El Parnaso de Popoloj/Edziĝa kanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ebenigu vi Indekso : Edziĝa kanto
de Vaĵa Pŝavela
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
El hejm' fordonis min patrineto
el Nupto de garoloj
Edziĝa kanto
elkartveligis Antoni GRABOWSKI

 Didebà ŝenda cata mkrobeŭo
 Didebà ŝenda bunebis dzaŭo.

Gloron al vi, reganto la ĉiela,
Al forto de l' naturo sonu glor'!
Gloron al vi, ho fianĉino bela,
Kaj al fianĉo en feliĉa hor'!

El amo plektos mi por ambaŭ kronon,
Belornamita estos ĝia rond':
Mi malavare ligos ĉian bonon,
Trovitan ie en la vasta mond'.

Sincere dediĉita violfloro
Por gefianĉoj estu kap-ornam'.
Ĉar ame batas ankaŭ mia koro,
Do ĝin falmigas via granda am'.

Karesa sent', liganta feliĉulojn,
Allogas ĉies koron kaj okulojn.