Sonoj Esperantaj/Krio de malespero

El Vikifontaro


KRIO DE MALESPERO.
de Leo Belmont.

La homo militas, la homo batalas;
Dauriĝas kruela la bato!
Kaj homo post homo en sango ekfalas,
Trafita per mano de frato!

Daŭregan, frenezan, sovaĝan la baton
Nenio do povas reteni,
Dum homo en homo ne sentas la fraton,
Ne povas alian kompreni!

En ĉambro trankvila saĝulo sonĝema
Alvokas la amon la sunan,
Tagnokte dum jaroj laboras pacema,
Kreadas la lingvon komunan!


Kreaĵon mirindan, genian, moralan,
Donacas al mond’, al homaro…
Kaj vokas en himno amason batalan,
Ke iru al ama altaro.

Sed vane en bruo alvoko ekfalas —
Perdiĝas la voĉ’ de kompato!
La homo militas, la homo batalas,
Dauriĝas kruela la bato!

Ho! kiam eksonos el koroj, el fondo,
Komuna, frateca belkanto,
Kaj stelo de paco eklumos al mondo
Kaj venkos spirit’ — Esperanto?!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Leo Belmont.