El Parnaso de Popoloj/Virina konstanteco
Aspekto
46.
VIRINA KONSTANTECO.
(El Catullus.)
Nulli se dicit mulier mea nubere malle
Quam mihi, non si se Juppiter ipse petat.
—◡(◡)—◡(◡)—(◡) || (◡)—◡◡—◡◡—(◡)
Kiam promesas virino fariĝi nur via edzino,
Eĉ se Zeŭs-tondrant’ petus pri ŝia konsent’,
Skribu, ĉar junulino parolas al sia amanto,
Sur flu-akvo nur ĝin, aŭ rapideme sur Vent’.