El Parnaso de Popoloj/Saluto al maro

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 56-58)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Thalatta! Thalatta!
 Sei mir gegrüsst du ewiges Meer!

Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!
Mi vin salutas dekmilfoje,
El koro ĝojanta,
Kiel vin salutis
Dek mil grekaj koroj,
Fortaj en mizero,
Hejmon postulantaj,
En mondo gloraj, grekaj koroj.

Balancis sin ondoj,
Balancis kaj bruis;
La suno verŝis sur ilin rapide
La rozajn ludantajn lumojn;

La timigitaj mevaj aroj
Flugadis for, laŭte kriante,
Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,
Kaj for eksonis kiel venka kri':
Thalatta! Thalatta!

Mi vin salutas, eterna mar'!
Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,
Kiel sonĝoj infanaj io briletas
Sur via vasta balanca ondar'.
Al mi rememoro rakontas denove,
Pri ĉiu amata bela ludilo,
Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,
Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,
Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,
Kiujn vi kaŝas mistere
Malsupre en domo kristala.

Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!
Kiel floro velkinta
En la kapsul' de botanikisto
Kuŝis la kor' en la brust',
Mi sentas, kvazaŭ longan vintron
Malsana mi sidis en ĉambro malluma,
Kaj nun mi ĝis lasas subite
Kaj brile kontraŭ mi radias

La smaragda printempo, vekita de l' suno,
Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,
Kaj la junaj floroj min rigards
Per siaj okuloj, la bonodoraj;
Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,
Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —
Thalatta! Thalatta!

Vi brava kor' retiriĝa!
Kiel ofte, maldolĉe-ofte,
Vin premis de l' Nordo barbarinoj!
El grandaj okuloj venkantaj
Ili pafis brulantajn sagojn;
Per vortoj kurbe glatitaj
Minacis fendi mian bruston;
Per kojnoskribaj biletoj disrompis
Mizeran cerbon mian surdigitan —
Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,
La sagoj siblis, la batoj krakis,
Kaj de la nordaj barbarinoj
Mi estis premita ĝis la mar' —
Kaj libere spirante mi vin eksalutas,
Amata, savanta mar',
Thalatta! Thalatta!