El Parnaso de Popoloj/Fajreligu hufumetoj

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 200)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Podkóweczki, dajcie obnia,
 Bo dziewczyna tego godna.

Fajr-eligu hufumetoj!
Indas tion knabinetoj.
Se ne indus eĉ knabino,
Kalkan-frapu ni sen fino:
Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten'.

Frapu vigle per botetoj!
Ŝtalaj estas hufumetoj,
Ke eligu fajreretoj!
Frapu vigle per botetoj
Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten'