Saltu al enhavo

Sonoj Esperantaj/Maljuneco

El Vikifontaro


MALJUNECO.
de Nekrasov.

Ripozon jam petas la korpo malsana,
Turmentas l’ animon mistera soif’…
Labor’ maljunula! vi estas do vana!
Mokante, malvarme parolas la viv’:

Deĵetu esperojn, pacigu la koron,
Komprenu, ke estas Vi tute sen fort’,
Trankvile rigardu senfinan doloron,
Trankvile atendu, ke venu la mort’!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Nikolaj Nekrasov kaj de la tradukinto: Leo Belmont.