El Parnaso de Popoloj/Ruĝobuŝa knabineto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La rompita vazo Indekso : Ruĝobuŝa knabineto
de Heinrich Heine
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Sago kaj kanto
Ruĝobuŝa knabineto
elgermanigis Antoni GRABOWSKI

 Mädchen mit dem roten Mündchen,
 Mit den Auglein süss und klar.

Ruĝobuŝa knabineto
Kun la dolĉa klar-okul'!
Nur pri vi, ho knabineto,
Ĉiam pensas, mi solul'.

Longa vintre la vespero,
Do mi volus, knabinet',
Kun vi ridi, kun vi sidi
En trankvila kameret',

Volus premi buŝon mian
Al la eta blanka man',
Plori larmon emocian
Sur vin, eta blanka man'!