Vikifontaro:Administrantoj/kandidatoj/Wierzbowski

El Vikifontaro

Saluton, mi estas Pŝemek Vjeĵbofski – esperantisto el Pollando, plurjara kontribuanto por projektoj de Vikimedio.

En Vikipedio mi komencis aktivi kiel Uzanto:Lohengrin en majo 2006; 10 jarojn poste mi ekuzis la nunan salutnomon. En tiu projekto mi ĉefe okupiĝas pri aktualigado de biografiaj datumoj de esperantistoj, provizado de mankantaj referencoj kaj aldonado de informoj pri Esperanto-historio ĝenerale. Foje mi korektas mistajpojn, aldonas informkestojn kaj aliajn ŝablonojn.

En Vikimedia Komunejo mi multe aktivas aldonante skanaĵojn de publikhavaĵaj Esperanto-libroj, fotojn de esperantistoj, vektorigitajn de mi grafikaĵojn kaj subskribojn. De pluraj jaroj mi kreas kaj ordigas Esperanto-rilatajn kategoriojn en tiu projekto.

En Vikidatumoj mi referencigas, aktualigas kaj aldonas biografiajn datumojn pri esperantistoj, kaj ligas tieajn informojn kun aliaj projektoj.

Fine, mi estas aldoninta multajn Esperanto-tekstojn al Vikifontaro. En la lasta jaro mi faras tion preskaŭ ekskluzive uzante la ilon Proofread, kio garantias la eblon kompari la tekston kun la skanaĵo. Mi ankaŭ kreis plurajn ŝablonojn, kiuj helpas fari la liberan bibliotekon pli facile kaj komforte uzebla, tamen sen administraj rajtoj multo ne eblas.

Vikifontaro nun ne havas administranton, kaj dum longa tempo la projekto estis duonorfa. Mi estas unu el malmultaj – certe en la lasta jaro plej aktiva – redaktanto de la biblioteko. Kiel administranto mi ŝatus aktualigi Proofread, fintraduki ilojn, kiuj estas anglalingvaj, kaj aldoni ĉiujn mankantajn funkciojn, kiuj ĉeestas en alilingvaj Vikifontaroj (butonoj en la menuo, kiuj vidigas la korektitajn mistajpojn; elekto de prezentostilo de la teksto; numeroj de paĝoj kc.).

Por[redakti]

  1. Por Por: Pauchjo (diskuto) 07:57, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: Yvesn 28 nov. 2020
  3. Por Por: Aktivadon de Wierzbowski mi observas jam dum certa tempo kaj li faras bonan laboron kaj agas respondece. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:43, 28 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: DARIO SEVERI (diskuto) 22:56, 29 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: LukiZ (diskuto) 22:48, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Franmau (diskuto) 23:17, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  7. Por Por: LaPingvino (diskuto) 23:34, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  8. Por Por: EwkaC (diskuto) 23:41, 5 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  9. Por Por: NMaia (diskuto) 01:04, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  10. Por Por: --JabieroKubo (diskuto) 07:54, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

  1. Kontraŭ Kontraŭ:

Sindetenoj[redakti]

  1. Sindetena Sindetena:

Komentoj/Reagoj[redakti]

  1. Komento Komento:

Rezulto[redakti]

Esperanta Vikifontaro nuntempe ne havas administranton, des pli ne burokraton, do mi kuraĝas kaj (kiel kutima uzanto) deklaras la administrantigan peton de Wierzbowski sukcesa, kun 10 poraj, 0 kontraŭaj kaj 0 sindetenaj voĉoj. Mi ĵus petis al stivardoj plenumi la administrantigon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:40, 21 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikimedia stivardo Martin Urbanec ĵus promociis Wierzbowski al administranto por 6 monatoj (ĝis 2021-06-22). Dankon pro plenumo de la administrantigo, gratulon al Wierzbowski pri elekto kaj dankon pri lia servado en tiu ĉi vere bezonata rolo! --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:12, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon al ĉiuj! --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 23:55, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]