El Parnaso de Popoloj/Al la virino (Krasiński)

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 139)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Choć serca znęcisz skrawych ócz kryształem,
 Lub je podeptasz czczej myśli suchością.

Se korojn vi logos per okul-kristalo,
Turmentos per vanta de pensoj sekeco,
Ne estos vi tiam de viv' idealo,
Ne estos ankoraŭ virina beleco.

Modesto sen scio, de buŝo karmino,
Hodiaŭ malmultan nur havas valoron.
Ne esti — vi devas elkreski virgino,
Travivi en mondo la tutan doloron!

Inspiroj, turmentoj, de larmoj multeco,
Ekbrilos radie per sankta dieco,
Kaj lumos eterne vizaĝo la pala;

Kaj kiam elplektos, sur frunto marmora,
La kronon de forto la vivo dolora,
Vi estos beleco! virin' ideala!