Sonoj Esperantaj/Junularo

El Vikifontaro


JUNULARO.
El «Rimoj kaj Ritmoj»
de L. Belmont
tradukis
Aŭtoro

Tre ŝanĝema plato mara
Estas mia la humor’…
Jen mi brilas gaje-klara,
Jen nubigas min dolor’…

Foje estas mi fontano,
Foje estas mi kaskad’…
Paradiza nun regnano,
Nun anĝelo en falad’…
..........
De centjaro malfeliĉa
Malfeliĉa infanar’,
Nur de steloj ekfalantaj
Brilas al Vi radiar’…

Viaj pensoj, viaj sentoj
En movado sen haltil’
Ripozejon havas eble
Sur flugil’ de muelil’!

Kiam suno ekaperas
Kaj ekkreskas bela flor’,
Vi, ferminte la okulojn,
De la suno kuras for!…

En la mondon de misteroj
Kaj de mire kurba sent’
Vi rapidas, malsanuloj,
Kvazaŭ sablo kun la vent’…

Kaj fraŭlino belvizaĝa
Kun la sia ĉarma pur’ —
Por vi, junaj maljunuloj,
La enigmo estas nur.


Aŭ ludilo interesa,
Taŭga por la detruad’,
Aŭ animo por veneno
De malvero kaj trosat’.

Vin bruligis frua fajro
Kaj la cindro restis nur…
Vi, velkintaj, jam ne povas
Senti forte sen mezur’…

El ĉielo de okuloj,
El rubenoj de buŝet’,
Vi ne trinkas jam feliĉon
Sen trosato kaj sen ted’…

Kaj ĉielen frunton klaran
Vi ne levas supren jam;
Viaj buŝoj ne soniĝos
Per la kant’ de ĝoj’ kaj am’?…

Enuiga estas por vi
Fablo senta, kampa vid’…
Ne lumigas trajtojn viajn
La honesta kora rid’…

Vi ne scias, kio estas
En rilatoj homaj san’,
Kaj ne povas premi frate
Fremdan manon per la man?…

De centjaro malfeliĉa
Malfeliĉa infanar’ —
Fremda estas al naturo,
Fremda estas al homar’…

En serĉema pens’ ilia
Vana estas la preciz’:
Ne ektrovos veran grajnon
La tro saĝa analiz’…


Nur rompiĝas en la manoj
Vaz’ kristala de feliĉ;
De la tuta riĉ’ de vivo
Restas vano kaj malriĉ’…

Ne serĉinte la trankvilon
En la sia propra kor’,
Oni serĉas en la tombo
Malmemoron por dolor’…

Nokt’ autuna… En ĝardeno
Velka falis nun foli’…
Ho! folio flave — velka,
Mi ja estas frat’ al vi…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Leo Belmont.