Tiel bela kaj pura kaj ĉarma… Mi rigardas Vin, — kaj la kor’ Konsumiĝas per tremo malvarma… Kaj ĉielen etendus mi for Miajn manojn kaj petus mi larma, Ke Di’ lasu Vin por sia glor’ Tiel bela kaj pura kaj ĉarma…