El Parnaso de Popoloj/La funebro de patrino

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 35-36)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

14. LA FUNEBRO DE PATRINO.

(El eposo „Kalevala“)

 Emo tuosta itkemähän,
 Kyynelvierus vieremähän.

La patrino ploras, ploras,
Larmoj fluas el okuloj,
Ĝis el larmoj tri riveroj
En la landon for disfluas.

Kaj sur tiuj tri riveroj
Tri leviĝis insuletoj,
Kaj sur ĉiu insuleto
Ora monto supreniĝis,
Kaj sur ĉiu ora monto
Tri elkreskis betuletoj,
Kaj sur ĉiu betuleto
Tri kukoloj kantas plende.

Unu vokas: Amo! amo!
Dua vokas: Ho fianĉo!
Tria vokas: Sorto, sorto!

Kiu vokas: Amo, amo!
Tri monatojn ĉiam plendas
Al knabino la sen-ama,
Kiu kuŝas en la maro.

Kiu vokas: Ho fianĉo!
Ses monatojn ĉiam plendas
Al fianĉo la senĝoja,
Kiu ploras pri droninta
Sia bela fianĉino,
Kiu kuŝas en la maro.

Kiu vokas: Sorto, sorto!
Plendas dum la tuta vivo
Al patrino doloranta,
Kiu dum la tuta vivo
Verŝas larmojn senkonsole.