Uzanto-Diskuto:Fejfi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro

Bonvenon ![redakti]

Dankon!
Dankon!
Saluton, Fejfi, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Lepticed7 (diskuto) 09:30, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara, mi ne kapablas sendi mesaghon al Tyalie-Vered. Tial mi demandos vin:
Ni korektas Rossetti-n grupe (ĉiu po dek paghoj, nun la aliaj ekskursas kaj mi plukorektas), do la korektoj malsamas.
Ekzemple Tyalie-Vered faris la titolon (p.70) jene:
11. PETRO RIFUZAS, PAŬLO EKUZAS.
Mi elektas Titolo-n 2.
Kiel agi? Au chu iu bonkorulo elinter vi korektos niajn miskorektojn? :-)
Amike Fejfi Fejfi (diskuto) 17:10, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton,
kiam vi respondos al iu, ne hezitu uzi {{ping|Lepticed7}}. Tiel, mi ricevos sciigon pri via respondo.
Pri titoloj, preferu uzi la ŝablonon {{f|<titolo>|c}}, kiel Tyalie-Vered faris en paĝo 70. Mi kreos la transkludajn paĝojn, do mi korektos.
Amike, Lepticed7 (diskuto) 20:21, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Koran dankon por via respondo, Lepticed7, sed - bedaŭrinde - mi rimarkis ĝin nur nun :-(
Dume mi "gaje" uzadis la Titolon 2, do vi havos kion por korekti...
Ĉu en vikio ne eblas korekti per unu ordono - trovu, ŝanĝu - kiel en Word?
Dankon kaj bonan nokton - au bonan matenon... Fejfi Fejfi (diskuto) 02:13, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton.
Ne gravas. Ĉiu paĝo devas esti provlegita almenaŭ du fojojn. Se ni volus korekti grandan kvanton da paĝoj, ni povus uzi robotojn.
Pensu pri la ŝablono {{ping|Lepticed7}}, alie mi ne scias, ke vi respondis. Vi nur bezonas aldoni kunigaj krampoj ({{), la vorto « ping », la vertikala streko, mia uzantnomo, kaj la aliaj kunigaj krampoj. Poste, vi aldonu kvar tildojn por aldoni vian nomon. Kaj mi ricevos sciigon. Alie, vi ankaŭ povas aldoni mesaĝojn en mia diskutpaĝo: Uzanto-Diskuto:Lepticed7. Tiel, mi aŭtomate ricevos sciigon.
Finfine, dankon por la libro Kredu min, Sinjorino!. La teksto estas kompleta. Mi faros la lastajn transkludojn hodiaŭ.
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 09:08, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Tripunktoj[redakti]

En la libro "kredu min , Sinjorino!" ofte aperas sinsekvo de punktoj (plej ofte 6 : ...... ). Vi anstataŭigis ilin diversloke per la simpla karaktro tripunktoj … Estas tute pravigebla laŭ niaj tipografiaj kutimoj. Tamen en Vikifontaro temas pri publikigi verkoj precize tiaj kiaj ili estis eldonitaj. Sekve mi opinias ke ni devas respekti la uzon de 6 (aŭ pli da)-punktoj de la originalo. Kun kora danko pro la kunlaboro --Agloforto (diskuto) 20:23, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Agloforto Saluton. Verdire, tio estas diskutebla. Punktoj estas ofte uzataj kiel helpiloj por alkadrigi la tekston (anstataŭ pli da spacetoj). Ni ne havas tiun problemon, do ni povas elekti uzi nur la karakteron “…”. Kaj pri « Tamen en Vikifontaro temas pri publikigi verkoj precize tiaj kiaj ili estis eldonitaj. », tio ne estas tute vera: ni povas elekti aliajn paĝaranĝojn. La komunikilo estas malsama: la libroj estis eldonitaj sur papero. Ni nur laboras kompute. Ni nur bezonas decidi laŭ kiuj reguloj ni volas kontribui. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:58, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Fakte en la verko "Kredu min, Sinjrorino!" ŝajnas ke temas pri kutimo uzi tiun sespunkton sendepende de konsideroj pri linilongeco. Tion mi emas respekti kiel decido de la aŭtoro aŭ/kaj de la eldoninto. Spite ke en iuj tipografiaj kutimoj estas uzata la tripunkto, eĉ kiel aparta karaktro : "…". Tipografiaj kutimoj varias laŭ tempo, loko kaj aŭtoro aŭ eldonisto. En Vikifontaro ni sekvu la originalon kaj ne anstataŭigu originalajn tipografiaĵojn per aliaj, ĉu? Agloforto (diskuto) 19:52, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@Lepticed7:
Saluton, Agloforto, kaj ankau Lepticed7 (ĉu tiele enmeti vian adreson, por ke ankau vi povu legi mian mesaĝon?)
Pardonu, ke nur nun mi reagas, sed mi estis hejme, malsana kaj sen retligo. Nun mi denove estas en Nová Dubnica kaj povas reagi.
Vi pravas, ke ankau en la sekva eldono de la libro estas multaj punktoj (veeee!) Mi ne ŝatas ilin, ĉar povas okazi ke kelkaj punktoj restus sur unu linio, aliaj fuĝus en la sekvan. Kelkaj el la prilaborantoj de la teksto vere precize kalkulis ilin, sed ne mi... Se iu decidos kaj unuecigos tiujn punktojn, mi ne protestos...
Alia afero estas tiuj kvar steletoj. Mi poste konsciis, ke mi fakte metadis kvin da ili - pardonu :-(
Tie ankau kelkloke estas belaj interspacoj, aliloke tre disaj... Ankaŭ tion iu devus unuecigi.
Alian problemon faris interspacigitaj vortoj. Ne eblas ilin skribi kun simplaj spacoj inter la literoj, do Václav rapide devis elpensi programeton, kiel enigi tiujn interspacojn (en Word mi tion kapablas, ĉi tie ne :-( Eble ankau tio estos ne unueca...
Nun, se mi trovos la tempon, mi ŝatus tralegi/korekti Rakontojn de Arbes...
Dankon por via pacienco kun mi...
Amike Fejfi (diskuto) 18:36, 3 maj. 2023 (UTC)Fejfi[Respondi]
Koncerne la dismetitaj literoj ekzistas du rimedoj : ĉu HTML-kodo <span style="letter-spacing: 0.15em;"> </span>, ĉu uzado de la ŝablono {{gsp}} kiu same efikas. La bezono de tio aperas plurfoje en la teksto de "Kredu min, Sinjorino!" Agloforto (diskuto) 18:48, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@Lepticed7:
Letter-spacing
tra
fari pli grandan spaceton inter la literoj
sed mi devas fari alian
ion tian mi uzadis en Kredu..., verŝajne la unuan version, Agloforto!
Mi notas ankaŭ viajn proponojn por sekva bezono :-) Dankon!
Bedaurinde, html-kodadon mi neniam lernis, ŝajnas, ke nun venas tempo por eklerni ĝin...
Fejfi (diskuto) 18:57, 3 maj. 2023 (UTC)Fejfi[Respondi]
Saluton. Preferu la ŝablono {{gsp}} ({{letter-spacing}} nun estas alidirektilo al {{gsp}}). Uzi html-kodon malfaciligas bontenadon de la projekto. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 19:02, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mia kandidatiĝo[redakti]

Saluton, mia statuso de administranto baldaŭ eksvalidiĝas. Do mi rekandidatiĝas. Vi povus voĉdoni, se vi dezirus, tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 11:59, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mia kandidatiĝo por interfaca administranteco[redakti]

Saluton, mia statuso de interfaca administranteco baldaŭ eksvalidiĝas. Mi tute forgesis peti ĝin en mia pasinta kandidatiĝo. Do mi rekandidatiĝas. Vi povus voĉdoni, se vi dezirus, tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 10:30, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]