Sonoj Esperantaj/En profundon de mizero

El Vikifontaro


14.
En profundon de mizero

Mi faladis jam —
Min peladis sur la tero
Kalumni’, malam’…

Tondro super mia domo
Ekpendigis sin,
Sed troviĝis unu homo,
Kiu savis min.

Nobla hom’! li donis ĉion.
Kion havas mi,
La malicon kaj envion
Brave rompis li!

Nur domaĝo! Vane provus
Montri sin dankem’…
Kisi lin mi ja ne povus:
Tiu hom’ — mi mem!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.