Sonoj Esperantaj/Senĉese min oni turmentis

El Vikifontaro


11.
Senĉese min oni turmentis,

Kaj faris frenezan min jam…
Tiuj ĉi per amo ilia,
Kaj tiuj per sia malam’…

La panon kaj trinkon venenis
Kaj faris senfortan min jam —
Tiuj ĉi per amo ilia
Kaj tiuj per sia malam’…

Sed Ŝi, kiu plej min turmentis,
Venenis, per dornoj ornamis,
Ho, ŝi min malamis neniam,
Kaj ankaŭ… neniam min amis!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.