El Parnaso de Popoloj/Sonoriloj de vespero

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 15-16)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1.

SONORILOJ DE VESPERO. (El Thomas Moore.) Those evening bells! those evening bells! Hovv many a tale their music tells!

Sonoriloj de vespero! Sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas Pri juneco kaj espero!

Pri la domo de gepatroj, Pri la dolĉa, kora ĝojo, Kiam mi ilian sonon Aŭdis je la lasta fojo!


Longe, longe jam forpasis
Tiuj de l’ ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne,
Jam ne batas multaj koroj…

En la tomboj ili loĝas
Post la ĝojo kaj sufero;
Ne por ili la muziko,
Sonoriloj de vespero!

Ankaŭ kiam mi ripozos
Je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado
De l’ vespera sonorilo,

Dum kun kanto novaj bardoj
Paŝos jam sur nia tero,
Kaj vin aŭdos, kaj vin laŭdos,
Sonoriloj de vespero! [1]

  1. Unuafoje presita en j. 1889 en № 2 de „La Esperantisto.”