El Parnaso de Popoloj/Tri amatinoj

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 220)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Jaz 'mam pa ljubce tri,
 Vse tri bogate.

El amatinoj tri,
Ĉiu gracia,
Arĝenton havas ŝi.
Oron alia.

Ringeton havas ŝi,
Perlojn alia,
Korsaĵon sur tali'
Portas la tria.

Plej junan prenus mi
Ĉiam prefere,
Ĉar amas tiu ĉi
Min plej sincere.