Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/Al la Semanto

El Vikifontaro
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 7-8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.

Sub ĝi kolektis tero-filojn
La jubile’ de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.

Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.

En niaj koroj, granda homo,
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!