El Parnaso de Popoloj/La nevidebla ĥoro
Aspekto
LA NEVIDEBLA ĤORO. (El ,Brand“ de Henrik Ibsen.)
Aldrig, aldrig blir du lig ham, Thi i kodet er du skabt.
Aldrig, aldrig blir du lig ham
Thi i ködet er du skabt.
Neniam, homo, vi similos Lin,
En korpo estas vi kreita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi perdita.
Neniam, vermo, vi similos Lin,
De morto estas vi signita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi juĝita.
Revul', neniam vi similos Lin,
Vi estas senheredigita;
Ofero via ne riĉigos Lin,
Por tero estas vi kreita!