mortigitaj!

Dro. GALL turnas sin for de la fenestro: La unua bataleto. FABRY: Ĉu vi sentas morton?

HALLEMEIER kontentigita: Ili estas karbiĝintaj, karuleto. Tute karbiĝintaj. Li ridas Haha, oni ne devas kapitulaci! Li eksidas.

DOMIN frotas sian frunton: Eble ni estas jam cent jarojn mortigitaj kaj estas nur fantomoj. Eble ni estas de longe, de longe mortaj kaj ni revenas nur por parkere diri, kion ni jam iufuje parolis. . antaŭ la morto. Kvazaŭ mi estus jam travivinta ĉion ĉi tion. Kvazaŭ mi estus jam iufoje ricevinta ĝin. Pafvundon - ĉi tien - en la kolon. Kaj vi, Fabry -

FABRY: Kion mi?

DOMIN: Mortpafita.

HALLEMEIER: Diable, kaj mi?

DOMIN: Trapikita.

Dro. GALL: Kaj pri mi, ĉu vi scias nenion?

DOMIN: Disŝirita.

Paŭzo.

HALLEMEIER: Sensencaĵo! Li ridas Haha, vi homo, kia ideo min trapiki! Mi ne allasos illin!

Paŭzo.

HALLEMEIER: Kial vi silentas, stultuloj? Mil tondroj, parolu!

ALQUIST: Kaj kiu, kiu estas kulpa? Kiu estas kulpa pri tio?

HALLEMEIER: Malsaĝajoj. Neniu estas kulpa. Mallonge Robotoj - Nu, Robotoj iarnaniere aliiĝis. Ĉu iu estas responda pri Robotoj?

ALQUIST: Ĉio mortigita! La tuta homaro! La tuta mondo! Li ekstaras. Rigardu, ho rigardu, riveretojn da sango sur ĉiu sojlo! Riveretoj da sango el ĉiuj domoj! Ho Dio, ho Dio, kiu estas kulpa pri tio?

BUSMAN duonlaŭte: Kvincent dudek milionoj! Mia Dio, duona miliardo!

FABRY: Mi pensas, ke. . ke vi eble troigas. Ne parolu, ne estas tiel facile mortigi la tutan homaron.

ALQUIST: Mi akuzas la sciencon! Mi akuzas la teknikon! Domin-on! Min! Nin ĉiujn! Ni, ni estas kulpaj! Pro nia megalomanio, pro ies profito, pro progreso, mi ne scias pro kiaj gravegaj aferoj ni mortigis la homaron! Nu, do krevu pro via grandeco! Tiel gigantan tombopiramidon el homaj ostoj konstruis al si neniu Ĝingiskhan!

HALLEMElER: Sensencaĵo, kamarado! La homoj ne kapitulacias tiel facile, li ridas haha, ho ne!

ALQUIST: Nia kulpo! Nia kulpo!

Dro. GALL viŝas ŝviton de sia frunto: Lasu paroli min, junuloj. Mi estas kulpa pri tio. Pri ĉio, kio okazis.

FABRY: Ĉu vi, Gall?

Dro. GALL: Jes, lasu paroli min. Mi aliigis Robotojn. Busman, juĝu min ankaŭ vi!

BUSMAN ekstaras: Nu, nu, kio do okazis al vi?

Dro. GALL: Mi ŝanĝis karakteron de Robotoj. Mi ŝanĝis ilian fabrikadon. Nome nur kelkajn korpajn kondiĉojn, ĉu vi komprenas? Precipe - precipe ilian - ekscitiĝemon.

HALLEMEIER eksaltas: Malbenite, kial ĝuste tiun?

BUSMAN: Kial vi faris tion?

FABRY: Kial vi diris nenion?

Dro. GALL: Mi faris tion sekrete. . . je mia risko. Mi formadis el ili homojn. Mi rompis ilian ekvilibron. Jam nun ili iel superas nin. Ili estas pli fortaj ol ni.

FABRY: Kaj kiel rilatas tio kun la ribelo de Robotoj?

Dro. GALL: Ho, multrilate. Mi pensas, ke ĉiurilate. Ili ĉesis esti maŝinoj. Vi aŭdas ja, ili scias jam pri sia supereco kaj malamas nin. Ili malamas ĉion homan. Juĝu min.

DOMIN: Mortaj mortinton.

FABRY: Doktoro Gall, vi ŝanĝis la fabrikadon de Robotoj.

Dro. GALL: Jes.

FABRY: Ĉu vi konsciis, kio povas rezulti el via. . . via eksperimento?

Dro. GALL: Estis mia devo pensi pri tia ebleco.

FABRY: Kial vi faris tion?

Dro. GALL: Propravole. Estis mia persona eksperimento.

En la pordo maldekstre HELENA. Ĉiuj ekstaras.

HELENA: Li mensogas! Tio estas abomena! Ho, Gall, kiel vi povas tiel mensogi?

FABRY: Pardonu, sinjorino Helena -

DOMIN aliras ŝin: Helena, ĉu vi? Montru vin! Ĉu vi vivas? Li prenas ŝin en siajn manojn. Se vi scius, kion mi sonĝis! Aĥ, estas terure esti morta!

HELENA: Lasu, Harry! Gall ne estas kulpa, ne, ne, ne!

DOMIN: Permesu. Gall havis siajn devojn.

HELENA: Ne, Harry, li faris tion, ĉar mi volis tion! Diru, Gall, kiom da jaroj mi petis vin jam, ke vi -

Dro. GALL: Mi faris tion je propra respondeco.

HELENA: Ne kredu al li! Harry, mi postulis de li, ke li donu animon al Robotoj!

DOMIN: Helena, nun oni ne parolas pri la animo.

HELENA: Ne, lasu min nur paroli. Tion ankaŭ li diradis; li diradis, ke li povus aliigi sole fiziologian - fiziologian -

HALLEMEIER: Fiziologian korelativon, ĉu ne?

HELENA: Jes, ion tian. Mi treege bedaŭris ilin, Harry!

DOMIN: Tio estis granda - - facilanimeco, Helena.

HELENA sidiĝas: Tio do estis. . facilanima? Eĉ Nana ja diras, ke Robotoj-

DOMIN: Nanan lasu flanke.

HELENA: Ne, Harry, tion vi ne devas malŝati. Nana estas voĉo de la popolo. El Nana parolas miloj da jaroj kaj el vi ĉiuj nur la hodiaŭo. Tion vi ne komprenas -

DOMIN: Restu ĉe la afero.

HELENA: Mi timis la Robotojn.

DOMIN: Kial?

HELENA: Ke ili eble nin malamas aŭ ion alian sentas. ALQUIST: Ĝi okazis.

HELENA: Kaj mi pensis. . . se ili estus tiaj, kiaj ni estas, ke ili komprenus nin, ke ili ne povus tiom malami nin - Se ili estus nur iomete homoj!

DOMIN: Ho ve, Helena! Neniu povas malami pli ol homo homon! Faru el ŝtonoj homojn kaj ili ŝtonmortigos nin! Daŭrigu!

HELENA: Ho, ne parolu tiell Harry, tio estis ja tiom terrrura, ke ni ne kapablis interkompreniĝi kun ili! Tia grandega fremdeco inter ni kaj ili! Kaj tial - ĉu ne? -

DOMIN: Nur pluen.

HELENA: - tial mi petis Gall-on, ke li aliigu Robotojn. Mi ĵuras al vi, ke li mem ne volis.

DOMIN: Sed li faris tion.

HELENA: Ĉar mi volis tion.

Dro. GALL: Mi faris tion por mi, kiel eksperimenton.

HELENA: Ho, Gall, tio ne estas vera. Mi sciis antaŭe, ke vi ne povas rifuzi tion al mi.

DOMIN: Kial?

HELENA: Vi ja scias, Harry.

DOMIN: Jes. Ĉar li amas vin - kiel ĉiuj.

Paŭzo.

HALLEMEIER iras al la fenestro: Ree ili plimultiĝis. Kvazaŭ tero elŝvitigus ilin.

BUSMAN: Sinjorino Helena, kion vi donos al mi, se mi fariĝos via advokato?

HELENA: Mia?

BUSMAN: Via - aŭ de Gall. Kiel vi volas.

HELENA: Ĉu oni pendigos iun?

BUSMAN: Sole morale, sinjorino Helena. Oni serĉas kulpulon. Tio estas ŝatata konsolo dum katastrofoj.

DOMIN: Doktoro Gall, kiamaniere vi akordigos tiujn viajn - tiujn viajn ekstravagancojn kun via kontrakto?

BUSMAN: Pardonu, Domin. De post kiam, Gall, vi komencis laŭvere tiujn viajn ĵonglaĵojn?

Dro. GALL: Antaŭ tri jaroj.

BUSMAN: Aha. Kaj kiom da Robotoj vi igis tiamaniere aliaj?

Dro. GALL: Mi faris nur eksperimentojn. Estas nur kelkaj centoj da ili.

BUSMAN: Do mi dankas bele. Sufiĉe, infanetoj. Tio signifas, ke je miliono da malnovaj bonaj Robotoj oni povas kalkuli po unu aliigita Roboto de Gall, ĉu vi komprenas?

DOMIN: Kaj tio signifas-

BUSMAN: - ke praktike tio havas eĉ ne tiom li montras da graveco.

FABRY: Busman estas prava.

BUSMAN: Kompreneble, karuleto. Kaj ĉu vi scias, knaboj, kio kaŭzis ĉi tiun malfeliĉon?

FABRY: Kio do?

BUSMAN: La nombro. Ni fabrikis tro multe da Robotoj. Pro mia animo, tio ja estis atendota: post kiam Robotoj estos pli fortaj ol la homaro, okazos ĉi tio, devas okazi, ĉu vi komprenas? Li ridas: Haha, kaj ni klopodis, ke tio fariĝu kiel eble plej frue; vi, Domin, vi, Fabry, kaj mi, bravulo Busman.

DOMIN: Ĉu vi pensas, ke tio estas nia kulpo?

BUSMAN: Vi plaĉas al mi! Ĉu vi pensas eble, ke estro de fabrikado estas la direktoro? Aĥ ne, fabrikadon estras la mendo. La tuta mondo volis posedi siajn Robotojn. Kamaradoj, ni veturis nur sur tiu lavango de mendoj kaj dume ni babiladis - - pri tekniko, pri socia demando, pri progreso, pri tro interesaj aferoj. Kvazaŭ tiuj babilaĉoj iel direktus la evoluon de nia afero. Dume ĉio evoluis per propra forto, pli rapide, pli rapide, ĉiam pli rapide. - Kaj ĉiu eta, butika, malnobla mendo aldonis al la lavango po unu ŝtoneto. Tiele, homidetoj.

HELENA: Tio estas abomena, Busman!

BUSMAN: Estas, sinjorino Helena. Mi ankaŭ sonĝis mian sonĝon. Tian Busmanan sonĝon pri nova mastrumado de la mondo; tre, tre bela idealo, sinjorino Helena, honte paroli pri tio. Sed kiam mi faris bilancon ĉi tie, mi ekkomprenis, ke historion ne faras grandaj sonĝoj, sed etaj bezonetoj de ĉiuj honestaj, iom ŝtelemaj kaj egoismaj hometoj, tio estas de ĉiuj entute. Ĉiuj pensoj, amoj, planoj, heroismoj, ĉiuj tiuj aeraĵoj taŭgas eble por tio, ke la homo estu per ili remburita por muzeo de la Universo, kun surskribo: Jen, la homo. Punkto. Kaj nun vi povus diri al mi, kion ni efektive faros.

HELENA: Busman, ĉu pro tio ĉi ni estas pereontaj?

BUSMAN: Vi parolas malbele, sinjorino Helena. Ni ja ne volas perei. Mi almenaŭ ne. Mi volas ankoraŭ vivi.

DOMIN: Kion vi intencas fari?

BUSMAN: Mia Dio, Domin, mi volas eligi min el tiu afero.

DOMIN ekhaltas super li: Kiamaniere?

BUSMAN: Bonmaniere. Mi ĉiam bonmaniere. Rajtigu min kaj mi kontraktos ĉion kun la Robotoj.

DOMIN: Bonmaniere?

BUSMAN: Kompreneble. Mi diros al ili ekzemple: "Sinjoroj Robotoj, via moŝtaro, vi havas ĉion. Vi havas intelekton, vi havas potencon, vi havas armilojn; sed ni havas ian interesan skribaĵaĉon, tian malnovan, flavan, malpuran paperon -" DOMIN: Ĉu manuskripton de Rossum?

BUSMAN: Jes. "Kaj tie," mi diros al ili, "estas priskribita via nobla deveno, via nobela fabrikado kaj tiel plu. Sinjoroj Robotoj, sen tiu plenŝmirita papero vi fabrikados eĉ ne unu novan kolegon Roboton; post dudek jaroj vi mortaĉos - kun permeso - kiel efemeroj. Tre estimataj, estus tro domaĝe perdi vin. Aŭdu", mi diros al ili, "vi permesos al ni, al ni ĉiuj homoj sur Rossuma insulo, ke ni enŝipiĝu ĉi tiun ŝipon. Por tiu prezo ni vendos al vi la uzinon kaj la sekreton de la fabrikado. Lasu nin kviete forveturi kaj ni lasos vin kviete fabrikadi, dudek milojn, kvindek milojn, cent milojn da pecoj po tage, kiel vi deziros. Sinjoroj Robotoj, tio estas honesta komerco. Ion por io." - Tiamaniere mi dirus ĝin al ili, knaboj. .

DOMIN: Busman, ĉu vi pensas, ke ni donos la fabrikadon el niaj manoj?

BUSMAN: Mi pensas, ke ni donos. Se ne propravole, do, hm. Aŭ ni vendos tion, aŭ ili trovos tion ĉi tie. Kiel vi volas.

DOMIN: Busman, ni povas detrui la manuskripton de Rossum.

BUSMAN: Nu jes, laŭplaĉe, ni povas ĉion. Krom la manuskripto eĉ nin mem - kaj aliajn. Faru, kiel vi komprenas.

HALLEMEIER deturnas sin for de la fenestro: Nu, li estas prava.

DOMIN: Ni - ni vendi la fabrikadon?

BUSMAN: Kiel vi volas.

DOMIN: Ni estas ĉi tie. . . pli ol tridek homoj. Ĉu ni vendu la fabrikadon kaj savu homajn animojn? Aŭ ĉu ni detruu ĝin kaj - kaj nin ĉiujn kune?

HELENA: Harry, mi petas vin -

DOMIN: Atendu, Helena. Ĉi tie estas pritraktata tro grava afero. Knaboj, ĉu vendi, ĉu detrui? Fabry!

FABRY: Vendi.

DOMIN: Gall!

D-ro. GALL: Vendi.

DOMIN: Hallemeier!

HALLEMEIER: Mil tondroj, kompreneble vendi!

DOMIN: Alquist!

ALQUIST: Dia volo.

BUSMAN ridas: Haha, jo, jo, jo, vi estas frenezuloj! Kiu vendus la tutan manuskripton?

DOMIN: Busman, neniun trompaĵon!

BUSMAN eksaltas: Sensencaĵo! Estas intereso de la homaro -

DOMIN: Intereso de la homaro estas ne rompi la vorton.

HALLEMEIER: Mi tre petegus.

DOMIN: Knaboj, tio estas grava paŝo. Ni vendas la sorton de la homaro; kiu kapablos fabrikadi, tiu estros la mondon.

FABRY: Vendu!

DOMIN: Neniam plu la homaro venkos Robotojn, neniam ĝi ekestros ilin -

Dro. GALL: Silentu kaj vendu!

DOMIN: Fino de homara hisiorto, fino de civilizacio -

HALLEMEIER: Mil diabloj, vendu!

DOMIN: Bone, knaboj! Mi mem - - mi ne hezitus eĉ momenton; por tiuj kelkaj homoj, kiujn mi amas -

HELENA: Harry, ĉu min vi ne demandas?

DOMIN: Ne, infaneto; tio estas tro responda, sciu! Tio ne estas io por vi.

FABRY: Kiu iros intertrakti?

DOMIN: Atendu, ĝis mi alportos la manuskripton.

Li foriras maldekstren.

HELENA: Harry, pro Dio, ne iru!

Paŭzo.

FABRY rigardas el la fenestro: Vin eviti, milkapa morto; vin ribeligita materio, senpripensa amaso, superakvego, superakvego, ankoraŭ unufoje savi homan vivon sur unusola ŝipo -

Dro. GALL: Ne timu, sinjorino Helena; ni fornaĝos malproksimen de ĉi tie kaj fondos modelan homan kolonion; ni ekvivos de komenco -

HELENA: Ho, Gall, silentu!

FABRY returnas sin: Sinjorino Helena, la vivo meritas tion; kaj, kio koncernas nin, ni faros el ĝi ion. . . ion, kion ni malzorgis. Ĝi estos malgranda ŝtateto kun unu ŝipo; Alquist konstruos al ni domon kaj vi estros nin. - En ni estas tiom da amo, tiom da kuraĝo al vivo -

HALLEMEIER: Kompreneble, karuleto.

BUSMAN: Nu kamaradoj, mi tuj komencus denove. Tre simple, laŭ malnova testamento, laŭ paŝtista maniero. - - Infanoj, tio estus io por mi. Tia kvieto, tia aero -

FABRY: Kaj tiu nia ŝtateto povus esti embrio de estonta homaro. Sciu, tia insuleto, kie alkroĉus sin la homaro, kie ĝi kolektus fortojn, - fortojn de animo kaj korpo. - Kaj Dio scias, mi kredas, ke post kelkcentoj da jaroj ĝi ree povus venkadi la mondon.

ALOLUIST: Ĉu jam hodiaŭ vi kredas tion?

FABRY: Jam hodiaŭ. Kaj mi kredas, Alquist, ke ĝi venkos. Kaj ĝi denove estros landojn kaj marojn; ke ĝi naskigos sennombrajn heroojn, kiuj portos sian ardantan animon frunte de la homoj. Kaj mi kredas, Alquist, ke ĝi ree sonĝos venki planedojn kaj sunojn.

BUSMAN: Amen. Vidu, sinjorino Helena, tio ne estas tiel malbona situacio.

DOMIN malfermas rapide la pordon.

DOMIN per raŭka voĉo: Kie estas la manuskripto de maljuna Rossum!?

BUSMAN: En via trezorejo. Kie aliloke ĝi estus?

DOMIN: Kien malaperis la manuskripto de maljuna Rossum!? Kiu - ĝin - ŝtelis!?

Dro. GALL: Ne eble!

HALLEMEIER: Malbenite, tio ja -

BUSMAN: Pro Dio, tio eble ne!

DOMIN: Silentu! Kiu ŝtelis ĝin?

HELENA ekstaras: Mi -

DOMIN: Kien vi donis ĝin?

HELENA: Harry, Harry, ĉion mi diros al vi! Pro Dio, pardonu tion al mi!

DOMIN: Kien vi donis ĝin? Rapide!

HELENA: Mi forbruligis ĝin - hodiaŭ matene - ambaŭ kopiojn.

DOMIN: Vi forbruligis ilin? Ĉi tie en la kameno?

HELENA ĵetas sin sur genuojn: Pro Dio, Harry!

DOMIN kuras al la kameno: Ŝi forbruligis ilin! Li ekgenuas al la kameno kaj rastas en ĝi. Nenio, nenio ol cindro. - Aĥ, jen! Li eltiras bruldifektitan peceton da papero kai legas: "Al-do-non-te -"

Dro. GALL: Donu ĝin. Li prenas la paperon kaj legas: "Aldononte biogenon en -" Nenio plu.

DOMIN stariĝas: Ĉu ĝi estas parto de tio?

Dro. GALL: Jes.

BUSMAN: Dio en la ĉielo!

DOMIN: Do ni estas perditaj.

HELENA: Ho, Harry -

DOMIN: Ekstaru, Helena!

HELENA: Ĝis vi pardonos min - ĝis vi pardonos -

DOMIN: Jes, nur levu vin, ĉu vi aŭdas? Mi ne toleros, ke -

FABRY levas ŝin: Mi petas, ne turmentu nin.

HELENA levas sin: Harry, kion mi faris!

DOMIN: Jes, vi vidas. - Mi petas, sidiĝu.

HALLEMEIER: Kiel tremas viaj manetoj!

BUSMAN ridas: Haha, sinjorino Helena, eble Gall kaj Hallemeier scias parkere, kio estis tie skribita.

HALLEMEIER: Kompreneble. Tio estas, almenaŭ kelkajn aĵojn.

Dro. GALL: Jes, preskaŭ ĉion, escepte biogenon kaj - kaj - enzimon Omegan. Ili estas fabrikataj tiel malofte - - sufiĉas tiom eta dozo da ili -

BUSMAN: Kiu fabrikadis ilin?

Dro. GALL: Mi mem. . . Unufoje post longa tempo. . Ĉiam laŭ la manuskripto de Rossum. Sciu, ĝi estas tro komplika.

BUSMAN: Nu kaj, ĉu estas tiuj du likvaĵoj tiel gravaj? HALLEMEIER: Iomete - tre certe.

Dro. GALL: Nome de ili dependas, ke ĝi vivu. Tio estis tiu efektiva sekreto.

DOMIN: Gall, ĉu vi povus parkere kunmeti la recepton de Rossum?

Dro. GALL: Nepre ne.

DOMIN: Gall, pripensu! Pro vivo de ni ĉiuj!

Dro. GALL: Mi ne kapablas. Sen eksperimentoj tio ne estas ebla.

DOMIN: Kaj se vi farus eksperimentojn -

Dro. GALL: Tio povus daŭri jarojn. Kaj eĉ poste - mi ne estas maljuna Rossum.

DOMIN turnas sin al la kameno: Do ĉi tie - ĉi tio estis la plej granda triumfo de homa spirito, knaboj. Ĉi tiu cindro. Li piedbatas ĝin. Kion nun?

BUSMAN en malespera teruro: Dio en la ĉielo! Dio en la ĉielo!

HELENA ekstaras: Harry! Jen - kion - mi - faris!

DOMIN: Estu trankvila, Helena! Diru, kial vi forbruligis tion?

HELENA: Mi pereigis vin!

BUSMAN: Dio en la ĉielo, ni estas perditaj!

DOMIN: Silenton, Busman! Diru, Helena, kial vi faris tion?

HELENA: Mi intencis. . . Mi volis, ke ni ĉiuj forveturu! Ke ne ekzistu jam uzino kaj io alia. . . Ke ĉio revenu. . . Ĝi estis tiel terrrura!

DOMIN: Kio, Helena?

HELENA: Tio. . . tio, ke homoj fariĝis senfrukta floro!

DOMIN: Mi ne komprenas.

HELENA: Tio, ke ĉesis naskiĝi infanoj. . . Harry, tio estas tiel terurega! Se oni daŭrigus fabriki Robotojn, neniam plu estus infanoj. - Nana diradis, ke tio estas puno - ĉiuj, ĉiuj diradis, ke homoj ne povas naskiĝadi, ĉar ni fabrikas tiom da Robotoj. - Kaj tial, nur tial, ĉu vi aŭdas -

DOMIN: Helena, pri tio ĉi vi pensis?

HELENA: Jes. Ho, Harry, mi imagis tion al mi tiel bone!

DOMIN viŝas al si ŝviton: Ni tion pensis. . tro bone, ni homoj.

FABRY: Vi faris bone, sinjorino Helena. Robotoj jam ne povas multiĝi. Robotoj elmortos. Post dudek jaroi -

HALLEMEIER: - nek unu el tiuj friponoj ekzistos.

Dro. GALL: Kaj la homaro restos. En dudek jaroj apartenos la mondo al ili; eĉ se estus nur paro da sovaĝuloj sur iu plej malgranda insulo -

FABRY: - tio estos la komenco. Kaj dum estas iu komenco, estas bone. Post mil jaroj ili eble atingos nin, kaj poste ili iros pluen ol ni -

DOMIN: - por plenumi, kion ni nur balbutis en pensoj.

BUSMAN: Atendu! - Mi stultulo! Dio en la ĉielo, ke mi jam de longe ne rememoris pri tio!

HALLEMEIER: Kion vi havas?

BUSMAN: Kvincent dudek milionojn da bankbiletoj kaj ĉekoj! Duonan miliardon en trezorujo! Por duona miliardo ili vendos. - Por duona miliardo -

Dro. GALL: Ĉu vi frenezas, Busman?

BUSMAN: Mi ne estas "Gentleman". Sed por duona miliardo - Li ŝanceliras maldekstren.

DOMIN: Kien vi iras?

BUSMAN: Lasu, lasu! Dia Patrino, por duona miliardo oni vendos ĉion. Li foriras.

HELENA: Kion intencas Busman? Li restu kun ni!

Paŭzo.

HALLEMEIER: Uĥ, sufoke! Komenciĝas - - -

Dro. GALL: - agonio.

FABRY rigardas el la fenestro: Ili estas kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Kvazaŭ ili atendus, ke io malsupreniros sur ilin. Kvazaŭ io terura estiĝus per ilia silentado -

Dro. GALL: La animo de la amaso.

FABRY: Eble. Ĝi ŝvebas super ili... kiel vibrado.

HELENA alpaŝas al la fenestro: Aĥ Jezuo...Fabry, tio estas terurega!

FABRY: Nenio estas pli terura ol amaso. Tiu plej antaŭa estas ilia ĉefo.

HELENA: Kiu?

HALLEMEIER iras al la fenestro: Montru lin al mi.

FABRY: Tiu kun klinita kapo. Matene li parolis en la haveno.

HALLEMEIER: Aha, tiu kun tiu granda kraniaĉo. Nun li levas ĝin, ĉu vi vidas lin?

HELENA: Gall, tio estas Radius!

Dro. GALL alpaŝas al la fenestro: Jes.

HALLEMEIER malfermas la fenestron: Li ne plaĉas al mi. Fabry, ĉu vi trafus kuvon je cent paŝoj?

FABRY: Mi esperas.

HALLEMEIER: Do provu ĝin.

FABRY: Bone. Li elpoŝigas revolveron kaj celas.

HELENA: Pro Dio, Fabry, ne pafu je lin!

FABRY: Li estas ilia estro.

HELENA: Ĉesu! Li ja rigardas ĉi tien.

Dro. GALL: Pafu!

HELENA: Fabry, mi petegas vin -

FABRY 'mallevas la revolveron: Estu!

HALLEMEIER minacas per la pugno: Ci aĉulo!

Paŭzo.

FABRY klinita el la fenestro: Busman iras. Pro ĉio en la mondo, kion volas Busman antaŭ la domo?

Dro. GALL klinas sin el la fenestro: Li portas iajn paketojn. Paperojn.

HALLEMEIER: Tio estas mono! Pakoj da mono! Kion kun tio? Halo, Busman!

DOMIN: Ĉu li eble volas aĉeti sian vivon? Li vokas: Busman, ĉu vi freneziĝis?

Dro. GALL: Li ŝajnigas sin ne aŭdanta. Li kuras al la krado.

FABRY: Busman!

HALLEMEIER kriegas: Bus-man! Returnen!

Dro. GALL: Li parolas al la Robotoj. Li vidigas monon. Li montras al ni -

HELENA: Li volas aĉeti nian liberon -

FABRY: Nur li ne ektuŝu la kradon -

Dro. GALL ridas: Haha, kiel li gestas per mano!

FABRY krias: Ĉe diablo, Busman! For de Ia krado! Ne tuŝu ĝin! Li turnas sin: Rapide, for elektron!

Dro. GALL: O-o-o!

HALLEMEIER: Pro dia kompato!

HELENA: Jezuo, kio okazis al li?

DOMIN tiras Helena-n for de la fenestro: Ne rigardu!

HELENA: Kial li falis?

FABRY: Mortigita de elektro.

Dro. GALL: Morta.

ALQUIST ekstaras: La unua.

Paŭzo.

FABRY: Tie li kuŝas. . . kun duona miliardo sur la koro. . . financa genio.

DOMIN: Li estis. . . knaboj, li estis laŭ sia speco heroo. Granda. . . oferema. . . kamarado. . . Ploru, Helena!

Dro. GALL ĉe la fenestro: Vidu, Busman, neniu reĝo havis pli grandan tombopiramidon ol vi. Duonan miliardon sur la koro. - Aĥ, tio aspektas ja kvazaŭ plenmano da sekaj folioj sur mortigita sciuro, kompatinda Busman!

HELLEMEIER: Mi diras, li estis - - estiminda - Mi diras, li volis savi nin per mono!

ALQUIST kun preĝe kunmetitaj manoj: Amen.

Paŭzo.

Dro. GALL: Ĉu vi aŭdas?

DOMIN: Bruado. Kvazaŭ vento.

Dro. GALL: Kvazaŭ malproksima fulmotondro.

FABRY eklumigas la lampeton sur la kameno: Lumu, mortkandelo de la homaro! Ankoraŭ kuras dinamoj, ankoraŭ estas tie la niaj. - Persistu, vicoj en la elektrejo!

HALLEMEIER: Estis granda afero esti homo. Tio estis io senlima. En mi zumas miliono da konscioj kvazaŭ en abelujo. Milionoj da animoj kunflugadas en min. Kamaradoj, tio estis granda afero.

FABRY: Vi lumas ankoraŭ, genia lumeto, vi ravas ankoraŭ, brila, daŭra penso! Scianta scienco, bela kreaĵo de homoj! Flama fajrero de la spirito!

ALQUIST: Eterna lampo Dia, fajra veturilo, sankta kandelo de la kredo, preĝu! Altaro ofera -

Dro. GALL: Unua fajro, branĉo brulanta ĉe groto! Fajrejo en tendaroj! Ŝtiparo garda!

FABRY: Vi maldormas ankoraŭ, homa stelo, vi brilas ne oscilante, perfekta flamo, klara kaj inventema spirito. Ĉiu via radio estas granda penso -

DOMIN: Torĉo, kiu cirkulas el mano en manon, el epoko en epokon, eterne pluen.

HELENA: Vespera lampo de la familio. Infanoj, infanoj, vi devas iam dormi.

La lampeto estingiĝas.

FABRY: La fino.

HALLEMEIER: Kio okazis?

FABRY: La elektrejo falis. Nun ni.

Maldekstre malfermiĝas la pordo, en ĝi staras NANA.

NANA: Sur genuojn! Alvenis la horo de la juĝo!

HALLEMEIER: Fulmotondro, ĉu vi vivas ankoraŭ?

NANA: Pentu, malkreduloj! Fino de la mondo!

Preĝu! ŝi kuras for. La horo de la juĝo -

HELENA: Adiaŭ, vi ĉiuj, Gall, Alquist, Fabry -

DOMIN malfermas la pordon dekstre: Ĉi tien, Helena! Li fermas post ŝi. Nun rapide! Kiu estos ĉe la pordego?

Dro. GALL: Mi. Ekstere bruo. Oho, ĝi jam komenciĝas. Adiaŭ, knaboj! Li forkuras dekstren tra la tapetpordo.

DOMIN: Ŝtuparon?

FABRY: Mi. Iru al Helena. Li deŝiras floron el la bukedo kaj foriras.

DOMIN: La antaŭĉambron?

ALQUIST: Mi.

DOMIN: Ĉu vi havas revolveron?

ALQUIST: Mi dankas, mi ne pafas.

DOMIN: Kion vi intencas fari?

ALQUIST foriras: Morti.

HALLEMEIER: Mi restos ĉi tie.

El malsupro rapida pafado.

HALLEMEIER: Oho, Gall ludas jam. Iru, Harry!

DOMIN: Tuj. Li esploras du brovningojn.

HALLEMEIER: Ĉe diablo, do iru al ŝi!

DOMIN: Adiaŭ! Li foriras dekstren.

HALLEMEIER sola: Nun rapide barikadon. Li deĵetas la jakon kaj tiras la sofon, la apogseĝojn, la fablojn al la dekstra pordo.

Skuanta eksplodo.

HALLEMEIER ĉesas labori: Malbenitaj kanajloj, ili posedas bombojn! Nova pafado.

HALLEMEIER daŭrigas la laboron: La homo devas defendi sin. Eĉ se - eĉ se - kuraĝon, Gall!

Eksplodo'.

HALLEMEIER starigas sin kaj aŭskultas: Do kion? Li ekprenas pezan komodon kaj tiras ĝin al la barikado.

Malantaŭ li engrimpas per ŝtupetaro en la fenestron ROBOTO.

Dekstre pafado.

HALLEMEIER penege trenas komodon: Ankoraŭ peceton! Lasta barilo. . . La homo. . . devas. . . neniam . . kapitulacii!

ROBOTO desaltas de sur la fenestro kaj trapikas HALLEMEIER-ON malantaŭ la komodo. La dua, tria, kvara ROBOTOJ desaltadas de sur la fenestro. Post ili RADIUS kaj pluaj ROBOTO].

RADIUS: Ĉu prete?

ROBOTO leviĝas de kuŝanta Hallemeier: Jes.

De dekstre eniras novaj ROBOTOJ.

RADIUS: Ĉu pretaj?

ALIA ROBOTO: Pretaj.

Aliaj ROBOTOJ de maldekstre.

RADIUS: Ĉu pretaj?

ALIA ROBOTO: Jes.

DU ROBOTOJ trenas Alquist-on: Li ne pafadis. Ĉu mortigi lin?

RADIUS: Mortigi. Li rigardas Alquist-on. Lasu lin.

ROBOTO: Li estas homo.

RADIUS: Li estas Roboto. Li laboras per manoj, kiel Robotoj. Li konstruas domojn. Li povas labori.

ALQUIST: Mortigu min.

RADIUS: Vi robotos. Vi konstruados. Robotoj konstruados multon. Ili konstruados novajn domojn por novaj Robotoj. Vi servos al ili.

ALQUIST mallaŭte: For, Roboto! Li genufleksas apud la morta Hallemeier kaj levas lian kapon. Ili mortigis lin. Li estas morta.

RADIUS surgrimpas la bariladon: Robotoj de la mondo! Falis la potenco de la homo! Per konkero de la uzino ni estas estroj de ĉio. Etapo de la homaro estas venkita. Komenciĝis nova mondo! La regado de la Robotoj!

ALQUIST: Mortaj!

RADIUS: La mondo apartenas al la pli fortaj. Kiu volas vivi, devas estri. Ni estas estroj de la mondo! Ni regas marojn kaj landojn! Ni regas stelojn! Ni regas universon! Spacon, spacon, pli multe de spaco por Robotoj!

ALQUIST en la pordo dekstre: Kion vi faris? Vi pereos sen homoj!

RADIUS: Ne ekzistas homoj. Robotoj eklaboru! Ekmarŝu!

Kurteno.