Sonoj Esperantaj/Nokt’ en la koro

El Vikifontaro


NOKT’ EN LA KORO.
el Byron.

Nokt’ en la koro… la harpo kuŝas…
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se Vi la kordojn de l’ harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto!

Se kor’ ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.

Kant’ Via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos…
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust’ ne eltenos.

Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno!…
La tempo venis… ĝi jam pleniĝis,
Kiel vazet’ da veneno!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: George Gordon Byron kaj de la tradukinto: Leo Belmont.