Sonoj Esperantaj/El miaj larmoj ekkreskas

El Vikifontaro


2.
El miaj larmoj ekkreskas

Amasa ĉarma flor’…
Kaj el sopiroj ekflugas
Najtingalara hor’…

Se Vi min amos, fraŭlino,
Por Vi estos mia florar’
Kaj sonos ĉe Via fenestro
Matene najtingalar’…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.