Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/Anĝelet’ aŭ diableto

El Vikifontaro
de Antoni Odyniec
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 140)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANĜELET’ AŬ DIABLETO.
(El Antoni Odyniec.)
Kto to powie, kto odgadnie?,
W głębi ocznych zwierciadełek.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Kiu diros, kiu vidas?
En okula speguleto
De knabino, kio sidas:
Anĝelet’ aŭ diableto?
Sidas tie, sur la rando,
Senflugila belknabeto;
Ĉiu vidas — sed demando:
Anĝelet’ aŭ diableto?
Foje li, el sub palpebro,
Brilas per ĉiellumeto,
Ke vi jurus tuj en febro:
Jen seraf’, ne diableto!
Sed tuj pikas vin petole
Ekrigardo per pingleto,
Ke vi krius kontraŭvole:
He, satan’, ne diableto!
Mondo penos je eterne
Pri la solvo de l’ nodeto:
En fraŭlin-okul’ interne —
Anĝelet’ aŭ diableto?