El Parnaso de Popoloj/Trovita

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri Budrisoj Indekso : Trovita
de Johann Wolfgang von Goethe
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Uta-kantoj
Trovita
elgermanigis Antoni GRABOWSKI

 Ich ging im Wald
 So für mich hin.

Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.

Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.

Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"

Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden' ĉe l' dometo.

En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.