El Parnaso de Popoloj/Ĉielarka fabelo

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 155-160)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Od kolebki biegła za mną
 Czarodziejska baśń tęczowa.

De lulilo min postiris
Ĉielarka mirfabelo,
Kaj ĝi flustris melodie
Sorĉ-parolojn al orelo.

Naskis ĝin en fruvespero
Vartistinoj-babilado.
Kaj kun mi ĝi poste dormis
Kaj min kisis dum sonĝado.

Ĉiam kune vekiĝante,
Ni elkreskis el luliloj,
Kaj ĝi min en strangan mondon
Ien portis sur flugiloj —

Super la purpuraj maroj,
Super la arĝent'-riveroj,
Sur la ĉielarka ponto
En transmondon de misteroj.

Malfermiĝis laŭ ĵurvorto
Rok-pordeg' el diamantoj,
Kaj mi pasis en sorĉlandon
De fantomoj kaj gigantoj.

Kaj post mi pordegon fermis
Aŭ feino aŭ diino,
Do mi iris en la landon
Vagi ĝis la vivofino.

En la stranga lando, kie
Ĉio vivas kaj parolas,
Kie ĉiu ŝtono spiras
Kaj fariĝi homo volas —

Iris mi tra helbrilanta
Arbareto orfolia,
Kie floras en la ombro
La filika flor' magia.

Iris mi tra l' arbareto,
Kie arboj kantojn bruas,
Kie de l' junec' eterna
La kristala fonto fluas.

Kaj salutis min envoje
La okuloj de florrondoj
Per rigardo forturnita
Al senlima spac' de mondoj.

Kaj salutis homavoĉe
Min birdaro kolorplena
Kaj montradis pluan vojon
Ĉe l' abismo malserena.

Kaj obeis mi aŭguron,
Trinkis mi el viva fonto,
Tra sovaĝa la dezerto
Iris mi sen tim' al monto.

Vane siblis la rampaĵoj
Kaj fantomoj min teruris;
Mirhelaĵon rigardante,
Mi antaŭen ĉiam kuris.

Post trairo de l' dezerto
Kaj de l' akvo ŝaŭm-ondanta,
Mi ekstaris apud monto
Vertikale leviĝanta.

Supre brilis la kristala
Kastel' de gigant' kruela,
Kies sorĉan povon spertas
Virgulino la plej bela.

Antaŭ la kastelo drakoj ...
Ruĝajn faŭkojn larĝ-distiras
Kaj per oraj fajroflamoj
Ĝsis la nuboj supren spiras.

Hirtigante bronzajn skvamojn,
Ili gardas sorĉ-trezoron,
La plej belan virgulinon,
De kristal'-kastelo gloron.

Tamen malgraŭ vigla gardo
Mi ekvidis ŝin sur monto,
Ŝin, pro kiu mi alvenis
Doni vivon kun volonto.

Havis ŝi sur frunto stelon,
Sub piedoj rikoltilon
De lun', kaj anĝel'-vizaĝon,
En okuloj lazurbrilon.

Tuj rigardo ŝia vekis
Mian amon en la koro,
Kaj al ŝi nun supren-celi
Mi komencis kun fervoro.

Do mi tuj, ĉe l' glata muro,
Per plektaĵ' de konuolvuloj
Super senfundaĵ' ekpendis,
Ŝin serĉante per okuloj.

Kaj mi grimpis ĉiam supren,
Jam proksime ŝin admiris,
Kaj al rava reĝidino
Ambaŭ manojn mi eltiris.

Tuj mi kaptos ŝin en brakojn ...
Ve! hederoj sin disŝiras —
Kaj mi falis en abismon,
Kaj pereas kaj sopiras! ...

Kvankam kora sang' forfluas,
El abismo, la malhela,
Vokas mi: "Ho kavaliroj!
Kuru, kuru post la bela!"

Grimpu supren! ĉiam supren!
Vin sur nigrajn rokojn svingu,
Ke alvenu feliĉulo
Kaj posede ŝin atingu!

Se li ne atingos — falos,
Ne vantiĝos vivo lia,
Ĉar plej bona vivoparto
Estas postkurado tia.

Vidi eĉ de malproksima
Sorĉ-kastelon el kristalo,
Indas iri sango-page
Al la land' de l' idealo.

Se denove komenciĝi
Povus mia vivokuro,
Duafoje mi postkurus
Belulinon en lazuro.