El Parnaso de Popoloj/La morto de Julia

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monumento Indekso : La morto de Julia
de Luigi Denza
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Morto de patrino de Jugovićoj
La morto de Julia
elitaligis Antoni GRABOWSKI

 L' ho veduta distesa sul suo letto,
 E in sembianza pareva un angioletto.

Etendite sur la litaĵo hela,
Ŝi similis al anĝelet' ĉiela.
Ŝi, anĝelo, rompita de sufero,
Min alvokis, flugonte for el tero.

Kaj ŝi plendis pri kora la doloro,
Ke nur pacon deziras ŝia koro,
Kaj sopiris, ke Dio sendu morton,
Ĉar por vivo ŝi jam ne havas forton.

Do, tremante, aliris mi proksime,
Metis buŝon al ŝia frunto time.
La vizaĝon la morto glaciigis;
Malbenita dolor'! min ne mortigis.

Ŝin detruis de l' amo la pasio;
Malfeliĉa ne sciis ŝi pri tio;
Nek divenis la kaŭzon hom' alia.
Forportita ŝi estis, kara mia!