Petola luno la oran zonon Ĵetis sur maron — kaj jen Ĉiela ondo kuras volonte Kaj ŝaŭmas: „Ho, mia ĉen’.” Ĉar nimfo vivas en ĉia ondo Kun koketeca bezon’ Kaj ĉia nimfo la brilon amas; Al ĉia plaĉas la zon’. Unu do duan en ordo premas, Kaptas ornamon de ĝi, Perdas… Ĝemante, krevas en bordo… El ondoj sonas la kri’!…