Uzanto-Diskuto:Luis Elíver~eowikisource

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, Luis Elíver~eowikisource, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Frglz (diskuto) 18:46, 25 Sep. 2012 (UTC)

Vojaĝo en Esperanto-Lando[redakti]

Saluton. Dankon pro via redaktado de Vikifontaro. Mi vidas, ke vi kreis hispanatitolan paĝon de "Vojaĝo en Esperanto-Lando". Nu, la aŭtoro de tiu verko vivantas, kaj do li havas aŭtorrajtojn pri ĝi. Ĉu vi ricevis permeson de li aperigi ĝin tien ĉi? Se jes, pli taŭgus esperanta titolo (Vojaĝo en Esperanto-Lando anstataŭ Viaje al país del Esperanto), ĉar tie ĉi estas la esperanta Vikifontaro, ne la hispana. --Frglz (diskuto) 18:46, 25 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Jes, kiel skribite en la enhavpaĝo de la verko, mi ricevis la permeson de Boris Kolker aperigi ĝin tien ĉi.
Kaj laŭ via sugesto, mi ŝanĝis la titolon de la paĝaro. Dankon. --Luis Elíver (diskuto) 22:58, 26 Sep. 2012 (UTC)
Eble via traduko pli taŭgus en la hispana Vikifontaro, ĉar ĝi estas traduko por hispanparolantoj. Se la aŭtoro havebligas la libron laŭ libera permesilo, la esperanta teksto povus esti ankaŭ ĉi tie.--Frglz (diskuto) 18:44, 30 Sep. 2012 (UTC)
Mi preferas plu traduki ĝin ĉi tie laŭ similaj kunlaboraj tradukaj projektoj en nia esperanta Vikifontaro, kiuj inkludas tekston kaj en la hispana kaj en Esperanto, ekzemple, Maria. Krome, por komenti la tradukataĵon k.t.p., mi kaj la aliaj kuntradukontoj uzas Esperanton kiel interkomunikiĝan skriban lingvon, kaj ni ne povas uzi tiun eblecon en la hispana Vikifontaro. --Luis Elíver (diskuto) 10:07, 11 Okt. 2012 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti]

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed[redakti]

04:39, 17 Apr. 2015 (UTC)