R. U. R./Tria akto

El Vikifontaro
Dua akto Indekso : R. U. R.
de Karel Čapek
Tradukita de Moraviaj Esperanto-Pioniroj


Unu el uzinaj laboratorioj por eksperimentoj. Se oni malfermas la pordon en la fundo, estas videbla senfina vico de pluaj laboratorioj. Maldekstre fenestro, dekstre pordo al sekcejo.

Laŭlonge de la muro maldekstre longa labortablo kun sennombraj epruvetoj, boteletoj, lampetoj, kemiaĵoj, malgranda termostato; kontraŭ la fenestro mikroskopaparato kun vitra globo. Super la tablo pendas vico de lumantaj elektraj lampetoj. Dekstre skribtablo kun grandaj libroj, sur ĝi lumigita lampo. Ŝrankoj kun ilaro. En maldekstra angulo lavkesto kaj super ĝi speguleto, en dekstra angulo sofo.

Ĉe la skribtablo sidas ALQUIST apogante la kapon sur la manplatoj.

ALQUIST foliumante en libro: Ĉu mi ne trovos? - Ĉu mi ne komprenos? - Ĉu mi ne ellernos? - Perdita scienco! Ho, ke ili ne estis notintaj ĉion! Gall, Gall, kiel estis fabrikataj Robotoj? Hallemeier, Fabry, Domin, kial vi forportis tiom multe en viaj kapoj? Se vi estus postlasintaj almenaŭ postsignon de la sekreto de Rossum! Ho! Li frapfermas la libron. Vane! Libroj ne parolas plu. Ili estas mutaj kiel ĉio. Ili mortis, mortis kune kun la homoj. Ne serĉu! Li ekstaras kaj iras al la fenestro, kiun li malfermas. Ree nokto. Se mi povus dormi! Dormi, sonĝi, vidi homojn. - - Kio, ĉu ankoraŭ ekzistas steloj? Pro kio ekzistas steloj, se ne ekzistas homoj? Ho, Dio, ĉu ili neestingiĝis? - Malvarmetigu, aĥ malvarmetigu mian frunton, maljuna nokto! Dia, ĉarma, kia vi estadis - nokto, kion vi volas ĉi tie? Ne ekzistas geamantoj, ne ekzistas sonĝoj; ho vartistino, morta estas dormo sen sonĝoj; nenies preĝojn vi sanktigos plu; vi ne benos, patrino, korojn batantajn pro amo. Ne ekzistas amo. Helena, Helena, Helena! - Li turnas sin for de la fenestro. Esploras epruvetojn, kiujn li prenis el termostato. Ree nenio! Senfrukte! Kion fari kun tio? Li disrompas la tubeton. Ĉio malsukcesas! Vi ja vidas, ke mi ne plu kapablas - li aŭskultas ĉe la fenestro. Maŝinoj, ĉiam tiuj maŝinoj! Robotoj, haltigu ilin! Ĉu vi pensas, ke vi eldevigos vivon el ili? Ho, mi ne suferos tion. Li fermas la fenestron. - Ne, ne, vi devas serĉi, vi devas vivi, - nur se mi ne estus tiel maljuna! Ĉu mi ne tro maljuniĝas? Li rigardas en la spegulon. Vizaĝo, mizera

vizaĝo! Bildo de la lasta homo! Vidigu vin, vidigu, tiom longe mi ne vidis homan vizaĝon! Homan rideton! Kio, ĉu tio ĉi estas ekrideto? Ĉu tiuj flavaj klakantaj dentoj? Okuloj, kiamaniere vi palpebrumas? Fi, fi, tio estas maljunulaj larmoj, malaperu! Vi ne kapablas plu teni vian sukon, hontu! Kaj vi moliĝintaj, bluiĝintaj lipoj, kion vi balbutas? Kiel vi tremas, vi makulita mentono? Ĉu tio ĉi estas la lasta homo? Li forturnas sin. Mi volas jam neniun vidi! Li eksidas ĉe la tablo. Ne, ne, nur serĉi! Malbenitaj formuloj, reviviĝu! Li foliumas. Ĉu mi ne irovos? - Ne komprenos? - - Ne ellernos? -

Pordofrapo.

ALQUIST: Eniru!

Eniras ROBOTA SERVISTO kaj ekhaltas apud la pordo.

ALQUIST: Kio estas?

SERVISTO: Sinjoro, Centra Robota Komitato atendas, kiam vi akceptos ĝin.

ALQUIST: Mi volas vidi neniun.

SERVISTO: Sinjoro, alvenis Damon el Haver.

ALQUIST: Li atendu! Li turnas sin rapide. Ĉu mi ne diris al vi, ke vi serĉu homojn? Trovu al mi homojn! Trovu al mi virojn kaj virinojn! Iru serĉi!

SERVISTO: Sinjoro, ili diras, ke ili serĉis ĉie. Ĉien ili sendis ekspediciojn kaj ŝipojn.

ALQUIST: Nu, kaj kio?

SERVISTO: Jam ne ekzistas eĉ unusola homo.

ALQUIST ekstaras: Eĉ ne unusola? Kion, eĉ ne unu sola? - Venigu la Komitaton ĉi tien!

LA SERVISTO foriras.

ALQUIST sola: Ĉu eĉ ne unusola? Ĉu vi lasis neniun vivanta? Li piedfrapas. For, Robotoj! Ree vi plorpetos min! Ree vi petos, ke mi trovu al vi la fabrikan sekreton! Kio do, ĉu nun vi bezonas homon, ĉu nun li helpu al vi? - Aĥ, helpi! Domin, Fabry, Helena, vi vidas ja, ke mi faras, kion mi povas! Se ne estas homoj, estu almenaŭ Robotoj, almenaŭ ombro de la homo, almenaŭ lia fabrikaĵo, almenaŭ lia imitaĵo! - Ho, kia frenezo estas kemio!

Eniras KOMITATO da kvin Robotoj.

ALQUIST eksidas: Kion volas la Robotoj?

LA UNUA ROBOTO (RADIUS: Sinjoro, la maŝinoj ne povas labori. Ni ne kapablas multigi Robotojn.

ALQUIST: Alvoku homojn.

RADIUS: Homoj ne ekzistas.

ALQUIST: Nur homoj kapablas multigi vivon. Ne malhelpu min.

2. ROBOTO: Sinjoro, kompatu nin. Teruro ekkaptas nin. Ni igos bona ĉion, kion ni faris.

3. ROBOTO: Ni multobligis la laboron. Jam ne sufiĉas ejoj por deponi la fabrikaĵojn.

ALQUIST: Por kiu?

3. ROBOTO: Por venontaj generacioj.

RADIUS: Sole Robotojn produkti ni ne kapablas. Maŝinoj liveras nur sangajn pecojn da karno. Haŭto ne adhesas al karno, kaj karno al ostoj. Senformaj bulamasoj pluvas el la maŝinoj.

3. ROBOTO: La homoj sciis la sekreton de la vivo. Diru al ni ilian sekreton.

4. ROBOTO: Se vi ne diros, ni pereos.

3. ROBOTO: Se vi ne diros, vi pereos. Ni havas ordonon mortigi vin.

ALQUIST ekstaras: Mortigu! Nu, do mortigu min!

3. ROBOTO: Oni ordonas al vi -

ALQUIST: Al mi? Ĉu al mi ordonas iu?

3. ROBOTO: La Robota registaro.

ALQUIST: Kiu ĝi estas?

5. ROBOTO: Mi, Damon.

ALQUIST: Kion vi volas ĉi tie? Iru! Li sidiĝas al la skribtablo.

DAMON: La Robota registaro de la mondo volas intertrakti kun vi.

ALQUIST: Ne malhelpu, Roboto! Li metas la kapon en la manplatojn.

DAMON: Centra Komitato ordonas, ke vi elmanigu la recepton de Rossum.

ALQUIST silentas.

DAMON: Postulu prezon. Ni donos aI vi ĉion.

2. ROBOTO: Sinjoro, diru, kiamaniere oni povas daŭrigi la vivon.

ALQUIST: Mi diris - mi diris, ke vi trovu homojn. Nur homoj kapablas naskigi. Renovigi vivon. Redoni ĉion, kio estis. Robotoj, pro Dio mi petas, serĉu ilin!

4. ROBOTO: Ĉion ni traserĉis, sinjoro. Homoj ne ekzistas.

ALQUIST: Ho - ho - ho, kial vi pereigis ilin!

2. ROBOTO: Ni volis esti kiel homoj. Ni volis fariĝi homoj.

RADIUS: Ni volis vivi. Ni estias pli kapablaj. Ni ellernis ĉion. Ni scipovas ĉion.

3. ROBOTO: Vi donis al ni armilojn. Ni devis fariĝi estroj.

4. ROBOTO: Sinjoro, ni eksciis karaktermankojn de la homoj.

DAMON: Oni devas mortigi kaj estri, se oni volas esti kiel homoj. Legu historion! Legu homajn librojn! Vi devas estri kaj murdi, se vi volas esti homoj!

ALQUIST: Aĥ, Damon, nenio estas pli fremda al la homo, ol lia bildo.

4. ROBOTO: Ni elmortos, se vi ne ebligos, ke ni multigu nin.

ALQUIST: Ho, mortaĉu nur! Kio do, vi aĵoj, kio do, vi sklavoj, vi volus ankoraŭ multigi vin? Se vi volas vivi, reproduktigu vin kiel bestoj!

3. ROBOTO: La homoj ne kapabligis nin, ke ni reproduktiĝu.

4. ROBOTO: Instruu nin fabriki Robotojn.

DAMON: Ni naskos per maŝino. Ni konstruos mil vaporajn patrinojn. Ni fluegigos el ili riveron da vivo. Nuran vivon! Nurajn Robotojn! Solajn Robotojn!

ALQUIST: Robotoj ne estas vivo. Robotoj estas maŝinoj.

2. ROBOTO: Ni estis maŝinoj, sinjoro; sed pro teruro kaj doloro ni fariĝis -

ALQUIST: Kio?

2. ROBOTO: Ni fariĝis animoj.

4. ROBOTO: Io luktas kun ni. Estas momentoj, kiam io eniras nin. Venas al ni pensoj, kiuj ne estas el ni.

3. ROBOTO: Aŭdu, ho aŭdu, la homoj estas niaj patroj! Tiu voĉo, kiu vokas, ke oni volas vivi; tiu voĉo, kiu plendas; tiu voĉo, kiu pensas; tiu voĉo, kiu parolas pri eterneco, estas ilia voĉo! Ni estas iliaj filoj!

4. ROBOTO: Donu al ni la heredaĵon de homoj.

ALQUIST: Ĝi ne ekzistas.

DAMON: Diru la sekreton de la vivo.

ALQUIST: Mi ne kapablas.

DAMON: Diru la sekreton de multigado.

ALQUIST: Ĝi estas perdita.

RADIUS: Vi sciis ĝin.

ALQUIST: Mi ne sciis.

RADIUS: Ĝi estis skribita.

ALQUIST: Ĝi estas perdita. Forbrulita. Mi estas la lasta homo, Robotoj, kaj mi ne scias, kion sciis la aliaj. Vi mortigis ilin!

RADIUS: Vin ni lasis vivi.

ALQUIST: Jes, vivi! Krueluloj, min vi lasis vivi! Mi amis homojn, kaj vin, Robotoj, mi amis neniam. Ĉu vi vidas ĉi tiujn okulojn? Ili ne ĉesas plori; unu priploras homojn, kaj la dua vin, Robotoj.

RADIUS: Faru eksperimentojn. Serĉu la recepton de la vivo.

ALQUIST: Mi ne havas, kion mi serĉu. Robotoj, el epruvetoj ne eliros vivo.

DAMON: Faru eksperimentojnj je vivaj Robotoj. Trovu, kiamaniere ili estas fabrikotaj.

ALQUIST: Ĉu vivajn korpojn? Kion, ĉu mi mortigu ilin? Mi, kiu neniam - ne parolu, Roboto! Mi diras ja al vi, ke mi estas tro maljuna! Ĉu vi vidas, ĉu vi vidas, kiel tremas miaj fingroj? Mi ne kapablos teni skalpelon. Ĉu vi vidas, kiel larmas miaj okuloj? Mi eĉ ne vidus la proprajn manojn. Ne, ne, mi ne kapablas!

4. ROBOTO: La vivo pereos.

ALQUIST: Ĉesu pro Dio kun tiu frenezo? Pli eble disponigos homoj vivon al ni de sur la alia mondo; eble ili etendas al ni la manojn plenajn da vivo. Aĥ, en ili estis tiom da volo vivi! Rigardu, eble ili revenos ankoraŭ; ili estas tiom proksime al ni, ili eble sieĝas nin; ili penadas trafosi sin al ni kiel en ŝakto. Aĥ, ĉu mi ne aŭdas ĉiam voĉojn, kiujn mi amis?

DAMON: Prenu vivajn korpojn!

ALQUIST: Kompatu, Roboto, kaj ne insistu! Vi vidas ja, ke mi ne scias plu, kion mi faras!

DAMON: Vivajn korpojn!

ALQUIST: Kion? Do vi volas tion? - En la sekcejon kun vi? Tien, tien, sed rapide? - Kio, ĉu vi hezitas? Ĉu tamen nur vi timas la morton?

DAMON: Ĉu mi - kial ĝuste mi?

ALQUIST: Ĉu vi do ne volas?

DAMON: Mi iros. Li iras dekstren.

ALQUIST al la ceteraj: Senvestiigi lin! Meti sur la tablon! Rapide! Kaj firme teni!

Ĉiuj dekstren.

ALQUIST lavas al si la manojn kaj ploras: Dio, donu forton al mi! Donu forton al mi? Dio, ke tio ne estu senfrukte! Li surmetas blankan mantelon.

VOĈO DEKSTRE: Prete!

ALQUIST: Tuj, tuj, pro Dio! Li prenas de sur la tablo kelkajn boteletojn da reakciiloj. Kiun preni? Li interfrapetadas la boteletojn reciproke. Kiun el vi esplori?

VOĈO DEKSTRE: Komenci!

ALQUIST: Jes, jes, komenci aŭ fini? Dio, donu forton al mi! Li foriras dekstren lasante la pordon duonfermita.

Paŭzo.

VOĈO DE ALQUIST: Tenu lin - firme!

VOĈO DE DAMON: Tranĉu!

Paŭzo.

VOĈO DE ALQUIST: Ĉu vi vidas tiun tranĉilon? Ĉu vi volas ankoraŭ, ke mi tranĉu? Vi ne volas, ĉu ne?

VOĈO DE DAMON: Komencu!

Paŭzo.

EKKRIO DE DAMON: A-a-a-a?

VOĈO DE ALQUIST: Tenu? Tenu?

EKKRIO DE DAMON: A-a-a-a??

VOĈO DE ALQUIST: Mi ne kapablas?

KRIO DE DAMON: Tranĉu! Tranĉu rapide!

Robotoj PRIMUS kaj HELENA enkuras meze.

HELENA: Primus, Primus, kio okazas? Kiu krias?

PRIMUS rigardas en la sekcejon: La sinjoro sekcas Damon-on. Helena, venu rapide rigardi!

HELENA: Ne ne ne! Ŝi kovras ta okulojn al si. Tio estas terrrura?

EKKRIO DE DAMON: Tranĉu?

HELENA: Primus, Primus, ni foriru! Mi ne povas aŭskulti tion? Ho, Primus, mi sentas naŭzon!

PRIMUS kuras al ŝi: Vi estas tute pala!

HELENA: Mi falos! Kial estas tiom mallaŭte tie?

EKKRIOJ DE DAMON: A-a-a-a! - O-o-o-o!

ALQUIST enkuregas de dekstre, forĵetas sangmakulitan mantelon.

ALQUIST: Mi ne kapablas! Mi ne kapablas? Ho, Dio, kia teruro!

RADIUS en la pordo de la sekcejo: Tranĉu, sinjoro; li vivas ankoraŭ.

KRIOJ DE DAMON: Tranĉi! Tranĉi!

ALQUIST: Forportu lin rapide! Mi ne volas tion aŭdi!

RADIUS: Robotoj kapablas suferi pli ol vi. Li foriras.

ALQUIST: Kiu estas ĉi tie? For, for! Mi volas esti sola! Kiun nomon vi havas?

PRIMUS: Roboio Primus.

ALQUIST: Primus, neniun enlasi ĉi tien! Mi volas dormi, ĉu vi aŭdas? Iru, iru, ordigu la sekcejon, knabino! Kio estas tio? Li rigardas siajn manojn. Rapide, akvon! Plej puran akvon!

HELENA forkuras.

ALOUIST: Ho, sango! Kiel vi kapablis, manoj - manoj, vi, kiuj amis bonan laboron, kiel vi kapablis fari fion? Miaj manoj! Miaj manoj! - Ho Dio, kiu estas ĉi tie?

PRlMUS: Roboto Primus.

ALQUIST: Portu for la mantelon, mi ne volas vidi ĝin!

PRIMUS portas for la mantelon.

ALQUIST: Sangaj ungegoj, se vi forflugus for de mi! Fŝŝŝ, for! For, manoj! Vi mortigis -

De dekstre ŝanceliras DAMON vualita en sangmakulita littuko.

ALQUIST returniras: Kion vi volas ĉi tie? Kion vi volas ĉi tie?

DAMON: Mi vi-vivas! Es - es - tas pli bone vivi!

2. kaj 3. ROBOTOJ enkuras post li.

ALQUIST: Forportu lin! Forportu! Forportu rapide!

DAMON forkondukata dekstren: Vivon! - Mi - vo - las vi - vi! Es - tas pli bone -

HELENA alportas kruĉon da akvo.

ALQUIST: - ĉu vivi? - Kion vi volas, knabino? Aha, tio estas vi. Enverŝu akvon al mi, enverŝu! Li lavas siajn manojn. Aĥ, pura, malvarmiganta akvo! Malvarma rivereto, kiel vi bonfaras! Aĥ, miaj manoj, miaj manoj! Ĉu vi naŭzos min ĝis la morto? - Nur enverŝu pli! Pli multe da akvo, ankoraŭ pli! Kiel oni nomas vin?

HELENA: Robotino Helena.

ALQUIST: Helena? Kial Helena? Kiu ordonis, ke vi estu tiel nomata?

HELENA: Sinjorino Domin.

ALQUIST: Montru vin! Ĉu Helena? Ĉu oni nomas vin Helena? - Mi ne nomos vin tiel. Iru, portu for la akvon.

HELENA foriras kun la sitelo.

ALQUIST sola: Vane, vane! Nenion, ree nenion vi eksciis! Ĉu vi eterne blinde palpos, lernisteto de la Naturo? - Ho, Dio, Dio, Dio, kiel tremis tiu korpo! Li malfermas la fenestron. Tagiĝas! Ree nova tago kaj vi ne progresis eĉ je ungo. - Sufiĉe, eĉ ne paŝon pluen! Ne serĉu! Ĉio estas vane, vane, vane! Kial ankoraŭ tagiĝas? Ho - ho - ho, kion volas nova tago sur tombejo de la vivo? Ĉesu brili, lumo! Ne aperu plu! - - Aĥ, kiel silente estas, kiel silente estas! Kial vi silentiĝis, amataj voĉoj? Se mi - almenaŭ - se mi nur ekdormus! Li estingas la lampojn, kuŝigas sin sur la sofon kaj kovras sin per nigra mantelo. Kiel tremis tiu korpo! Ho - ho - ho, fino de la vivo!

Paŭzo.

De dekstre englitas Robotino HELENA.

HELENA: Primus, venu ĉi tien rapide!

PRIMUS eniras: Kion vi volas?

HELENA: Rigardu, kiom da tubetoj li havas ĉi tie! Kion li faras kun tio?

PRIMUS: Eksperimentojn. Ne tuŝu tion.

HELENA rigardas en mikroskopon: Rigardu nur, kion oni povas vidi ĉi tie!

PRIMUS: Tio estas mikroskopo. Montru!

HELENA: Ne tuŝu min! Ŝi faligas epruveton. Aĥ, nun mi elverŝis tion!

PRIMUS: Kion vi faris!

HELENA: Oni forviŝos tion.

PRIMUS: Vi malebligis eksperimentojn al li!

HELENA: Nu, estas egale. Sed tio estas via kulpo. Vi ne devis veni al mi.

PRIMUS: Vi ne devis voki min.

HELENA: Vi ne devis veni, kiam mi vokis vin. Rigardu nur, Primus, kio ĉi tie estas skribita de la sinjoro!

PRIMUS: Tion vi ne darfas rigardi, Helena. Tio estas sekreto.

HELENA: Kia sekreto?

PRIMUS: Sekreto de la vivo.

HELENA: Tio estas terrrure interesa. Nur ciferoj! Kio estas tio?

PRIMUS: Tio estas formuloj.

HELENA: Mi ne komprenas. Ŝi iras al la fenestro. Aĥ, Primus, rigardu nur!

PRIMUS: Kion?

HELENA: La suno leviĝas!

PRIMUS: Atendu, mi tuj - Li trarigardas libron. Helena, ĉi tio estas la plej grava afero en la mondo.

HELENA: Do venu ĉi tien!

PRIMUS: Tuj, tuj -

HELENA: Do, Primus, lasu tiun abomenan sekreton de la vivo! Kiom koncernas vin iu sekreto? Venu rigardi, rapide!

PRIMUS sekvas ŝin al la fenestro: Kion vi volas?

HELENA: Ĉu vi aŭdas? Birdoj kantas. Aĥ, Primus, mi volus esti birdo!

PRIMUS: Kio?

HELENA: Mi ne scias, Primus. Al mi estas tiel strange, mi ne scias, kion signifas tio: Mi estas kvazaŭ stulteta, mi perdis la kapon, la korpo doloras, la koro, ĉio doloras. - Kaj kio okazis al mi, aĥ, tion mi ne diros al vi! Primus, mi verŝajne estas mortonta!

PRIMUS: Diru, Helena, ĉu vi ne havas kelkafoje impreson, kvazaŭ estus pli bone morti? Ĉu vi komprenas, eble ni dormas nur. Hieraŭ dum la dormo mi parolis kun vi.

HELENA: Dum la dormo?

PRIMUS: Dum la dormo. Ni parolis iun frcemdan aŭ novan lingvon, ĉar mi rememoras eĉ ne unu vorton.

HELENA: Pri kio?

PRIMUS: Tion neniu scias. Mi mem ne komprenis tion kaj tamen mi scias, ke mi neniam parolis ion pli belan. Kiel kaj kie tio estis, mi ne scias. Kiam mi ektuŝis vin, mi ŝatus morti. Eĉ la loko estis alia ol ĉio, kion oni vidis en la mondo.

HELENA: Mi trovis lokon, Primus, vi ekmiros. Tie loĝadis homoj, sed nun ĝi estas plena de kreskaĵoj kaj neniu venos tien dum tuta vivo. Neniu, neniam, nur mi.

PRIMUS: Kio estas tie?

HELENA: Nenio, dometo kaj ĝardeno. Kaj du hundoj. Se vi vidus, kiel ili lekas miajn manojn, kaj iliaj hundidoj, aĥ, Primus, nenio eble estas pli bela! Vi prenas ilin sur la genuojn kaj lulas ilin kaj poste vi jam pensas pri nenio kaj zorgas pri nenio, ĝis la suno estas malleviĝinta; kiam vi poste stariĝas, vi havas impreson, kvazaŭ vi estus farinta centoble pli ol multon da laboro. Ne, certe, mi taŭgas por nenio; ĉiu diras, ke mi taŭgas por neniu laboro. Mi ne scias, kia mi estas.

PRIMUS: Vi estas bela.

HELENA: Mi? Haltu, Primus, kion vi estas dirinta?

PRIMUS: Kredu al mi, Helena, mi estas pli forta ol ĉiuj Robotoj.

HELENA antaŭ la spegulo: Ĉu efektive mi estas bela? Aĥ tiuj terrruraj haroj, se mi povus ion igi en ilin! Tie en la ĝardeno, sciu, mi igas ĉiam florojn en la harojn, sed estas tie nek spegulo nek iu. - Ŝi klinas sin al la spegulo. Ĉu efektive vi estas bela? Kial bela? Ĉu estas belaj haroj, kiuj nur ŝarĝas vin? Ĉu estas belaj okuloj, kiujn vi fermadas? Ĉu estas belaj lipoj, kiujn vi mordas sole, por ke tio doloru? Kio estas tio, por kio estas tioesti bela? - Ŝi ekvidas Primuson en la spegulo. Primus, ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien, por ke ni estu tie unu apud la alia! Jen, vi havas alian kapon ol mi, aliajn ŝultrojn, alian buŝon. - Aĥ, Primus, kial vi evitas min? Kial mi devas kuradi post vi la tutan tagon? Kaj poste vi diras ankoraŭ, ke mi estas bela!

PRIMUS: Vi kuradas for de mi, Helena.

HELENA: Kiel vi kombis vin? Jen! Ŝi ŝovegas ambaŭ manojn en lian hararon. Sss, Primus, nenio estas pli palpinda, ol vil Atendu, vi devas esti bela! Ŝi prenas kombilon de sur la lavkesto kaj kombas harojn al primus en la frunton.

PRIMUS: Ĉu vi sentas iam, Helena, ke subite bategas via koro: Nun, nun devas io okazi -

HELENA ekridas: Rigardu vin!

ALQUIST leviĝas: Kio - kio do, ĉu rido? Ĉu homoj? Kiu revenis?

HELENA ellasas kombilon: Kio povus fariĝi kun ni, Primus!

ALQUIST ŝanceliras al ili: Ĉu homoj? Ĉu vi - vi - vi estas homoj?

HELENA ekkrias kaj forturnas sin.

ALQUIST: Ĉu vi estas gefianĉoj? Ĉu homoj? De kie vi revenas? Li pripalpas Primus-on. Kiu vi estas?

PRIMUS: Roboto Primus.

ALQUIST: Kio? Montru vin, knabino! Kiu vi estas?

PRIMUS: Robotino Helena.

ALQUIST: Robotino? Turnu vin! Kion, ĉu vi hontas? Li prenas ŝin je la ŝultro. Montru vin al mi, Robotino!

PRIMUS: Oho, sinjoro, lasu ŝin!

ALQUIST: Kion, ĉu vi ŝirmas ŝin? - Eliru, knabino!

HELENA elkuras.

PRIMUS: Ni ne sciis, sinjoro, ke vi dormas ĉi tie.

ALQUIST: Kiam ŝi estis farita?

PRIMUS: Antaŭ du jaroj.

ALQUIST: Ĉu de doktoro Gall?

PRIMUS: Kiel mi.

ALQUIST: Nu do, kara Primus, mi - - - mi devas fari iajn eksperimentojn je Robotoj de Gall. Je tio bazas ĉio plua, ĉu vi komprenas?

PRIMUS: Jes.

ALQUIST: Bone, konduku tiun knabinon en la sekcejon. Mi sekcos ŝin.

PRIMUS: Helenan?

ALQUIST: Nu kompreneble, mi diras ja al vi. Iru, preparu ĉion. - Nu do, ĉu fariĝos tiel? Ĉu mi voku aliajn, ke ili alkonduku ŝin?

PRIMUS ekprenas pezan pistilon: Se vi ekmovos vin, mi disbatos vian kapon!

ALQUIST: Nu do, disbatu! Disbatu nur! Kion faros poste Robotoj?

PRIMUS genufalas: Sinjoro, prenu min! Mi estas same fabrikita, kiel ŝi, el la sama materio, je la sama tago! Prenu mian vivon, sinjoro! Li disigas la jakon. Tranĉu ĉi tie, ĉi tie!

ALQUIST: Iru, mi volas sekci Helenan. Rapidu!

PRIMUS: Prenu min, anstataŭ ŝin; tranĉu en ĉi tiun bruston, mi eĉ ne ekkrios, mi eĉ ne ekĝemos! Prenu centfoje mian vivonALQUIST: Malrapide, knabo! Ne tiel malŝpareme. Ĉu vi ne volas vivi?

PRIMUS: Sen ŝi ne. Sen ŝi mi ne volas, sinjoro. Vi ne devas mortigi Helenan! Kio malhelpas vin, preni al mi la vivon?

ALQUIST tuŝas delikate lian kapon: Hm, mi ne scias. Aŭdu, bravulo, pripensu tion. Estas malfacile morti. Kaj estas, vi vidas tion, estas pli bone vivi.

PRIMUS ekstaras: Ne timu, sinjoro, kaj tranĉu. Mi estas pli forta ol ŝi.

ALQUIST sonorigas: Aĥ Primus, kiom longe estas, kiam mi estis juna homo! Ne timu, al Helena nenio okazos.

PRIMUS pluen disigas la jakon: Mi iras, sinjoro.

ALQUIST: Atendu.

Eniras HELENA.

ALQUIST: Venu ĉi tien, knabino, vidigu vin al mi! Ĉu vi do estas Helena? Li karesas ŝiajn harojn. Ne timu, ne retiru vin. Ĉu vi rememoras pri sinjorino Domin? Aĥ, Helena, kiajn harojn ŝi havis! Ne ne, vi ne volas min ekrigardi. Do kion, knabino, ĉu estas la sekcejo ordigita?

HELENA: Jes, sinjoro.

ALQUIST: Bone, vi helpos min, ĉu ne? Mi sekcos Primuson.

HELENA ekkrias: Primuson?

ALQUIST: Nu jes, jes, devas esti tiel, sciu! Mi volis prefere - jes, mi volis sekci vin, sed Primus prezentis sin anstataŭ vi.

HELENA kovras sian vizaĝon: Primus?

ALQUIST: Nu kompreneble, kio grava? Aĥ, infano, vi scipovas plori? Diru, kiom valoras ia Primus?

PRIMUS: Ne turmentu ŝin, sinjoro!

ALQUIST: Silentu, Primus, silentu! - Pro kio tiuj larmetoj? Nu, mia Dio, ne ekzistos Primus. Vi forgesos lin en unu semajno. Iru, estu gaja, ke vi vivas.

HELENA mallaŭte: Mi iros.

ALQUIST: Kien?

HELENA: Ke vi sekcu min.

ALQUIST: Vin? Vi estas bela, Helena. Estus domaĝe pri vi.

HELENA: Mi iros. Primus baras al ŝi la vojon. Lasu, Primus! Lasu min tien!

PRIMUS: Vi ne iros, Helena! Mi petas vin, iru, ĉi tie vi ne darfas esti!

HELENA: Mi desaltos el la fenestro, Primus. Se vi iros tien, mi desaltos el la fenestro!

PRIMUS haltigas ŝin: Mi ne lasos vin! Al Alquist: Neniun vi mortigos, maljunulo!

ALQUIST: Kial?

PRIMUS: Ni - ni apartenas unu al la alia.

ALQUIST: Vi diris. Li malfermas la pordon en la mezo. Silentu! Iru!

PRIMUS: Kien?

ALQUIST flustre: Kien vi volas. Helena, gvidu lin. Li puŝas ilin eksteren. Iru, Adam. Iru, Eva. Vi estos edzino al li. Estu edzo al ŝi, Primus.

Li fermas post ili.

ALQUIST sola: Benita tago! Li iras senbrue al la tablo kaj elverŝadas epruvetojn teren. Festo de la sesa tago! Li eksidas ĉe la skribtablo, ĵetas librojn teren; poste li malfermas la biblion, foliumas kaj legas: "Kaj kreis Dio homon al sia bildo: al Dia bildo li kreis lin, viron kaj virinon, li kreis ilin. Kaj Dio benis ilin kaj diris: Kresku kaj multigu vin kaj plenigu la teron kaj subigu ĝin kaj regu marajn fiŝojn kaj ĉielan birdaron, eĉ ĉiujn animalojn, kiuj movas sin sur la tero. Li ekstaras. Kaj vidis Dio ĉion, kion li estis farinta, kaj ĝi estis tre bona. Kaj fariĝis vespero kaj mateno, la sesa tago." Li iras en la mezon de la ĉambro. La sesa tago! ha tago de la graco! Li falas sur Ia genuojn. Nun vi liberlasos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston - Vian plej superfluan serviston Alquist! Rossum, Fabry, Gall, grandaj inventistoj, kion vi inventis gravan kompare al tiu knabino, kompare al tiu knabo, kompare al tiu unua paro, kiu inventis la amon, la ploron, la rideton, rideton de la amo, la amon de viro kaj virino? Naturo, naturo, la vivo ne pereos! Dio, la vivo ne pereos! Kamaradoj, Helena, la vivo ne pereos! Ree ĝi komenciĝos el amo, komenciĝos nuda kaj malgranda; ĝi enradikiĝos en dezerto, kaj estos por ĝi senbezona tio, kion ni faradis kaj konstruadis, senbezonaj estos urboj kaj uzinoj, senbezona nia arto, senbezonaj niaj pensoj, kaj tamen ĝi ne pereos! Nur ni pereis. Disfalos domoj kaj maŝinoj, disiĝos sistemoj kaj nomoj de eminentuloj defalos kiel foliaro; nur vi, amo, ekfloros sur rubejo kaj al ventoj vi transdonos la semon de la vivo. Nun vi liberigos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston en paco; ĉar ekvidis miaj okuloj - ekvidis - savon vian per la amo - kaj la vivo ne pereos! Li leviĝas. Ĝi ne pereos! Li disetendas la brakojn. Ĝi ne pereos!

Kurteno.

KAREL ĈAPEK* ,

La aŭtoro de ĉi tiu dramo, estas en la pli nova ĉeĥa literaturo verkisto, kiu akiris la plej grandan sukceson en- kaj eksterlande. En siaj dramoj li montras sin ne nur ŝatanta kuraĝan fabladon, spritplenan koncepton kaj utopiajn spekulaciojn, sed li submetas al ili ankaŭ entuziasmigitan idealismon, ardan mondan ideon kaj profundan senteman animon, kiajn ni apenaŭ atendus ĉe sole fantazia kaj kun bravura eleganteco prilaborita temo. Li komplete estras draman kaj poezian teknikojn, li funde scias ĉiujn postulojn de viva sceneja arto, lia verkado havas do ĉiujn ŝancojn por atingi rnondan sukceson, kiun li ankaŭ akiris grandmezure.

Lia loko en la nova literaturo estas apude de H. G. Wells, kun kiu li havas komunan spekulativan imagpovon kaj mediteman fantaziemon; Bernardon Shaw rememorigas lia kapablo satire poenti la scenon; G. K. Chestertonon rememorigas lia akrosenta percepto de ĉiutaga romantiko. Je ĉi tiuj tri interpretantoj de anglosaksa pragmatismo havas la verkado de Ĉapek plej vivan spiritan kontakton kaj ĝi estas tial nova, fruktiganta kaj riĉiganta parto de la ĉeĥa kulturo.

Lia unua tutvespera teatraĵo, komedio "La rabisto", estas verŝajne la plej bona ĉeĥa komedio, freŝa arbara idilieto, sur kies fono evoluas romantika aventuro. En drama prilaboro de la materio montras iam tiu ĉi ludo ĉiujn bonajn ecojn de la pliposta verkado de Čapek: fluan preskaŭ senpreparan dialogon, sentimentan poezion, delikatan pentradon eĉ de malĉefaj figuroj, bonhumoron kaj spritecon. En utopia dramo "R.U. R." la aŭtoro nepre forlasas vilaĝan motivon kaj intimajn konfliktojn. Allogas lin pli profundaj problemoj, li penas solvi homarajn demandojn de la nuna tempo. Konstruis ĉi tie firma kreanta mano dramon de grandioza idea kompono. Ĝi estas nur fantazio, sed eĉ nerealaĵo sonas ĉi tie iel fakte, ĉar estras ĝin sperte evoluinta logiko kaj profunda homaranismo. Kiel nobla estas la etiko de la teatraĵo, kiel delikate - en majstre grupigitaj scenoj - li lasas fine triumfi Naturon super Mekaniko, kiel netrudeme estas prezentata la simbolo de sociaj problemoj, kiel home estas perceptita interrilato de tiuj ses viroj al unusola virino, kiel vastaj, kvankam ankoraŭ nebulplenaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ ni dum harmonia finsono de la teatraĵo! Parolas ĉi tie poeto de penetranta rigardo kaj fidema koro, kies homan partoprenon neas nek intelektaj ludoj nek komplika spekulaciemo de la scena konstruo. La aŭtoro sukcesis tiamaniere krei miton de la moderna vivo el utopia fabelo. La verko fariĝis fundamenta kreaĵo de la nova ĉeĥa dramverkado, pri kia la ĉeĥa teatra arto ĝis tiam vane luktis. Ĝi indas reprezenti ĉeĥan teatran kulturon eksterlande.

Sekvis en verkado de Ĉapek serio de satiraj bildoj: "El la vivo de insektoj", skizita kun drama komiksento: metafizika maskigo, kosma baledo, sociologia maskirado - sed ankoraŭ pli: arda ditirambo de la vivo. En formo de insektoj pentras la aŭtoro homojn, kaj el tiamaniere akiritaj novaj perspektivoj formiĝas lia amara konkludo pri formoj de la nuna vivo. Papilioj - ĝuemaj, perversaj tipoj de salonflirtuloj; skaraboj rabemuloj - mensogemaj, egoismaj reprezentantoj de la burĝaro; formikejo - nia industriigita mondo, kiu okaze de konkura danĝerigo subite ŝanĝiĝas en militan tendaron: tio estas tri malĝojigaj perspektivoj de socia homa vivo, kiuj ĉi tie estas prezentataj al ni, kaj malgraŭ pacemaj finagordoj de la teatraĵo restas en nia animo maldolĉa impreso.

Ankaŭ la plua dramo de Ĉapek: "La afero Makropulos" estas same plenega de idea ekscito kaj arda partopreno je pratempaj problemoj de la homa vivo.

La portreto de la verkisto Ĉapek restus nekompleta, se oni ne mencius ankaŭ lian epikan verkaron, liajn ciklojn de rakontoj, liajn romanojn, fine lian ĵurnalistan, skizan kaj tradukan laborojn. Sur ĉiuj tiuj ĉi kampoj li estas same konkerema, origina kaj sukceshava, el ĉio alparolas nin artisto de vastaj, homaraj interesoj, vere moderna tipo de produktema pensulo.

Otto F. Babler.

La tradukon de la dramo "R. U. R." ni prezentas al nia samideanaro, por pliriĉigi nian literaturan trezoron. Ni esperas, ke tiamaniere la verko fariĝos konata ankaŭ tie, kien ne penetris ĝiaj tradukoj en naciaj lingvoj.

La eldonantoj.

  • legu: Ĉapek.


Ĉi tiun libron

presis

B. KNECHTL & KOMP.,

presejo

en

OLOMOUC

R.Ĉ.S.