—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!
En kabano mankis pano,
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo!
Kiel volus mi, patrino
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.
Ve! Ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia —
Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
Kiel premas min — ĉagreno.
AL LA SEMANTO. |
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.
Feliĉa, kiu en la koro
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma revo-floro
Maturan frukton elricevis.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
- ↑ Tiu ĉi jubilea kongreso esperantista bedaŭrinde ne povis okazi en Varsovio, kie naskiĝis Esperanto.
| |