Vikifontaro:Diskutejo/Arkivo/2020

El Vikifontaro

GRAVA: Administranto aktiveco recenzo[redakti]

Saluton. A politiko pri la forigo de "antaŭis rajtoj" (administranto, burokrato, ktp) estis adoptita de tutmonda komunumo konsento en 2013. Laŭ tiu politiko, la stevardoj estas revizii administrantoj 'aktiveco sur ĉiuj Vikimedia Fondaĵo vikioj sen senaktiveco politiko. Por la plej bona de nia scio, via vikio ne havas formalan procezon de migrado "antaŭis rajtoj" de senagaj kontoj. Tio signifas ke la administrantoj prizorgos ĉi laŭ la Admin aktiveco revizio.

Ni determinis ke la jenaj uzantoj renkonti la senaktiveco kriterioj (neniu redaktoj kaj neniu log agoj dum pli ol 2 jaroj):

  1. User:Frglz

Tiuj uzantoj ricevos sciigojn frue, petante ilin por iniciati komunumon diskuto se ili volas retener iu aŭ ĉiuj de iliaj rajtoj. Se la uzantoj ne respondi, tiam ilia progresinta rajtoj estos forigitaj per la administrantojn.

Tamen, se vi kiel komunuma ŝatus krei vian propran aktivecon recenzo procezo anstataŭante la suma, volas fari alian decidon pri tiuj neaktivaj rajtoj posedantoj, aŭ jam havas politikon kiu ni maltrafis, tiam bonvolu sciigi la stevardoj sur Meta-Wiki tiel ke ni ne scias, procedi kun la rajtoj recenzo en via vikio. Dankon, MarcoAurelio (diskuto) 22:28, 16 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018[redakti]

Trovu la 8 esperantistojn kaj vicon da pluŝuloj!
Organizuloj viciĝas

Saluton karaj kunredaktantoj!

Mi ŝatus informi vin, ke lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la Vikimedia Konferenco 2018, pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ Esperanta Vikimedia grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, precipe en la dissendolistoj eliso kaj eliso-anoncoj (do aliĝu por ricevi novaĵojn plej frue kaj plej komplete!). Sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj aferoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi Tema Organizo de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) Faka Asocio de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj, w:Ŝablono:Uzanto sandbox+, Stirpanelo por programoj kaj eventoj kaj UserViews. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, en la tutmonda vikimedia movado komenciĝis tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru de uzado de la angla al Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum videoregistrado - la videon mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en la YouTube-kanalo de ELiSo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post publikigo (kaj memoru klaki la sonorileton por vere ricevi la sciigojn...).

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro esperantista subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon en kaj ekster Vikipedio, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

Amike, --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:58, 29 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Helpu puŝi organizon Esperanto kaj Libera Scio al sekva nivelo![redakti]

Aliĝu al la laborgrupo por puŝi ELiSon al sekva nivelo!

Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco 2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo Esperanto kaj Libera Scio oficiale rekonita fare de la Fondaĵo Vikimedio kiel Vikimedia Uzanto-Grupo en 2013. Ekde tiam ni funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza") gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj nune faratan laboron, ekz. Vikio amas ZEOjn). Sed dum la kunsido dum la Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj por atingi elstaran sukceson!

Tial ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!

Kio estos la laboro?
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3 videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj. Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas, ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron. Detaloj estas por laborgrupa diskuto.
Kiel aliĝi al la laborgrupo?
Ĝis la 13a de Majo 2018 23:59 UTC deklaru vian intencon aliĝi per retmesaĝo al la dissendolisto eliso, al mi persone aŭ en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio.
Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.
Kiuj estas membroj de la laborgrupo?
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie, aliĝu!

Nome de la prepara laborgrupo, --KuboF Hromoslav (talk) 12:18, 29 April 2018 (UTC)

Novaj monpetoj por informado[redakti]

Por agado de la organizo Esperanto kaj Libera Scio mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:

  1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018
  2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio

Unue, dankon al Sahaquiel9102 kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro, kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.

Emblemo de la fotokonkurso Vikio amas ZEOjn

Ambaŭ projektoj celas plipopularigi precipe Esperantajn viki-projektojn kaj enhavojn inter esperantistoj. Parte temas ankaŭ pri ĝenerala informado pri vikimedio. Grava parto estas la konkurso Vikio amas ZEOjn 2018, kie ni invitas homojn kontribui per fotoj pri ZEOj. Ni supozas vastan informadon al ĝenerala publiko per Vikipedioj - multaj el ili supozeble ekkonos ZEOjn kaj Esperanton por la unua fojo! Por la projekto estis Petro Baláž bonkora kaj akceptis dum UK 2018 prelegi kaj informi pri la projekto.

La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese monpetis por helpi financi la vojaĝon.

Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la monpetoj en la suba sekcio "Endorsements", konkrete prezentado pri ZEOj kaj informiloj. Nia Esperanta grupo jam estas konata en la Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita intereso de la komunumo. Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:41, 17 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Update on page issues on mobile web[redakti]

CKoerner (WMF) (talk) 20:58, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Words hyphenated across pages in Wikisource are now joined[redakti]

Hi, this is a message by Can da Lua as discussed here for wikisource communities

The ProofreadPage extension can now join together a word that is split between a page and the next.

In the past, when a page was ending with "concat-" and the next page was beginning with "enation", the resulting transclusion would have been "concat- enation", and a special template like d:Q15630535 had to be used to obtain the word "concatenation".

Now the default behavior has changed: the hyphen at the end of a page is suppressed and in this case no space is inserted, so the result of the transclusion will be: "concatenation", without the need of a template. The "joiner" character is defined by default as "-" (the regular hyphen), but it is possible to change this. A template may still be needed to deal with particular cases when the hyphen needs to be preserved.

Please share this information with your community.

MediaWiki message delivery (diskuto) 10:28, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mezurilaro de komunuma sano[redakti]

La mezurilaro de komunuma sano estas nova projekto por mezuri pli da aspektoj de niaj komunumoj. Se vi estas interesita en mezuroj, statistikoj kaj mezurado de redakto kaj kontribuado, bonvolu aliĝi nin je Meta por diskuti kiel kaj kio la nova projekto devus mezuri!

Ĉi tiu mesaĝo estas ankaŭ havebla en aliaj lingvoj. JSutherland (WMF) (diskuto) 23:46, 25 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Selection of the Wikisource Community User Group representative to the Wikimedia Summit[redakti]

Dear all,

Sorry for writing in English and cross-posting this message.

The Wikisource Community User Group could send one representative to the Wikimedia Summit 2019 (formerly "Wikimedia Conference"). The Wikimedia Summit is a yearly conference of all organizations affiliated to the Wikimedia Movement (including our Wikisource Community User Group). It is a great place to talk about Wikisource needs to the chapters and other user groups that compose the Wikimedia movement. For context, there is a short report on what happened last year. The deadline is short and to avoid the confusing vote on the Wikisource-I mailing list of last year, we created a page on meta to decide who will be the representative of the user group to the Wikimedia Summit.

The vote will be in two parts:

  1. until December 7th, people can add their name and a short explanation on who they are and why they want to go to the summit. Nomination of other people is allowed, the nominated person should accept their nomination.
  2. starting December 7th, and for a week, the community vote to designate the representative.

Please feel free to ask any question on the wikisource-I mailing list or on the talk page.

For the Wikisource Community User Group, Tpt (talk) 15:15, 5 December 2018 (UTC)

Ilo por facila liberigado - bv. subteni monpeton![redakti]

En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj) aŭtoraj rajtoj.

Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.

Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre kreski!

Tial E@I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.

meta:Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements

Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:38, 15 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Verkoj sub kopirajto[redakti]

@Castelobranco, Claudio Pistilli, Dario Aralezo, Frglz, kaj Jurkal: Ĉiuj verkoj de Aŭtoro:Kabe, Aŭtoro:Claude Piron, Aŭtoro:Wiktor Elski kaj Aŭtoro:Eska estas ankoraŭ sub kopirajto. Ili ne estas akcepteblaj ĉi tie. Per ĉi tiu peto mi informas la komunumon, ke mi petis forigon de la koncernaj paĝoj kaj subpaĝoj. Robin van der Vliet (diskuto) 13:31, 2 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

What specifically is the copyright policy in action for eoWS? I cannot see an interwiki link to a copyright policy page, and none of the Project : ns pages are clearly evident. Is the policy based on US-only copyright; or is it based on US and country of origin? Billinghurst (diskuto) 13:51, 2 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Ho, mi ne sciis pri tio. Ĉikaze, ili ja devas esti forigitaj. NMaia (diskuto) 23:10, 2 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
If the works are to be deleted due to copyright, then you should consider moving them to multi-language Wikisource. It is my understanding that as they are pre-1923 works they may host them. @Ankry, Koavf, kaj Jon Harald Søby: are active administrators there and can probably best describe what is possible. Billinghurst (diskuto) 07:39, 3 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
If something was published pre-1924, it is public domain for our purposes, as an American-hosted site. There is no reason why one subdomain should have different copyrite standards than another--that makes no sense. Koavf (diskuto) 07:43, 3 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
It would seem that there is no stated copyright policy here, though I see that the general comment is that there is the belief that they probably are not within scope, ie. applying local and US copyright policy. Can @Ankry, Koavf, kaj Jon Harald Søby: organise for these works to be imported into mulWS? Billinghurst (diskuto) 21:21, 3 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Why would there be a specific copyright policy for eo.ws? If it's in the public domain in the United States (where the servers are), then it's in the public domain. Koavf (diskuto) 21:35, 3 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
At the moment, there is no technical possibility to import pages from here to Multilingual Wikisource using admin rights. I started a discussion there about a configuration change that would allow such imports from this and other wikisources. This may take few weeks for community decission and technical change application. Ankry (diskuto) 10:31, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Tute prave, necesas forigi kopirajtajn tekstojn. Simile estas pri Julio Baghy (m. 1967; la klarigo pri ĝia publikhavaĵeco estas ne tre konvinka), Kálmán Kalocsay (m. 1976), Hilda Dresen (m. 1981) kaj multaj aliaj. Cetere, tio montras grandan neceson reguligi la kopirajtajn aferojn ĉi tie, aldoni ŝablonojn kaj helppaĝon pri tiu temo kiel ekz. ĉe anglalingva Vikifontaro. --Wierzbowski (diskuto) 08:13, 2 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Sed multaj libroj de Piron enhavas la jenan aŭ similan permesilon:
Publika rajtigilo
Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de <nomo de libro>, komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj:
1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio.
2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.
Tiun rajtigilon enhavas la jenaj verkoj: Lasu min paroli plu!, Gerda malaperis!, Ĉu vi kuiras ĉine?, Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉu ni kunvenis vane?, Ĉu li venis trakosme?, Ili kaptis Elzan!, Tien. Ĉu tio ne ebligas ke tiuj verkoj restu ĉi tie?--Dario Aralezo (diskuto) 14:22, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiu rajtigilo de Piron ne estas kongrua kun CC BY-SA. Specife pro tio, ke ĝi malpermesas redistribuadon de ŝanĝitaj tekstoj. Tiu permesilo pli similas al CC BY-ND, kiu ne estas permesata ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) 15:04, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
If anything else, please provide links and publication dates. Ankry (diskuto) 10:11, 28 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Cxu estas vivo cxitie[redakti]

Mi petas pardonon pro la neserioza demando. Mi estas malmulte sperta pri cxi projekto. Al kiu mi povas sinturni por ricevi konsilojn aux rekomendoj? P.Fisxo (diskuto) 15:38, 23 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Few pages needs to be cleaned up after maintenance[redakti]

Sorry for writing in English.

Hello, after recent maintenace that was done on your wiki, a few of pages that were previously inaccessible are accessible again. Some of those pages couldn't be fixed, because their name was taken by another page. For that reason, I've moved those pages to start with T173070. I'd like ask you to review those pages, move them to correct title or delete them, if they are no longer needed. You can find the list of pages that needs maintenance in the output of the maintenance script. If you need any help with this, please feel free to contact me. Best regards, --Martin Urbanec (talk) 21:15, 27 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Community Wishlist 2020[redakti]

IFried (WMF) 19:30, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Wiki Loves Folklore[redakti]

Hello Folks,

Wiki Loves Love is back again in 2020 iteration as Wiki Loves Folklore from 1 February, 2020 - 29 February, 2020. Join us to celebrate the local cultural heritage of your region with the theme of folklore in the international photography contest at Wikimedia Commons. Images, videos and audios representing different forms of folk cultures and new forms of heritage that haven’t otherwise been documented so far are welcome submissions in Wiki Loves Folklore. Learn more about the contest at Meta-Wiki and Commons.

Kind regards,
Wiki Loves Folklore International Team
— Tulsi Bhagat (contribs | talk)
sent using MediaWiki message delivery (diskuto) 06:14, 18 jan. 2020 (UTC)
[Respondi]

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) formale registrita![redakti]

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke "Esperanto kaj Libera Scio" (ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto pri rekono).

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík, efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ disvolviĝos kiel organizo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj "gepatraj"), sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka - sur kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:16, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando[redakti]

Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando

Resumo: Sendu vian stipendipeton al neformala konsultilo ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.


Vikimanio 2020, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la 5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas stipendiojn por partopreno. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

Limdato por peti stipendion estas la 17a de Marto 2020 enkalkulante. Ĉiuj bezonataj informoj kaj oficiala petilo estas ĉe wikimania:2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas amikan konsultadon de stipendipetoj. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la limdato estas la 14a de Marto 2020.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!

KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:13, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Do, fine pro la kronviruso la Vikimanio en Bankoko estas oficiale ŝovita al 2021. Tial en 2020 ne okazos Vikimanio (almenaŭ ne kiel ĉeesta renkontiĝo). Dume ne klaras kion fari pri la ĉi-jaraj stipendipetoj, sed la respondeculoj tion traktos en baldaŭa tempo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:31, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

10 jaraĝa jubileo de Vikinovaĵoj[redakti]

La 18-an de marto n:eo:Vikinovaĵoj en Esperanto fariĝos dekjara! La unua artikolo estis n:eo:Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj. Hodiaŭ Vikinovaĵoj informas pri la plej rimarkindaj internaciaj eventoj. La 13-an de marto aperis la sepcenta novaĵo kaj la aŭtoroj ne planas ĉesi per tio. Ĉiutage aperas unu, du aŭ eĉ tri novaĵoj, kio estas pli ol en la aglalingva aŭ franclingva sekcioj. Bedaŭrinde inter aktivaj aŭtoroj estas neniu kiu verkas pri la Esperanto-movado kaj tio evidente kaŭzas la maloftan aperon de novaĵoj pri kiel “vivas” Esperanto-mondo. De la alia flanko tio permesas eliri el la kadroj de la Esperanto-komunumo kaj prezenti neŭtralan vidpunkton pri okazaĵoj en la mondo. Estas reprezentantoj de malsamaj landoj inter la aktivaj aŭtoroj de Vikinovaĵoj, kio fakte estas kutima por Esperanto-projekto. Ni sincere gratulas al la aŭtoroj de Vikinovaĵoj pro ilia datreveno kaj invitas ĉiun partopreni en ĉi tiu projekto: Vikinovaĵoj estas la novaĵoj gravaj por ni. --P.Fiŝo 12:56, 18 mar. 2020 (UTC)

Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

  • vi povas partopreni per artikoloj pri via lando - nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)
  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • Estas 2 specialaj kategorioj kun aldonaj premioj - por artikoloj en Vikivojaĝo kaj pri genra egaleco.
  • ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
  • pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
  • kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj

Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)

PS1: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.

PS2: Se vi volas fari projekton pli celitan al Vikifontaro, kontaktu EliSo-n kaj proponu vian projekton aŭ proponon. Ni estas volontuloj, sed ni provos helpi laŭ niaj ebloj (kaj ankaŭ vi estas bonvena en la teamo ;).

--KuboF Hromoslav (diskuto) 19:15, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020[redakti]

Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: meta:Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en

kaj al jenaj informaj kanaloj:

Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike, nome de la Prepara Komisiono, --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:16, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Technical maintenance planned[redakti]

Trizek (WMF), 18:01, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Reminder: Technical maintenance planed[redakti]

Trizek (WMF) 15:13, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Community Tech Launches Wikisource Improvement Initiative[redakti]

This message is in English, but we encourage translation into other languages. Thank you!

Hello everyone,

We hope you are all healthy and safe in these difficult times.

The Community Tech team has just launched a new initiative to improve Wikisource. We will be addressing five separate wishes, which came out of the 2020 Community Wishlist Survey, and we want you to be a part of the process! The projects include the following:

For the first project, the team will focus on the #1 wish: improve ebook exports. We have created a project page, which includes an analysis of the ebook export process. We now invite everyone to visit the page and share their feedback on the project talk page. Please let us know what you think of our analysis; we want to hear from all of you! Furthermore, we hope that you will participate in the other Wikisource improvement projects, which we’ll address in the future. Thank you in advance and we look forward to reading your feedback on the ebook export improvement talk page!

-- IFried (WMF) (Product Manager, Community Tech)

Sent by Satdeep Gill (WMF) using MediaWiki message delivery (diskuto) 10:46, 28 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Community Tech Launches Wikisource Improvement Initiative[redakti]

Apologies for the broken links in the previous message. This message is in English, but we encourage translation into other languages. Thank you!

Hello everyone,

We hope you are all healthy and safe in these difficult times.

The Community Tech team has just launched a new initiative to improve Wikisource. We will be addressing five separate wishes, which came out of the 2020 Community Wishlist Survey, and we want you to be a part of the process! The projects include the following:

For the first project, the team will focus on the #1 wish: improve ebook exports. We have created a project page, which includes an analysis of the ebook export process. We now invite everyone to visit the page and share their feedback on the project talk page. Please let us know what you think of our analysis; we want to hear from all of you! Furthermore, we hope that you will participate in the other Wikisource improvement projects, which we’ll address in the future. Thank you in advance and we look forward to reading your feedback on the ebook export improvement talk page!

-- IFried (WMF) (Product Manager, Community Tech)

Sent by Satdeep Gill (WMF) using MediaWiki message delivery (diskuto) 10:51, 28 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Feedback requested: Ebook Export Improvement Project[redakti]

Note: This message is in English, but we encourage translation into other languages. Thank you!

Hello, everyone!

I am pleased to announce that the Community Tech team at WMF has posted our August update on the Wikisource Ebook Export Improvement project! This project came out of our 2020 Community Wishlist Survey, and it was the #1 wish voted on by survey participants.

So, what does this mean? In short, we want your feedback! Now that we have posted the August update, we want to know what you think. The update includes findings from our community consultation, results from two separate analyses conducted by the team (on improving WSExport reliability & font rendering support), and proposed next steps. It is our hope that people can read our analysis, share their feedback, and engage in a conversation with us on the talk page. Your feedback will be invaluable, and it will help determine the next steps of the project.

Thank you to everyone who has participated in the consultation so far! It's been a joy to explore how we can improve the ebook export experience. Now, we look forward to reading a new round of feedback on the project talk page!

-- IFried (WMF) (Product Manager, Community Tech)

Sent by User:SGill (WMF) using MediaWiki message delivery (diskuto) 12:14, 17 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Wikisource Pagelist Widget: Ready to be enabled[redakti]

Note: This message is in English, but we encourage translation into other languages. Thank you!

Hello everyone,

We are excited to announce that the Wikisource Pagelist widget is now available to be enabled on all Wikisources. Any interface admin on your wiki can enable it by using the instructions on the following page:

https://www.mediawiki.org/wiki/Special:MyLanguage/Help:Extension:ProofreadPage/Pagelist_widget

In case, your wiki doesn’t have an interface admin, reach out to us on the ‘Help with enabling the widget on your wiki’ section of the project talk page and we will connect you with a global interface admin:

https://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:Wikisource_Pagelist_Widget#Help_with_enabling_the_widget_on_your_wiki

You will need to hold a local discussion around what would be the labels for different page types in your language for the visual mode. (For example, ToC = ਤਤਕਰਾ in Punjabi, title = শিরোনাম in Bengali)

Feel free to also give us any feedback on the project talk page on Meta-Wiki as well.

Regards

Sohom Datta

Sent by Satdeep Gill (WMF) using MediaWiki message delivery (diskuto) 05:56, 15 sep. 2020 (UTC) [Respondi]

Wikisource Pagelist Widget: Wikisource Meetup (29th September 2020)[redakti]

Hello everyone,

We hope you are doing well!

We reached out to you a couple of weeks ago to share that Wikisource Pagelist Widget is now ready to be enabled to Wikisource. Since then, many language Wikisources have enabled the widget but many are yet to do so.

So, we have decided to organize a Wikisource Meetup to give a live demonstration on how to use the widget in both wikitext and visual modes. There will be some time for the participants to share their feedback and experience with the widget. We will also provide support in case some Wikisource communities are seeking help in enabling the widget.

The meetup will take place on 29 September 2020 at 9:30 AM UTC or 3 PM IST. Google Meet link for the meeting is: http://meet.google.com/khu-dfph-qsd

Looking forward to seeing the global Wikisource community connect amid these difficult times when physical meetings have not been taking place.

P.S. If you are planning to attend this meetup and are comfortable in sharing your email address then send us your confirmation in the form of a small email to sgill@wikimedia.org, this will help us in getting a sense of the number of people that are planning to show-up. We are aware that this time-zone is not convenient for everyone and more meetups can be organized in the future.

Regards

Sohom, Sam and Satdeep

Sent by Satdeep using MediaWiki message delivery (diskuto) 11:03, 24 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi kreis Discord-servilon ![redakti]

Saluton,

mi kreis en:Discord (software)-servilon. Estas babilejo kie ni povas babili, skribe aŭ parolante, pri la vikimediaj projektoj. Vi povas aligi kun tiu ligilo : [1]. Nun, la servilo estas malneto, sed vi povas proponi plibonigojn. Lepticed7 (diskuto) 11:20, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]