Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/Jubilea kantato

El Vikifontaro
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 9-10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
JUBILEA KANTATO.
(Por ĥoro orkestro, muziko de prof Walewski.)


◡—◡ | —◡ | —(◡) | (—)(◡)

Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno festas
De bonrikolt’ solenon.
Feliĉa kies kor’
Pri granda verko revis,
Kaj el la revoflor’
La frukton elricevis.

Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-river’,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ ter’.
Sub ĝi kolektis milojn
La jubilea nova sent’, (nova sent’)
Kaj ligas terofilojn
Neŭtrala fundament’.

Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme Majstron kronas
Per verdo laŭrfolia.
En niaj koroj, granda hom’,
Stariĝas monumentoj;
Benata via nom’
Ĝi vivos, vivos tra jarcentoj!




SUR UNU KORDO.
(Defendo de l’ rimo.)


◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

Sur lir’ dukorda, diris oni, [1]
Ne ebla rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante, [2]
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’. [3]

  1. En la antaŭparolo al „Elektitaj fabloj el la Fontaine” esperantigitaj de G. Vaillant (senrime).
  2. Fama soneto "Al mia estrino"
  3. Antikvaj grekaj vestaĵoj.