Mi ekfermas al ŝi la okulojn Kaj mi kisas jen ŝin en buŝeton… Nun ne lasas ŝi min en la paco: „Vi klarigu al mi la sekreton!“…
De vespero ĝis frua mateno Mi reaŭdas demandan ripeton: „Kial fermas la miajn okulojn, Dum Vi kisas la mian buŝeton?”… Mi ne povas mem diri, pro kio… Mi ja havas nenian sekreton… Mi nur fermas al ŝi la okulojn Kaj mi kisas al ŝi la buŝeton…