El Parnaso de Popoloj/Patro de pestuloj en El-Arish

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 122-138)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Trzy razy księżyc odmienił się złoty,
 Jak na tym piasku rozbiłem namioty.

Trifoje ora luno aliiĝis,
De kiam mi sur sablo metis tendojn.
Edzino mia nutris infaneton,
Krom infanet' tri filoj, tri filinoj,
Tut-familio, nun enterigita,
Kun mi alvenis. Naŭ' da dromedaroj
Matene iris sur la sabl-altaĵojn,
Nutriĝi per kalama herb' ĉemara;
Vespere ĉiuj sin kuŝigis ronde,
jen kie fajro longe jam ne brulas.
En kruĉoj akvon portis la filinoj,
La fajron miaj filoj bruligadis;
Edzino, kun filet' ĉe brust', kuiris.
Nun ĉio estas, kie tombo jena
Al radianta suno reridetas;
Sub kupolet' de l' Ŝeĥo kuŝas ĉio.
Kaj mi revenas sola! — ho, doloro! —

Vivinte tri kvardekojn da jarcentoj,
De kiam en la tolan mian korton
Dum kvaranten' eniris pest-anĝelo.

Ho! kiu povas koni la doloron,
Kiela nun en mia kor' fermiĝas!
Libanon mi revenas, mian hejmon;
En mia kort' demandos oranĝujo:
Ho, maljunulo! kie restis idoj?
Kaj min demandos floroj de filinoj:
Ho, maljunul'! filinoj estas kie?
Kaj la nubetoj bluaj sur Libano
Demandos min pri filoj, pri edzino,
Pri mia infanar', enterigita
jen sub terura monument' de l' Ŝeĥo.
Kaj tiel ĉiuj eĥoj min demandos,
Kaj ĉiuj homoj pri reven' en sano
Demandos min. Do kion mi respondos?

Mi venis kaj sur sabl' etendis tendon.
Kameloj miaj sen bruet' kuŝiĝis;
Infano, kiel anĝelet' pentrita,
Paserojn nutris; la birdetoj manĝis,
Venante preskaŭ al manet' infana.
Ĉu vidas vi en valo rivereton?
Plej juna la knabin' de ĝi revenis,

Kun kruĉ' sur kapo, rekte kiel kano,
Al fajro venis ŝi kaj per la akvo,
Ridante, ŝi aspergis iom fratojn.
Plej aĝa filo, kun okul' flamanta,
Leviĝis, kruĉon kaptis en la manojn,
Kaj diris: Dio pagu vin por akvo!
Mi trinkos kiel hund', en brusto fajron
Mi sentas! Li el kruĉ' eltrinkis akvon
Kaj falis tuj, kiele palm' rompita.
Alkuris mi lin savi — tro malfrue —
Fratinoj volis kisi lin malvivan;
Mi, kun freneza krio: "Ne kuraĝu!"
Kadavron kaptis, ĵetis al gardistoj;
Ke prenu ĝin sur ferajn la portilojn
Kaj enterigu ĝin ĉe la pestuloj.
De post la dolorplena nokt' mi devis
Ĉi tie resti novajn kvardek tagojn.

La saman nokton Hafne kaj Amina,
Kuŝante apud si en lito, mortis.
Mallaŭte tiel agoniis ambaŭ,
Ke, kvankam post la morto de la filo,
Al dorm' okuloj miaj ne fermiĝis,
Mi eĉ ne aŭdis, kiel mortis ambaŭ,
Kaj eĉ patrino propra ne ekaŭdis,
Dum tiu nokto ankaŭ ne dorminte.

Matene ilin ambaŭ, ferobluajn,
Filinojn miajn, peste mortigitajn,
El tend' mi per gardistoj eltrenigis.
Kaj ili nin forlasis! — senrevene!
Kaj dece, junulinoj al gepatroj
Per siaj haroj teron ekbalais.

Vi vidas sunon en ĉiel' lazura?
Post la palmaro ĉiam ĝi leviĝas,
Subiras ĉiam post la sabla monto.
Sennuba estas ĉiam la ĉielo;
Sed tiam ŝajnis al mi, iakaŭze,
Ke sun' al ora suno ne egalas,
Kaj jam alia estas ol hieraŭ;
Ke ĝi similas al vampiro-suno.
Kaj la ĉielo, kiu vidis morton
De miaj idoj, miaj tri infanoj,
Al mi ekŝajnis nebulara, densa
De ter-vaporoj kaj purpuro suna,
Ke mi ne sciis, ĉu alflugos preĝo
Al Dio, kiu kovris sin per nuboj.

Dek tagoj tiel pasis malrapide.
Restintaj idoj vivis — ĉiuj kvar.
Edzino mia iom trankviliĝis,
Eĉ infaneto mia plej malgranda,

Ĝi vivis kaj ne velkis kiel floro.
Kaj fine mi ekspiris pli facile,
Ĉar mi ne kredis, ke preninte tri,
Infanojn ĉiujn prenos al mi Dio!

Ho! tio estis hor' infera! kiam
Mi, sur vizaĝo de plej juna filo,
Ekvidis morton! Kiel mi lin gardis!
Signet' unua sur vizaĝ' aperis;
Neniu vidus ĝin — mi, patr', ekvidis.
Simila fariĝadis li al tiu
Kadavro mia unue-naskita:
Li iĝis hela, pala, poste ruĝa,
Kaj sur vizaĝ' aperis fer-makuloj.
Do laŭte mi ekkriis: "Mort' en tendo!"
Kaj lin kaptinte kun la pesto-signoj
Mi portis lin en stepon al kameloj,
Ke tie lin la morto reste mordu,
Kaj ke ne vidu tion... la patrino.

Ĉe la mortant' maldormis ni proksime,
Mi kun kameloj, ĉiuj genuante;
Mi tordis manojn kaj mi vokis laŭte:
Ne mortu li! aŭ estu ne naskita!
Kaj super palmoj, senkompat'-vizaĝe
Leviĝis pala lun', dum fil' mortadis,
Kaj ĝi riĝardis! — Tion ne forgesos

Mi, kiel povis luno lin rigardi?
Mortinton en la patra ĉirkaŭbrako
Mi volis tuj cindrigi en fajrujo;
Sed kiam ekbruletis la vestaĵo,
Mi kaptis lin kaj ĵetis al gardistoj,
Kaj du tombistoj nigraj lin forportis.
Li kuŝu apud frato kaj fratinoj!
Post tiu morto kaj doloro oni
Al mi destinis novajn tagojn kvardek.

Sub rond' de suno, ruĝa kiel sango,
Kaj sub la tendo peste infektita,
Ni vivis, vorton eĉ ne parolante,
Kaj morton ni al morto mem simulis.
Ni eble Dion trompos en ĉielo,
La pest-idolo eble renversiĝos...
Revenis! la anĝelo-mortigisto!
Sed trovis min sen larmoj kaj sen koro,
Por freŝaj la doloroj jam sensentan,
Dirantan jam: do Dio prenu ĉion!
Por la sufer' de l' tria fil' mi havis
Sen larm' palpebrojn kaj el ŝtono koron;
Dolor' jam estis pano ĉiutaga.
Rigardis morton mi de l' filo meza —
Lin familia rondo malplej amis,
Post morto malplej estis li plorata —
Kaj tial Dio mem lin rekompencis

Per lia mort' kvieta kaj malvarma,
Sen iu ajn doloro, sen deliro.
Post mort' li kiel ŝtono rigidiĝis,
Kaj li aspektis tiel terurege,
Li kvazaŭ nian ploron ne dezirus,
Sed volus fiksi nur vizaĝon sian
En koroj sen kompat', — terur'-aspekton
Eterne lasi en memor' gepatra,
Kun la vizaĝ' vokanta: — malbenitaj!

Li mortis. Nun mi pensis malespere:
Se la restintojn Dio ne indulgos,
Se mort-anĝelon sendos Li pro ili,
Ideton prenos — kaj edzinon mian —
Min, malfeliĉan, ankaŭ vokos Dio —
Filin'! — Pri ŝi mi pensi ne kuraĝis!
Pri ŝi nenian timon mi eksentis.
Ŝi estis tiel juna, tiel bela!
Kaj gaja, kiam ŝi al mi la kapon
Per siaj blankaj manoj malvarmigis,
Aŭ, silkan teksfadenon preparinte,
Sur herbo ĉirkaŭ cedro ŝi kuradis
Kaj teksis, araneo laborema!
Jen tiun zonon mian, brilkoloran,
Si faris — kaj okulojn miajn kovris
Ŝi tiel per plektaĵoj de la blondaj
Harligoj siaj, ke mi ŝin rigardis,

Tra miaj larmoj, kiel rozon, sunon.
Ŝi estis la mastrin' de mia domo!
Ŝi, kiel hela protektant'-anĝelo,
La infaneton gardis en lulilo,
Kaj kuris tien, kie plor' aŭdiĝis.
Sort-batojn niajn ŝi priploris ĉiujn,
Kaj ĉiujn larmojn prenis ŝi sur harojn.
Dek tagoj pasis, dek tre longaj noktoj,
Ke mort' jam povis flugi for al steloj;
Dek tagoj pasis, noktoj dek aliaj,
Al mi espero jam komencis lumi...
Patrino ĉesis plori pro infanoj,
Kaj ni kalkulis jam matenojn tridek.
En fin', perdinte forton kaj memoron,
Mi nokte min kuŝigis kaj ekdormis.
Dum sonĝ', vinditajn en malpezajn nubojn
Ekvidis mi mortintajn du filinojn.
Tenante sin per manoj, venis ambaŭ,
Kaj, salutinte min per tomb-silento,
Brilante per okuloj mutaj, iris
Viziti la dormantojn en la tendo.
Mallaŭte ili iris, malrapide
Kliniĝis ĉe patrina lit', idet'-lulilo,
Kaj poste sur plej junan knabineton
Kusigis siajn ferobluajn manojn!
Kun krio mi vekiĝas, la mortintajn
Infanojn malbenante, "Hatfe mia!"
Mi vokas. Venis ŝi, birdet', mallaŭte,

Kaj ĉirkaŭprenis min per la manetoj;
Do konvinkiĝis mi, ke Hatfe vivas,
Ĉar batis ŝia kor' ĉe mia koro.
Sed morgaŭ fulme trafis min sortbato.
Filin'!!! — Sed kial koron dolorigi?
Kaj ŝin de mi kruela mort' elŝiris!
Kaj ĉi filin' sur miaj brakoj mortis!
Momento estis plej terura, kiam
Doloroj mortigantaj ŝin turmentis.
Ŝi vokis: "Savu min! ho savu, patro!"
Ŝi havis tiam la buŝeton ruĝa,
Kiele juna rozo ekfloranta.
Kaj tiel mortis tiu knabineto,
Ke mia patra kor' kvaron'-ŝiriĝis.
Anĝele bela estis ŝi post morto!

Pro mi, malfeliĉulo, venis plori
Gardistoj, — forprenante tiun korpon,
Per hoko senatente ĝin alkroĉis;
La hok' sur blankan, rondan bruston falis,
Ĉi tie — kiel mi, ne mortu ili! —
jen ĉe okuloj miaj ĝin disŝiris.
Al ili tion, Dio, vi memoros!
Mi prenis ŝin kaj portis mem al tombo.

Kun manoj krucigitaj sur la brusto
Tri tagojn sidis la patrin' senmove,

En tend-angulo, tute flaviĝinte.
Idet' fariĝis pala kaj plorema,
Ĉar la patrina mamo sekiĝadis.
Plorado nur aŭdiĝis en lulilo.
Sinjor', infanojn vi en tomb' ne havas!
Al vi alie ŝajnas la dezerto,
Orbrila eble, hela kaj ĝojeca?
Por mi ĝi estas ebenaĵ' infera!
Tra tiu sabla ebenaĵo oni
Kadavrojn trenis de infanoj miaj!
Kaj sur monteto, kien batas maro,
Por vi la maro bruas — por mi muĝas.
Kaj kiam vent' al bordoj ĝin ne ĵetas,
Por vi murmuras mar' — por mi ĝi ploras.
En la vespera horo, ĉiutage,
Mi aŭdis la kantantan muezenon:
Li, kvazaŭ kompatante mian sorton,
Per voĉo pli malgaja nun anoncis,
Kriante el la sabla konusego
Al malfeliĉa patr' — grandecon Dian.
Ho! estu do al mi laŭdata Allaĥ!
Per bru' de l' flam', vilaĝojn bruliganta,
Per terotrem', la renversanta urbojn,
Per pest', infanojn miajn ekstermanta,
Kaj el patrina sin' — prenanta filojn.
Ho! Allaĥ! Akbar Allaĥ! estas granda!

Vizaĝo ĉiu homa nun komencis
Eviti min plej eble malproksime.
Ĉe mia tend', teksita de filinoj,
Tolaĵoj pro la roso nun nigriĝis,
Ŝiriĝis, kaj, streĉite nur iome,
Similis al putraĵ' el homaj ĉerkoj.
La pest' videbla estis sur la tendo.
Aŭskultu! eĉ da paseretoj aroj,
Ĉi tien kunflugintaj ĉe l' tagiĝo,
Panerojn manĝi, bani sin en sablo,
De kiam miaj idoj malpliiĝis,
Pro l' manĝo tute ĉesis kunflugadi.
Ĉu ilin fortimigis tol' ŝirita
Ĉe mia tendo? ĉu vizaĝo mia?
Eĉ unu pasereto ne alflugis,
Mi tion ĉi rimarkis — kaj malĝojis.

Post la filin' tri tagojn — Dio mia!
La mar' vespere jam komencis muĝi;
Kaŝiĝis malserena suno-rondo,
Kaj nigraj nuboj kovris la ĉielon.
Aluenis nokt' terura, memoriĝa,
Malluma, kaj de ruĝaj fulmoj — hela.
Eĉ nun mi sentas, vidas kaj mi aŭdas,
Mi aŭdas, kiel pluvoj vipas tendon:
Ĝi distiriĝas kaj obtuze bruas,
Sin super mi balancas en mallumo,

Kaj de la fulmoj tute helruĝiĝas,
Simile al vampira tombo flama.
Mi kvazaŭ aŭdis, krom fulmbato-krakoj,
Malantaŭ tend' infanojn, la malvivajn,
Kaj ili ĉiuj ĝemis terurige —
Do streĉis mi vidsenton kaj orelon,
Kaj kun timego mi meditis, kiel
En tomb' infanoj statas dum ĉi nokto?
Subite... Kial morto, la perfida,
Mallaŭte tiel sub la tendon venis?
La fulmoj batis krake — kaj subite
Ekploris en lulil' infan' mallaŭte —
Sed plor' esprimon havis teruregan,
Ĉar tuj — patrin' kaj mi — ni ambaŭ kune,
Ekkuris al vermeto la mizera.
Infana ĝemo, kvankam tre mallaŭta,
Laŭtega tiel al ni ambaŭ ŝajnis,
Ŝiranta tiel kaj malĝoja tiel,
Venanta el profunda internaĵo!
Prudenta tiel! tiel malbenita!!!
Ke ni ekkuris ambaŭ, fulmtrafite,
Kaj sen espero jam, kaj sen konscio!

Kaj nin ne trompis antaŭsent' funebra!
Ĝin pest' mortigis, kiel la aliajn,
Ĝi iris kuŝi ĉe gefrat'-kadavroj,
Plej kara ido mia! — kaj la lasta!!!

Ĝin prenis nigra morto senkompate,
Ĝi nek revenos, nek al mi plenkreskos!
Nek mia domo iam ĝin revidos!
Neniam ĝi revenos! — Malespero!

Alvenis dua nokt', stelare brila,
Ni estis kun patrin' en tend' — sur tablo
Jen kuŝis antaŭ ni infan' malviva,
Terura pro la senmovec' de l' morto.
Mi tiam, rigardante ĝin, eksentis,
Ke, se ĝi povus tiel resti ĉiam
Kun ni, tra ĉiuj jaroj — eĉ nur tiel —
Duon' da malesper' el kor' foriĝus.
Kaj ĝin ne portis jam la pest-gardistoj,
Nek mi al Ŝeĥa kapeleto, kie
Kadavra pord' al ni malfermiĝadis,
Sed la patrino mem ĝin portis tien.

Mi restis kun edzin' en tend' malplena.
Ĉu vi komprenos? — nin anstataŭ ligi,
Dolor' al ambaŭ disŝirinte sinojn,
Venenon ian ŝutis en la korojn,
Nun eble Dio mem purigos ilin.
Malĝojo nia al malam' similis
Kaj nigra, granda inter ni ekstaris.
Do disigitaj estis ni kaj solaj,
Kaj ni eĉ vorton ne interparolis;

Ĉar kia povis esti parolado
En tend' malplena inter ni, geedzoj
Kaj la gepatroj de infanoj tiuj? —
Dum la varmego ruĝe sun' leviĝis,
Subiris tie, kie nun ĝi lumas,
Simile al fajrera torĉ' brulanta.
Kaj tiel pasis temp' al ni, senidaj,
Kaj tendon granda mallaŭtec' plenigis.
Trakuris eble mus' en luna brilo,
Sed ĝem' aŭ bru' alia ne aŭdiĝis...
Kaj tiel kvardek tagojn ni pasigis,
De l' kvaranteno kuracistoj venis,
Malĝojajn la vizaĝojn ekrigardis,
Kaj vidis mi, ke ili eĉ ekmiris,
Ĉar mi al ter' kliniĝis kaj griziĝis;
Kaj pro maldorm', ĉagren', edzino mia
Similis al sukcen' aŭ flava vakso.
Ŝi havis sur la kap' harkronon grizan,
La vangoj flamis brikkolore ruĝe,
Okuloj brilis, kvazaŭ estus ŝi
El mallumej' veninta al sunlumo,
La kuracist' artikojn ekbatigis,
En kiuj pest' unuajn formas krustojn.
Mi estis sana. Homoj, ĉu vi kredos?
Mi, kiu kisis ĉiujn sep kadavrojn,
El tiu kvaranten' eliris sana!
Edzino, eĉ duonon ne tuŝinta,

Ekbatis sian bruston kaj paliĝis,
Kaj ŝanceliĝis, kaj kun ĝemo falis.
Sur brakojn prenis mi virinan korpon,
En tendon portis — kaj, ĵetinte ŝarĝon,
Mi falis apud ŝi, senvive kvazaŭ,
Kaj revekiĝis mi — por tagoj kvardek...

Mortante, la patrin' al mi konfesis,
Ke volis ŝi el tomb' ideta havi
Por rememoro ŝtonon, aŭ floreton,
Hareton el orbukloj sur la kapo;
Kaj tiu memoraĵo post infano —
Jen la bildet'! ĝin tenis la manetoj,
Kaj tiuj orharetoj, sanktaj nune,
El kap' etula en tombet' prenitaj —
{Ĉar la patrin' mizera havis forton
Elfosi la ideton dum meznokto;
Ŝi trovis ĝin ankoraŭ ne putrintan,
Kaj kisis ŝi koralan la buŝeton,
Kaj ree en kadavrajn vindojn metis...)
Ĉi tiuj memoraĵoj kaj la kiso,
Ŝtelitaj el ĵaluza ter' de l' Ŝeĥo,
Mortigis la patrinon kaj edzinon.

Kaj ree malfermiĝis sabla sino;
Patrinon de mortuloj, la mortintan,
Mi enterigis, kaj en tolkavernon

Revenis mi, kaŝiĝi kiel monstro.
Nek mi la sunon sur ĉiel'-arkaĵo,
Nek min la homoj vidis en la stepo.
Mi, maljunul', infane naiviĝis,
Kaj mi vizaĝon vivan ne memoris,
Nur tiujn bluajn kaj terurajn vangojn,
Ĉe mi de l' pesta morto forprenitajn!
Dum hela tago kaj malluma nokto
Kun mi en tiu tendo estis ili.
Kun ili mi parolis kaj pripensis
Interparolojn kun la tombanaro;
Kaj strange ofte trafis mi okaze
La ĝustan voĉon de infanoj miaj.
Dum noktoj vekis min, el sonĝ' freneza,
Terura la hurlado de hienoj
Ĉe tomboj... kaj aŭskultis mi ploradon
De la kadavr'-manĝuloj pro kadavroj.
Mi similiĝis al serpent' dum frosto,
Kaj mi pasigis tagojn kaj semajnojn
Sen rememor', doloroj kaj deliroj,
Kiele ŝton' malmola kaj malvarma.
Kaj foje! — Dio jen pri mi ekzorgis! —
Mallaŭte iu enrigardas tendon —
Ho! — Ĝi ne estis jam vizaĝo homa,
Sed kapo de kamel' maljuna mia.
Ĝi min rigardis — tiel kompateme,
Ke mi ekploris laŭinfane, laŭte.

Malĝoje mi travivis kvardek tagojn;
Min liberigi venis fine homoj.
Maldolĉa ho! liber', forir'-momento!
Mi al malluma tend' jam kutimiĝis;
Kun sento de malĝoj', dolor', teruro,
Elŝiros mi palisojn, ŝnurojn, kiujn —
Eterna Dio! — en ĉi tiun sablon
Mi fiksis kun infanoj miaj kune.
Ho! helpu ilin ŝiri, al solulo!
A1 vi, per sia bru' funebra, eble
Pli da dolor' rakontos la tolaĵoj;
Ĉar ili vidis ĉion! ĉion scias!
Kaj nun similas al turment'-figuroj!
Rigardu ilin, tuŝu kaj ne timu
La peston, kiu per ektuŝ' ferblua...
Vi, filo; ja ne estas mia filo...
Sed ne! — forkuru! Ĉar ĉi tiu tolo
Terura ŝajni devas al fremduloj,
La mort' pro pesto? ho! jen mort' kruela!
La proprajn fratojn oni ne rekonas,
La fajro brogas vin, la brusto flamas...
Mi tiel vidis miajn ok mortintojn!
Kaj ĉiutage morton rigardante,
Mi tie ĉi pasigis tri monatojn,
Hodiaŭ — jen vojaĝaj naŭ kameloj
Kun ok malplenaj seloj tie staras!
Al mi nenio restis nun — krom Dio,
Kaj tie miaj tomboj — apud vojo!