Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/Uta-Kantoj

El Vikifontaro
Uta-Kantoj ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 74)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

40.

UTA-KANTOJ.

Aŝibiki no,
Jamadori no o no.


—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)

Kiel etendita
Pava vosto — nokto fluas.
Kiel longe mi enuas,
Sopirante, dormiĝante,
Sole, sur sternaĵo lita.






Ŝika — ŝima — no
Jamato — gokoro — vo.

◡—◡ | —◡ | —◡ | (—(◡))


Al kio do similas vi,
Anim' de Sunleviĝa-Tero?
Similas vi, en vero,
Al bonodor' de ĉerizflor'
En sunleviĝa la radi'.