El Parnaso de Popoloj/Supren flugi volus mi

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 143)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Gdyby rannym słonkiem wzlecieć mi skowronkiem
 Gdyby jaskółeczką bujać mi po niebie!

Supren flugi volus mi kun alaŭdeto,
flirti en aero, kiel hirundeto,
Naĝi kun fiŝeto en torento klara,
Al vi, Janko kara!

Ĉar mi nek fiŝeto sur Vistula fundo,
Nek mi alaŭdeto estas, nek hirundo,
Nur al mi kantetas vento la montara:
Venos Janko kara!

Se mi super fonto, kiel stel' radia,
Min speguli povus en animo via!
Kiel vaga lumo, kiu flamas pale,
Se al vi ekbrilus mia larm' kristale!

Ĉar mi nek steleto, en la font', brilanta,
Nek mi estas kampa lumo la vaganta,
Fluas do sur roso mia plend' sen fino:
Ve, al vi, knabino!