Se premas min doloro En malfacila hor’, La preĝon mi en koro Diretas el memor’… La forto estas ia En vorta kunsonec’ Kaj spiras en ĝi tia Sankteco kaj dolĉec’… Senkred’ jam ne doloras D’ anim’ ekfalas for… Kaj oni kredas, ploras, Kaj faciliĝas kor’…