Kvankam morto malvarma kutimas eltiri Siajn manojn kruele, Lasi mondon ĉi tiun, mallumon eniri — Ne timigas tiele! Devas veni ja fino al ĉio vivanta, Al batado de koroj… Enuigas nin fine la ŝanĝo konstanta De la ridoj kaj ploroj. Sed forlasi karulojn en horo de morto Al kruela la sorto Kaj en tombon subiri, aŭdante la ploron, — Nur ĝi faras doloron!