Uzanto-Diskuto:Jabok

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, Jabok, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Frglz (diskuto) 21:42, 9 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, karega Jabok. Mi dankegas pro via ĝentila kunlaboremo. Kun ĝojo mi ricevas vian kunhelpon. Mi ankaŭ estas eterna lernanto, kaj vi povas helpi nin diversmaniere:

  1. Kreante Novajn Paĝojn.
  2. Reviziante la paĝojn kreitajn de antaxuaj kunlaborantoj.
  3. Legante kaj korektante la jam ekzistantajn paĝojn.

Mi komprenas nenion pri Vikipedio, sed mi komprenas pri universala interŝanĝo da informoj kaj emas ĉiam iamaniere kontribui. Per tio, vi povas plibonigi vian iniciatemon, kaj samtempe fari amikojn pere de Vikipedio. Via elkora kunlaboraĵo estos motivo de orgojlo ne nur por viaj amikoj kaj familianoj, sed por homoj kiuj apogas nian klopodon sed preferas sidi malantaŭ la ekranon de la komputilon.

Fine, mi dezirus ke vi identigu vin en via salutpaĝo. Tio ne estas devigo, tamen, personoj kiuj identigas sin, estas pli seriozaj kaj fidemaj.

Via amiko, Claudio Pistilli (diskuto) 20:08, 9 Nov. 2012 (UTC)

Dankegon, kara amiko, pro viaj korektaĵoj en ĉi tiu paĝo. Kaj gratulojn pro via iniciatemo. Tamen mi havas demandon: Ĉu vi preferas la prezentadon kiel tiun faritan en la unuaj ĉapitroj de Daniel? Ĉu vi ne opinias la formon prezentatan kun la versikloj en la komenco de ĉiuj ĉapitroj. Mi nur petas vian opinion.

Dankegon kaj estu bonvena. Via amikoClaudio Pistilli (diskuto) 13:36, 10 Nov. 2012 (UTC)

Iniciatemo[redakti]

Iniciatemo signifas portugale "iniciativa", angle "initiative", estas ago de tiu kiu unue proponas aŭ faras ion. Homo iniciatema estas homo laborema kaj entreprenema, same kiel vi, kiu deziras kontribui kun Vikipedio. Zamenhofo estas la iniciatoro de Esperanto pro tio ke li estis entreprenema kaj havis iniciat-em-on. Dankon pro viaj kontribuoj. Cetere, kiomjara vi estas kaj el kiu lando vi estas? Claudio Pistilli (diskuto) 04:41, 11 Nov. 2012 (UTC)

Gratulon pro via nova prezentado de la versikloj, mi preferas tiel kiel vi metis ĉar estas pli facile serĉi la numerojn de la versiklo kiu sidas meze de la teksto en viaj prezentoj de Daniel. Tamen, ĉu estas al vi pli malfacile daŭrigi tiel? Kial vi metas la numerojn mane, kial vi ne uzas # en la komenco de la versikloj kaj la teksto numeriĝas aŭtomate? Krom tio, la teksto de la versikloj devas resti kunaj, ne aparte kiel nun. Se vi bezonas helpon, mi povas doni ideon. Sed, mi gratulas vin alifoje pro via kuraĝo kaj sindono. Claudio Pistilli (diskuto) 13:18, 12 Nov. 2012 (UTC)

Biblio[redakti]

Saluton samideano! Dankegon pro tio ke vi kontinuis la klopodon envikifontarigi la zamenhofan biblion! Mi forlasis vikifontaron dum kelkaj monatoj pro sanaj kialoj, kaj ĵus ricevis vian mesaĝon. Mi tre ŝatus kunlabori estonte kun vi. Benjameno (diskuto) 19:38, 26 Jan. 2013 (UTC)