Fabeloj de Andersen (Skeel-Giörling)/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ESPERANTA
BIBLIOTEKO INTERNACIA


No. 2


Fabeloj de Andersen


Tradukis
F. Skeel-Giörling


(13a-20a miloj)


Ellersiek-Borel-logo.svg


1923
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.
Berlin kaj Dresden
Enhavo
 
Paĝo



Hans Christian Andersen

Nia dana verkisto, el kies mondkonataj fabeloj mi havas la plezuron, prezenti kelke da elektitaj tradukaĵoj en Esperanto, naskiĝis en la jaro 1805 en Odense (Danlando) kiel filo de malriĉa ŝuisto. Liaj infanaj kaj junulaj jaroj ne estis feliĉaj; la grandaj suferadoj kaj seniluziiĝoj, kiujn li travivis dum ĉi tiu tempo, profunde impresis al lia kortuŝante pia, sentema animo kaj poste stampis lian tutan produktadon. Dank’ al la kunhelpo de kelkaj eminentaj viroj, li povis fari klasikajn studojn en Kopenhago kaj ankaŭ entrepreni longajn vojaĝojn en la eksterlandon, precipe Italujon.

El la plumo de H. C. Andersen ekzistas multe da belaj lirikaj poemoj kaj diversaj romanoj, sed plej alte lia talento kaj fantazio montriĝas en la „Fabeloj”, kiuj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiuj naciaj lingvoj. Pri la origino de l’ fabeloj — jen seriozaj, jen satiraj kaj gajaj — li mem diras: „Mi kaptas ian ideon, kiu povas interesi la plenkreskulojn, kaj mi rakontas ĝin por la infanoj, tamen memorante ĉiam, ke la gepatroj ofte aŭskultas mian rakontadon, kaj al ili mi ja devas doni ion por pripensado.”

H. C. Andersen mortis en Kopenhago en 1875, amata de sia samtempanaro kaj honorata de siaj admirantoj el la tuta mondo. Sian aŭtobiografion li lasis en la romano „Fabelo de mia vivo” (1855). Je la 70a datreveno de lia naskiĝo estis eldonataj tradukaĵoj en dek kvin lingvoj de lia bela fabelo „Rakonto pri patrino”, kaj en la jaro 1905, okaze de la 100-jara festo aranĝita je memoro pri la naskiĝo de la granda poeto, la urbestraro de Odense fondis specialan Muzeon, kie oni kolektis ĉion — librojn, verkojn, bildojn, tradukaĵojn, meblaron k. c. —, kio havis signifon por la vivo de H. C. Andersen.

Kopenhago, Marto 1909.

Fr. Skeel-Giörling
La brava stansoldato

Estis iam dudek kvin stansoldatoj, ili ĉiuj estis fratoj, ĉar ili devenis de malnova stankulero. La pafilon ili tenis per la brako, la vizaĝo rigardis rekte antaŭen; ruĝa kaj blua, vere bela estis la uniformo. La unua parolo, kiun ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam estis forprenita la kovrilo de l’ skatoleto, kie ili kuŝis, estis la vorto: Stansoldatoj! Knabeto kriis ĝin kaj kunfrapis la manojn; li donace ricevis la soldatojn, ĉar estis lia naskiĝtago, kaj nun li starigis ilin sur la tablo. Ĉiuj soldatoj tute egale aspektis; nur unu iomete diferencis de l’ aliaj; li havis unu solan piedon, ĉar li estis fandita laste, kaj tiam ne restis sufiĉe de stano; tamen li staris tiel firme sur unu piedo kiel la aliaj sur du, kaj estas precipe li, kiu fariĝis fama.

Sur la tablo, kie ili staris, troviĝis multe da diversaj ludiloj, sed la plej rimarkinda estis bela palaco el papero. Tra la fenestretoj oni povis rigardi en la salonojn. Ekstere kreskis arbetoj ĉirkaŭ speguleto, kiu reprezentis lagon; cignoj el vakso naĝis sur ĝi kaj sin spegulis. Ĉio estis ĉarma, sed la plej ĉarma tamen estis fraŭlineto, kiu staris en la malfermita pordo de l’ palaco; ankaŭ ŝi estis farite el papero, sed ŝi havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon ĉirkaŭ la ŝultroj; meze de l’ mantelo estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel ŝia vizaĝo. La fraŭlineto etendis siajn brakojn supren, ĉar ŝi estis dancistino, kaj unu piedon ŝi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis ĝin vidi kaj kredis, ke ŝi havas nur unu piedon kiel li.

„Certe, ŝi estus vera edzino por mi!” pensis la stansoldato, „sed ŝi estas tre nobla, ŝi loĝas en palaco, mi havas nur skatoleton, kaj en ĝi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por ŝi! Tamen, mi deziras konatiĝi kun ŝi!” Kaj jen li sin kuŝigis, tute longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone rigardi la noblan fraŭlineton, kiu senĉese staradis sur unu piedo, ne malekvilibriĝante.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la skatoleton, kaj la loĝantoj de l’ domo kuŝiĝis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj aranĝi balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, ĉar ili volis ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekiĝis kaj komencis interbabili, kaj tion ĝi faris eĉ verse. La solaj du, kiuj tute ne moviĝis el sia loko, estis la stansoldato kaj la dancistino; ŝi staris tiel rekte sur la piedpintoj, kun ambaŭ brakoj etenditaj, kaj li restis egale firma sur unu piedo; eĉ unu momenton li ne ĉesis rigardi ŝin.

Nun, el la horloĝo sonoris le dek-dua, kaj klaks! jen malfermiĝis la kovrilo de la flartabakujo, sed ne estis flartabako en ĝi, tute ne, sed nigra koboldo; ĉi tio estis amuzaĵo.

„Stansoldato!” diris la koboldo, „gardu viajn okulojn, ne uzu ilin tiom!” Sed la stansoldato ŝajnigis, kvazaŭ li nenion aŭdus.

„Nu, atendu nur ĝis morgaŭ!” diris la koboldo.

Kiam fariĝis mateno, kaj la infanoj leviĝis el lito, la stansoldato estis metita sur la fenestrobreton, kaj ĉu estis la koboldo aŭ trablovo, oni tion ne scias, sed subite la fenestro malfermiĝis, kaj la soldato renverse elfalis de la tria etaĝo. Estis terura rapideco, li tenis la piedon rekte supren kaj staris sur la ĉapo kun la bajoneto inter la pavimŝtonoj.

La servistino kaj la knabeto tuj venis por serĉi lin; sed kvankam ili preskaŭ marŝis sur li, ili tamen ne rimarkis lin. Se la stansoldato estus kriinta: jen mi estas! ili certe lin estus trovintaj, sed ne ŝajnis al li dece, tiel laŭte krii, ĉar li portas uniformon.

Baldaŭ komencis pluvi, la gutoj falis pli kaj pli dense, kvazaŭ rivere; kiam finiĝis la pluvego, alvenis du stratbuboj.

„Rigardu!” diris unu, „jen kuŝas stansoldato! Li devas ŝipveturi!” Kaj el malnova gazeto ili faris ŝipeton, starigis en ĝi la stansoldaton, kaj jen li navigis tra la pluvakvo de l’ defluejo; la du knaboj flanke kuris kaj kunfrapis la manojn! Granda Dio! kiaj ondoj en tiu defluejo! kaj kia fluo! certe, sed ja pluvegas! La paperŝipeto forte balanciĝis, kaj kelkafoje ĝi tute kliniĝis tiel, ke la stansoldato estis skuegata, sed li restis firma, ne ŝanĝis la mienon, rigardis rekte antaŭen kaj tenis la pafilon per la brako.

Subite la ŝipeto ennaĝis sub longan piedbreton de iu defluejo, kie fariĝis tiel mallume kvazaŭ li estus en sia skatoleto.

„Kien do nun mi alvenas?” li pensis; „certe, ĉi tio estas la kulpo de l’ koboldo! Ho, se nur la fraŭlineto estus ĉi tie en la ŝipeto, tiam sen malagrablaĵo povus esti trifoje pli mallume!”

En la sama momento venis granda rajo, kiu loĝis sub la breto.

„Ĉu vi havas pasporton?” demandis la rato, „montru la pasporton!”

Sed la stansoldato restis silenta kaj tenis pli firme la pafilon. La ŝipeto rapidege fornavigis, kaj post ĝi kuregis la rato. Hu! kiel ĝi grincigis la dentojn, kaj ĝi kriis la bastonetoj kaj pajlo:

„Haltigu lin! Haltigu lin! Li ne pagis dogan imposton! Li ne montris pasporton!”

Sed la fluo fariĝis pli kaj pli forta, la stansoldato jam povis vidi la helan lumon antaŭe, kie finiĝis la breto, sed li ankaŭ aŭdis sonon de muĝado, kiu tre bone povus timigi bravulon; imagu nur: kie finiĝis la breto, la pluvakvo elverŝiĝis en grandan kanalon, tio estis al li same danĝera, kiel estus al ni veturi tra granda akvofalo.

Li nun jam tiel alproksimiĝis, ke li ne povis haltiĝi. La ŝipeto elsaltis, la stansoldato sin tenis tiel rigida, kiel li povis; neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis. Tri- aŭ kvarfoje la ŝipeto renversiĝis, kaj ĝi estis plena je akvo ĝis la rando; ĝi nepre devis subakviĝi; jam la akvo atingis la kolon de l’ soldato, pli kaj pli profunde la ŝipeto subiĝis, kaj la papero sin disvolvis. Nun la akvo leviĝis ĝis super la kapo de l’ soldato; tiam li pensis pri la ĉarma dancistino, kiun neniam plu li revidos, kaj en la oreloj de l’ stansoldato sonoris la verseto:

For, for, soldato!
For al la morto!

Nun la papero disŝiriĝis, kaj la stansoldato trafalis, — sed tuj granda fiŝo lin englutis.

Ho! kia mallumo interne! Estis multe pli malbone, ol sub la breto de l’ defluejo, kaj tiel malvaste! Sed la stansoldato restis firma, kaj li kuŝis tie kun la pafilo en la brako. —

La fiŝo ĉirkaŭe naĝis, movante sin plej terure; fine ĝi fariĝis tute senmova, ekbrilo kvazaŭ fulmo ĝin trakuris, jen brilis tute hele, kaj iu laŭte kriis: „Stansoldato!” La fiŝo estis kaptita, sendita al la vendejo, vendita kaj portita al kuirejo, kie la servistino ĝin distranĉis per granda tranĉilo. Per du fingroj ŝi prenis la soldaton ĉirkaŭ la korpo kaj portis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi tian admirindan personon, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; sed la stansoldato estis tute ne fiera. Ili starigis lin sur la tablo, kaj tie — vidu, kiaj mirigaj aferoj povas okazi en la mondo — la soldato troviĝis en la sama ĉambro, kie li antaŭe estis; li vidis la samajn infanojn, kaj la ludiloj staris sur la tablo, la bela palaco kun la ĉarma dancistino; ŝi staris ankoraŭ sur unu piedo kaj tenis la alian alte en la aero, ankaŭ ŝi estis firma; tio kortuŝis la stansoldaton, li volonte estus plorinta stanlarmojn, sed tio ne decus al li. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili diris nenion.

Sed subite unu el la knabetoj ĵetis la stansoldaton en la formon, eĉ ne dirante la kaŭzon; sendube la koboldo en la skatoleto estis kulpa pri tio.

La stansoldato staris hele lumigata, kaj li sentis teruran varmegon, sed ĉu ĝi devenis de la fajro aŭ de amo, li ne sciis. La kolorojn li tute perdis; neniu povus diri, ĉu tio okazis dum la vojaĝo aŭ pro doloro. Li rigardis la fraŭlineton, ŝi rigardis lin, kaj li sentis, ke li fandiĝas; tamen ankoraŭ li restis firma kun la pafilo en la brako. Tiam iu pordo malfermiĝis, la vento forblovis la dancistinon, kaj senpeze kiel elfino ŝi flugis en la fornon al la stansoldato, ekflamiĝis kaj malaperis; tuj la stansoldato fandiĝis kaj fariĝis buleto, kaj kiam la sekvantan tagon la servistino elprenis la cindron, ŝi retrovis lin en formo de stankoreto; sed el la dancistino restis nur la ora perlo, kaj ĝi fariĝis tute nigra en la flamoj.



Rakonto pri patrino

Patrino sidis ĉe sia infaneto, ŝi estis tiel malgaja, ŝi tiom timis, ke ĝi mortos. La infaneto estis pala, ĝiaj okuletoj malfermiĝis; nur malforte ĝi spiris, kaj kelkafoje profunde, kvazaŭ ekĝemante; kaj ankoraŭ pli malĝoje la patrino rigardis sian karuleton.

Jen iu frapis la pordon, kaj venis malriĉa, grandaĝa viro, envolvita en ĉevala kovrilo, ĉar ĝi varmigas, kaj tion li bezonis; estis ja malvarma vintro; ĉio ekstere estis kovrita je glacio kaj neĝo; kaj la vento akre blovis tiel, ke la vizaĝo doloris.

Ĉar la viro tremis pro malvarmo, kaj la infaneto momenton dormis, la patrino verŝis bieron en kruĉon, kaj ŝi metis ĝin en la fornon por ĝin varmigi por li; sed la viro lulis la infaneton, kaj la patrino sidiĝis sur seĝon apud li, rigardante la malsanan infaneton, kiu tiel profunde spiris, kaj ŝi levis la maneton.

„Ĉu ne ankaŭ vi kredas, ke mi lin konservos?” ŝi diris, „Dio ne forprenos lin de mi!”

Kaj la viro — kiu estis la Morto mem — strange balancis la kapon, kaj tio povus signifi jes aŭ ne egale. La patrino malsupren rigardis, kaj la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; — ŝia kapo fariĝis tiel peza! Tri noktojn kaj tri tagojn ŝi ne fermis la okulojn, kaj nun ŝi ekdormis, sed nur unu momenton, tiam ŝi subite suprensaltis, tremante pro malvarmo. Kio estas tio! ŝi kriis rigardante ĉirkaŭ si; sed la viro estis for, ŝia infaneto malaperis, li estis ĝin preninta kun si, kaj en la angulo de la ĉambro senĉese la radaro de l’ antikva horloĝo zumante turniĝis, la granda plumbopezilo subeniris rekte ĝis la planko, bum! kaj jen ankaŭ la horloĝo ĉesis funkcii.

Sed la malfeliĉa patrino forkuris el la domo kaj vokis sian infaneton.

Ekstere, meze de l’ neĝamasoj, sidis virino en longa, nigra vestaĵo, kaj ŝi diris: „La Morto estis en via ĉambro; mi vidis, ke ĝi rapidege forkuris kun via infaneto; ĝi iras pli rapide ol la vento; ĝi neniam reportos, kion ĝi prenis!”

„Diru nur, kiun vojon ĝi iris!” petis la patrino, „nomu nur la vojon, kaj mi retrovos ĝin!”

„Mi konas la vojon”, respondis la virino en la nigra vestaĵo, „sed antaŭ ol mi nomos ĝin, vi devas kanti al mi ĉiujn kantetojn, kiujn vi kantis al via infaneto; mi ŝatas aŭdi ilin, mi jam ilin aŭdis antaŭe; mi estas la nokto, mi vidis vian ploron, dum kiam vi kantis!”

„Ĉiujn, ĉiujn mi kantos!” diris la patrino, „sed ne haltigu min tiel, ke mi povos ĝin atingi kaj trovi mian infaneton!”

Sed la nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino tordis siajn manojn, ŝi kantis kaj ploris kaj estis multe da kantetoj, sed ankoraŭ pli multe da larmoj, kaj jen diris la nokto: „Iru dekstren, en la malluman abiaron, tien la Morto forportis vian infaneton!”

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi ne sciis plu, kiun vojon ŝi devas laŭiri; tie staris dornarbetaĵo, nek foliojn nek florojn ĝi havis, estis ja malvarma vintro, kaj sur la branĉoj pendis glaciaj kristaloj.

„Ĉu vi ne vidis la morton preterpasi kun mia infaneto?”

„Certe”, respondis la dornarbetaĵo, „sed mi ne diros, kiun vojon ĝi iris, se vi ne antaŭe min varmigas ĉe via koro; mi mortas pro la frosto, mi tute glaciiĝas.”

Kaj ŝi premis la dornarbetaĵon al sia koro, tiel firme, por ke ĝi bone varmiĝu, kaj la dornoj trapikis ŝian korpon, kaj grandaj sangogutoj elfluis, sed en la frosta vintronokto freŝaj verdaj folioj kaj floroj ekkreskis, tiel varme estis ĉe la koro de l’ malgaja patrino, kaj la dornarbetaĵo montris al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.

Ŝi foriris kaj atingis grandan lagon, kie troviĝis nek ŝipo, nek boato. La glacio ne estis sufiĉe forta por porti ŝin, kaj la lago estis tiel profunda, ke ŝi ne povus ĝin trapasi, tamen ŝi devis, por retrovi sian infaneton; jen ŝi kuŝiĝis, por eltrinki la tutan akvon de la lago, kaj tio ja estas neebla al homo; sed la malgaja patrino pensis, ke povus okazi iu miraklo.

„Ne, tio neniam prosperos al vi!” diris la lago, „pli bone estos, se mi povos fari interkonsenton kun vi. Mi amas perlojn, kaj viaj okuloj estas la plej brilaj, kiujn mi vidis. Ploru, ĝis kiam ili elfalos, kaj donacu ilin al mi; se vi volas tion fari, mi rekompence portos vin al la granda florejo, kie la Morto loĝas kaj prizorgas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo!”

„Ho! ĉion mi donos, por veni al mia infaneto!” diris la ploranta patrino, kaj ŝi ploregis ankoraŭ pli multe, kaj ŝiaj okuloj elfalis ĝis la fundo de l’ lago kaj fariĝis du multekostaj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi estis sidanta en balancilo, kaj ŝi flugis al la kontraŭa bordo. Tie staris stranga domo, grandega; oni ne sciis, ĉu ĝi estas iu monto kun arbaroj kaj kavaĵoj, aŭ ĉu ĝi estas konstruita el ĉarpentaĵo, sed la malfeliĉa patrino ne povis tion vidi; ŝi ja estis plorinta, ĝis kiam la okuloj elfalis.

„Kie mi povos trovi la Morton, kiu foriris kun mia infaneto?” ŝi diris.

„Ĉi tien ĝi ankoraŭ ne alvenis!” diris la maljuna sarkistino, kiu gardis la grandan florujon de l’ Morto.

„Kiamaniere do vi povis trovi ĉi tiun lokon, kaj kiu vin helpis?”

„Do min helpis!” ŝi respondis. „Li estas kompatema, kaj tie certe ankaŭ vi estos! Diru kie mi povos trovi mian infaneton?”

„Mi ne scias,” diris la sarkistino, „kaj vi ja ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj velkis ĉi tiun nokton, la Morto baldaŭ venos, por ilin replanti! Vi certe scias, ke ĉiu homo posedas sian propran vivarbon aŭ floron, kiu estas konforma al ĝia animo; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed ili havas koron frapantan; infana koro povas ankaŭ frapi! Serĉu laŭ tiu informo, eble vi povos rekoni la korfrapon de via infaneto; sed kion vi volas doni al mi, se mi diras nun, kion plue vi devas fari?”

„Mi ne posedas ion por fordoni”, diris la malgaja patrino, „sed mi estas preta, iri por vi ĝis la fino de l’ mondo.”

„Bone, sed tie mi havas nenion por fari”, diris la sarkistino; „donu al mi viajn longajn, nigrajn harplektojn; vi mem certe scias, ke ili estas belaj! Rekompence vi ricevos miajn blankajn, estas almenaŭ io!”

„Se vi postulas nur tion de mi”, ŝi diris, „mi ĝin fordonos kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis interŝanĝe la blankajn de la maljunulino.

Tiam ili iris en la grandan florejon de l’ Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitrokloŝoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskaĵoj; unuj estis tute freŝaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn; kreskis ankaŭ belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro havis sian nomon, ĉiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, dise en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote flegitaj. Sed la malgaja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej malgrandaj kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi rekonis la koron de sia infaneto.

„Jen ĝi estas!” ŝi kriis, etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbiĝis kontraŭ la tero, malsanete kaj lace.

„Ne tuŝu la floron!” diris la sarkistino, „sed atendu ĉi tie, kaj kiam la Morto venos, vi zorgu, ke ĝi ne forŝiru la kreskaĵon; minacu ĝin, ke vi forŝiros la aliajn florojn, tiam ĝi ektimos; ĝi havas respondecon antaŭ Dio pri ili; neniu el ili povas esti forŝirata sen la permeso de Dio!”

Subite glacia vento trablovis la ĝardenon, kaj la blinda patrino sentis, ke estas la Morto, kiu venas.

„Kiamaniere vi povis trovi la vojon ĉi tien?” ĝi demandis, „kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?”

„Mi estas patrino!” ŝi diris. Kaj la Morto etendis sian longan brakon kontraŭ la malsaneta floreta, sed ŝi tenis siajn manojn ĉirkaŭ ĝi, tiel firme, kaj tamen zorgante por ne ektuŝi la foliojn. Sed la Morto blovis sur ŝiaj manoj, kaj ŝi sentis, ke estas akre, pli akre ol la plej malvarma vento, kaj senforte ŝiaj manoj subfalis.

„Vi ne povas ion fari kontraŭ mi!” diris la Morto. — „Sed la bona Dio povas!” ŝi respondis.

„Mi nur plenumas Lian volon!” diris la Morto. „Mi estas Lia ĝardenisto! Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj replantas ilin en la ĝardenon de l’ Paradizo, en la nekonata lando, sed kiel ili tie kreskas, kaj kio ili fariĝos, mi ne povas rakonti!”

„Redonu al mi mian infaneton!” diris la patrino, kaj ŝi ploris kaj petegis; sed subite per ĉiu mano ŝi ekkpatis du belajn floretojn, kiuj kreskis en la proksimeco, kaj ŝi kriis al la Morto: „Mi forŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mia koro malesperas!”

„Ne tuŝetu ilin!” diris la Morto. „Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi volas, ke alia patrino fariĝu egale malfeliĉa kiel vi!”

„Alia patrino!” ŝi diris, lasante la florojn en la sama momento.

„Jen estas viaj okuloj!” diris la Morto, „mi trovis ilin en la lago, ili tiel bele brilis; mi ne sciis, ke estas la viaj, reprenu ilin, ili estas ankoraŭ pli brilaj ol antaŭe. Rigardu nun en la profundan puton tie; mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis forŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian homan vivon; vi vivos, kion vi volis detrui!”

Ŝi rigardis en la puton, kaj ŝi sentis sinceran feliĉon, ĉar ŝi vidis, kiel la vivo de unu el ili fariĝas granda beno al la mondo; ho! kia feliĉo kaj ĝojo! Kaj ŝi vidis la vivon de l’ alia; ĝi estas plena je mizero, doloro kaj teruro.

„Ambaŭ sortoj estas laŭ la volo de Dio!” diris la Morto.

„Kiu el ili estas la floro de l’ mizero, kaj kiu estas tiu de l’ feliĉo?” ŝi demandis.

„Tion mi ne diras!” respondis la Morto, „sed unu el ili estis la floro de via propra infaneto; la sorton, la estontecon de via infaneto vi vidis!”

Terurigite la patrino kriis: „Ho, diru, kiu el ambaŭ estis mia infaneto! Savu la senkulpan estaĵon, savu ĝin el la mizero! Forprenu ĝin nur mi petegas! Ho, konduku ĝin en la regnon de Dio! Forgesu mian ploron, mian doloron, ĉion, kion mi faris kaj diris!”

„Mi ne vin komprenas!” diris la Morto. „Ĉu vi volas, ke via infaneto revenu al vi, aŭ ĉu mi ĝin forprenu kun mi?”

Tiam la patrino kunplektis siajn manojn, kaj genufleksante ŝi preĝis al Dio:

„Ne aŭskultu min, se mi postulis ion, kio estas kontraŭ Via volo! Vi sola estas superega kaj saĝa! Ne aŭskultu min, ne aŭskultu min!”

Kaj ŝi apogis la vizaĝon sur sia genuo, kaj la Morto kondukis la infaneton for, for en la nekonatan landon.



La fajroŝtalo

Soldato iris marŝante sur la vojo: unu, du! unu, du! Li forvojaĝis kun tornistro sur la dorso kaj glavo ĉe la koksoj, ĉar li revenis el la milito, kaj nun lu hejmen marŝis. Jen li renkontis maljunan sorĉistinon sur la vojo; ŝi estis treege abomeninda, ŝia sublipo pendis tute ĝis la brusto. Ŝi diris: „Bonan vesperon, soldato! Kian belan glavon, kian grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato, kaj nun vi ricevos tiom da mono, kiom vi deziras!”

„Multan dankon al vi, sorĉistino!” la soldato respondis.

„Ĉu vi vidas la grandan arbon tie?” diris la sorĉistino, montrante al li tiun arbon, kiu flanke staris ĉe la vojo. „Interne ĝi estas tute hava! Vi rampu nur ĝis la pinto, jen vi vidos truon, kaj tra ĝi vi povos gliti, ĝis kiam vi venos profunde en la arbon. Mi ligas nun ŝnuregon ĉirkaŭ vi, kaj tiel mi povos suprentiri vin tuj, kiam vi min vokos.”

„Sed kion mi devas fari en la arbo?” demandis la soldato.

„Alporti monon!” la sorĉistino diris, „ĉar kiam vi venos al la fundo de l’ arbo, vi troviĝos en granda subtera ĉambro; ĝi estas tute luma, ĉar pli ol cent lampoj tie brilas. Jen vi vidos tri pordojn, vi povos ilin malfermi, ĉar estas ŝlosilo en ĉiu seruro. Irante en la unuan ĉambreton, vi vidos grandan keston meze de la planko; sur la kesto sidas hundo, ĝi havas okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj, sed tio ne devas vin timigi! Mi donas al vi mian bluan antaŭtukon, vi povos ĝin malfaldi sur la planko: tiam vi rapide iru al la hundo, forprenu ĝin, metu ĝin sur la antaŭtukon, malfermu la keston kaj prenu tiom da moneroj, kiom vi volas. Ili estas ĉiuj el kupro; sed se vi preferas havi arĝentajn, vi nur bezonas iri en la duan ĉambreton; tie vi vidos ankaŭ hundon; ĝi havas okulojn tiel grandajn kiel mueleja rado, sed tio ne devas vin timigi, vi metu ĝin trankvile sur la antaŭtukon kaj prenu de la mono! Sed se vi volas oran monon, vi povos havi ankaŭ tian, kaj tiel multe, kiel vi povas porti; vi nur bezonas iri en la trian ĉambreton. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto, havas du okulojn tiel grandajn kiel la „Ronda Turo” en Kopenhago. Ĝi devas vin timigi! Vi nur metu ĝin sur la antaŭtukon, tiam ĝi tute nenion malbonan faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volas!”

„Estas efektive bonege!” diris la soldato. „Sed kion mi devas doni al vi, sorĉistino? Ĉar certe ankaŭ vi volas ion havi, mi pensas!”

„Ne!” la sorĉistino diris, „eĉ ne iun moneton mi deziras! Nur prenu por mi malnovan fajroŝtalon, kiun forgesis mia avino, kiam ŝi laste tie estis!”

„Nu, donu al mi la ŝnuregon!” diris la soldato.

„Jen ĝi estas”, respondis la sorĉistino, „kaj jen mia blua antaŭtuko!”

Nun la soldato suprenrampis la arbon, glitis tra la truo, kaj tuj poste li staris en la granda subtera ĉambro, kie brilis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Hu! jen li vidis la hundon kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, kaj ĝi strange lin rigardis. „Vi estas bela bubo!” diris la soldato, kaj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, prenis tiom da kupraj moneretoj, kiom li povis havi en la poŝo, fermis la keston, remetis la hundon sur ĝin kaj iris en la duan ĉambron. Eja! Jen la hundo kun okuloj tiel grandaj kiel mueleja rado!

„Ne rigardu min tiel persiste, mi konsilas al vi!” diris la soldato, „viaj okuloj povus dolori!”, kaj tuj li metis la hundon sur la tukon de l’ sorĉistino, sed ekvidante la arĝentajn moneretojn en la kesto, li forĵetis la kuprajn, kiujn li jam havis, kaj rapide li plenigis sian poŝon kaj tornistron je pura arĝento. Fine li iris en la trian ĉambreton. Hu! — Estis terure! La hundo tie efektive havis du okulojn tiel grandajn kiel la „Ronda Turo”, kaj en la kapo ili turniĝis kvazaŭ radoj!

„Bonan vesperon!” diris la soldato, kaj li salutis militiste per la mano, ĉar tian hundon li neniam antaŭe estis vidinta; sed post kiam li iomete ĝin rigardis, li pensis, ke povas esti sufiĉe. Li metis la hundon sur la plankon, kaj malfermis la keston. Ho! granda Dio! kia amaso da mono! Li ja povus aĉeti la tutan urbon Kopenhago, la sukerajn porkidojn de la kukistinoj, ĉiujn stansoldatojn, vipojn kaj ludĉevalojn de la tuta mondo. Jen efektive multego da mono! La soldato nun forĵetis ĉiujn arĝentajn monerojn, kiujn li havis en la poŝo kaj tornistro, kaj anstataŭe li prenis oron kaj la botojn tiel, ke li preskaŭ ne povis iri: Nun li havis monon! La hundon li remetis sur la keston, la pordon li brue fermis kaj kriis tra la arbo:

„Nun, suprentiru min, sorĉistino!”

„Ĉu vi havas la fajroŝtalon?” ŝi demandis. „Ne, li diris, estas bone, ke vi memorigas min pri tio; mi tute ĝin forgesis!” Kaj li denove iris en la fundon de l’ arbo kaj prenis la ŝtalon. La sorĉistino suprentiris lin, kaj jen li ree staris sur la vojo kun poŝoj, tornistro, ĉapo kaj botoj tute plenaj je mono. „Kion vi intencas fari per la fajroŝtalo?” demandis la soldato.

„Tio ne koncernas vin!” respondis la sorĉistino, „nun vi ja ricevis la monon! Donu nur al mi la fajroŝtalon!”

„Tute ne!” la soldato diris, „rakontu tuj, por kio vi intencas uzi ĝin, alie mi eltiros mian glavon kaj detranĉos vian kapon!”

„Ne, mi ne volas ion diri!„ estis la respondo de l’ sorĉistino.

Tiam la soldato detranĉis ŝian kapon, kaj jen ŝi kuŝis! Sed la monon li kolektis en ŝia antaŭtuko, prenis la pakaĵon sur la dorson, metis la fajroŝtalon en sian poŝon kaj marŝis rekte al la urbo.

Estis belega urbo, kaj en la plej komforta gastejo li loĝiĝis; tie li havis la plej bonajn ĉambrojn kaj delikatan manĝaĵon, ĉar nun li estis riĉa, li ja posedis tiom da mono.

La servisto, kiu devis ciri liajn botojn, pensis, ke estas strange, ke tia riĉa sinjoro havas nur tiel mirige malnovajn botojn, ĉar la soldato ankoraŭ ne estis aĉetinta al si novajn; la proksiman tagon li ricevis bonajn botojn kaj veston elegantan. Nun la soldato estis vere nobla sinjoro, kaj oni rakontis al li pri ĉiuj belaj aferoj de la urbo, pri la reĝo kaj lia ĉarma filino, la princino.

„Kie oni povis vidi ŝin?” demandis la soldato.

„Oni tute ne povas vidi ŝin!” ili ĉiuj diris, „ŝi loĝas en granda kupropalaco, kiu estas ĉirkaŭata de multaj turoj kaj muroj! Neniu krom la reĝo povas iri en la palacon, ĉar estas antaŭdirite, ke ŝi iam edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne volas!”

„Mi tre dezirus vidi ŝin!” pensis la soldato, sed li ja ne povis havi la permeson.

Li komencis nun tre gajan vivon, ofte li vizitis la teatron, veturis en la ĝardeno de la reĝo kaj donis multe da mono al malriĉaj homoj, kaj tio estis bone farita! Li memoris el antaŭaj tagoj, kiel mizere estas, ne posedi monereton! — Li ja estis riĉa, portis belajn vestojn kaj havis baldaŭ multajn amikojn, kaj ili ĉiuj diris, ke li estas ĉarma viro, vere nobla Moŝto, kaj tion la soldato tre plezure aŭdis. Sed ĉar li ĉiun tagon elspezis multe da mono, ne havante iun enspezon, li fine posedis nur du denarojn, kaj li devis forlasi la belan apartamenton, kie li havis sian loĝejon, kaj loĝiĝi en malvasta ĉambreto rekte sub la tegmento. Tie li mem devis purigi siajn botojn kaj fliki ilin per kudrilo, kaj neniu el la amikoj vizitis lin, ĉar la ŝtuparo estis al ili tro alta.

Estis tute malluma vespero, kaj li povis eĉ ne aĉeti kandelon, sed tiam li memoris, ke en la fajroŝtalo, kiun li prenis en la kava arbo, kuŝas peceto de kandelo. Li ekprenis la fajroŝtalon kun la kandelpeceto, sed en la sama momento, kiam li provis ekflamigi ĝin kaj fajreroj flugis el la siliketo, la pordo subite malfermiĝis, kaj tiu hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj kaj kiun li estis vidinta malsupre en la arbo, staris antaŭ li kaj diris: „Kion ordonas mia majstro?”

„Kion mi vidas!” diris la soldato, „estas ja stranga fajroŝtalo; ĉu mi tiel povos havi, kion mi deziras? Nu, bone, havigu al mi iom da mono”, li diris al la hundo — kaj tuj ĝi foriĝis! Baldaŭ ĝi revenis, tenante en la buŝo grandan sakon da mono.

Nun la soldato komprenis, kian bonegan fajroŝtalon li posedas. Se li unufoje flamigos ĝin, alvenos la hundo, kiu sidis sur la kesto kun kupromono; se li dufoje flamigos ĝin, alvenos tiu hundo, kiu havis arĝenton, kaj se li trifoje flamigos ĝin, alvenos tiu, kiu havis puran oron. — Nun la soldato reloĝiĝis en la bela apartamento, denove li portis elegantajn vestojn, kaj tuj la amikoj lin rekonis kaj tiel multe lin ŝatadis. —

Iam li pensis: Estas vere stranga afero, ke oni ne povas vidi la princinon! Ili diras, ke ŝi estas tiel belega! Sed kion povas helpi tio, se ŝi devas ĉiam sidi en la granda kupropalaco kun la multaj turoj. — Ĉu mi do tute ne povos vidi ŝin? — Nu, kie estas mia fajroŝtalo? Li flamigis per ĝi, kaj tuj alvenis la hundo, kiu havis okulojn tiel grandajn kiel te-tasoj.

„Estas meze de la nokto”, diris la soldato, „sed mi tre sincere deziras vidi la princinon, nur unu minuton!”

Tuj la hundo kuregis tra la pordo kaj antaŭ ol la soldato povis pripensi, ĝi revenis kun la princino; ŝi sidis dormante sur la dorso de l’ hundo, kaj ŝi estis tiel belega, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera princino; la soldato kisis ŝin, li tute ne povis deteni sin, ĉar li estis vera soldato.

La hundo forkuris kun la princino, sed kiam fariĝis mateno kaj la gereĝoj trinkis teon, la princino diris, ke ŝi nokte havis tiel strangan sonĝon pri hundo kaj soldato. Ŝi rajdis sur la hundo, kaj la soldato kisis ŝin.

„Estas ja bela historio, mi devas konfesi!” diris la reĝino, kaj la sekvantan nokton maljuna korteganino devis sendorme restadi apud la lito de l’ princino por vidi, ĉu vere estus sonĝo, aŭ kio povus esti alie.

La soldato terure sopiris je la belega princino, kaj denove la hundo venis dum la nokto, forprenis ŝin el la lito kaj kuris tiel rapide kiel eble, sed la maljuna korteganino surmetis grandajn botojn, kaj egale rapide ŝi kuradis post ili. Vidante, ke ili malaperas en grandan domon, ŝi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto ŝi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam ŝi iris domen kaj kuŝiĝis, kaj la hundo ankaŭ revenis kun la princino, sed kiam ĝi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l’ domo, kie loĝas la soldato, ĝi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur ĉiujn pordegojn de la urbo, kaj tio estis saĝe farita, ĉar nun la korteganino ja ne povos retrovi la ĝustan pordegon.

Frue, matene, venis la reĝo kaj reĝino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj, por vidi la domon, kien la princino estis alportita.

„Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. „Ne, — estas tie, edzeto!” diris la reĝino, vidante alian kun kruco.

„Sed jen estas unu, kaj ankaŭ jen unu!” diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile, plue serĉi.

Tamen la reĝino estis saĝa virino, kiu povis aranĝi multe da aferoj. Ŝi prenis sian oran tondilon, distranĉis grandan silkotukon kaj kudris el ĝi belan saketon; la saketon ŝi plenigis je greneretoj, ŝi fiksis ĝin sur la dorso de l’ princino, kaj kiam tio estis preta, ŝi faris tre malgrandan truon en la saketo, tiel ke la greneretoj povos elŝutiĝi sur la tuta vojo, kiun sekvos la princino.

En la nokto la hundo revenis, prenis la princinon sur la dorson kaj kuregis kun ŝi al la soldato, kiu tiom amis ŝin kaj deziris, ke li estu princo, por edziĝi kun ŝi.

La hundo tute ne rimarkis, ke elŝutiĝis la greneretoj sur la vojo, de l’ palaco kaj rekte ĝis la fenestro de la soldato. Je la mateno la gereĝoj facile vidis, kien la princino estis alportita, kaj ili ekkaptis la soldaton kaj metis lin en malliberejon.

Jen li sidis. Hu! kiel mallume kaj enuige estis tie, kaj tiam oni diris al li: „Morgaŭ vi estos pendigata!” Ne estis agrable al li, tion aŭdi, kaj sian fajroŝtalon li estis forgesinta en la gastejo. Matene, inter la ferstangoj de l’ fenestreto, li povis vidi, kiel rapidis la popolo el la urbo, por ĉeesti la ekzekuton. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis marŝantaj la soldatojn. Ĉiuj homoj forkuris; estis inter ili ankaŭ ŝuistlernanto kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li tiel rapide trotis, ke li perdis unu pantoflon, kiu falante trafis la muron, post kiu sidis la soldato, rigardante el la fenestreto!

„Hej, ŝuisteto! vi ne bezonas tiel rapidegi”, diris la soldato, „ĉar nenio okazos antaŭ ol alvenos mi; sed, aŭskultu, faru al mi serveton: iru en mian loĝejon kaj alportu ĉi tien mian fajroŝtalon, vi ricevos rekompence dek monerojn! Sed — rapidegu!” La ŝuisteto tre volonte deziris la promesitan rekompencon, li rapidege kuris por alporti la fajroŝtalon, donis ĝin al la soldato, kaj — aŭskultu bone, kio nun okazas!

Ekster la urbo estis starigita granda pendigilo; ĉirkaŭe atendis la soldatoj kaj multaj miloj da rigardantoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono antaŭ la juĝisto kaj la tuta konsilantaro.

La soldato jam staris supre sur la eŝafodo, sed kiam la ekzekutisto komencis meti la pendoŝnuregon ĉirkaŭ lia kolo, la soldato diris, ke oni ja ĉiam permesas al krimulo, esprimi modestan deziron, kaj ĝin plenumas. Li treege dezirus fumi pipon da tabako; estus ja la lasta pipo, kiun li povus fumi en ĉi tiu mondo.

Tion la reĝo ne volis rifuzi, kaj jen la soldato prenis sian fajroŝtalon kaj flamigis ĝin: unu, du, tri! Tuj alvenis ĉiuj tri hundoj, unu kun okuloj tiel grandaj kiel te-tasoj, unu kun okuloj kiel mueleja rado, kaj unu kun okuloj tiel grandaj kiel la „Ronda Turo”!

„Helpu min rapide, por ke mi ne estu pendigata!” diris la soldato, kaj tuj la hundoj furioze saltegis kontraŭ la juĝisto kaj la tuto konsilantaro, unu estis ekprenata ĉe la piedoj, alia ĉe la nazo, kaj ĉiuj ĵetataj alten en la aero, kaj tutu frakasitaj ili disfalis sur la tero.

„Mi ne volas! Mi ne volas!” kriis la reĝo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin post la ceteraj; eĉ la soldatoj teruriĝis, kaj la popolo kriegadis: „Kara soldateto, vi fariĝu nia reĝo kaj edziĝu kun la belega princino!” Tiam ili sidigis la soldaton en la kaleŝo de l’ reĝo, la tri hundoj gaje dancis antaŭ ĝi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj ĉiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj fariĝis reĝino. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj ĉeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.



La princino sur pizo

Estis iam princo, kaj li deziris edziĝi kun princino; sed ŝi devus esti vera princino. Por trovi tian princinon, li faris multajn kaj longajn vojaĝojn en la tuta mondo; sed ĉie, kien li venis, li renkontis jen unu, jen alian malfacilaĵon. Ekzistis certe sufiĉe da princinoj, sed ĉu ili estas veraj princinoj, li ne povis tuj ekscii; ĉe ĉiu el ili li trovis tiam estis tre ĉagrena, kion oni povas bone kompreni, ĉar lia plej sincera deziro estis ja, edziĝi kun vera princino.

Iun vesperon la vetero fariĝis treege malbela; fulmadis kaj tondris, kaj senĉese falis de la ĉielo pluvegoj. Nun iu frapis la pordegon de la kastelo, kaj la maljuna reĝo iris por malfermi.

Ekster la pordego staris princino. Sed, ho ĉielo, kian aspekton ŝi havis! Do ŝiaj haroj kaj de la vestaĵo gutegis la akvo; ĝi tute trafluis ŝiajn ŝuojn kaj elgutadis el la kalkanumo, kaj dum kiam ŝi staris ĉi tie en la pluvego, ŝi diris, ke ŝi estas vera princino.

Nu, ĉi tion ni facile ekscios! pensis la maljuna reĝino; ŝi nenion diris, sed iris en la dormoĉambron, kaj forpreninte la tutan litaĵon ŝi metis pizon sur la fundon de la lito. Ŝi prenis nun dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj sur la matracojn ŝi plie metis dudek kusenegojn, faritajn el la plej mola lanugo, kiu ekzistas.

En ĉi tiu lito la princino devis dormi nokte. Je la mateno oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

„Ho, malbonege!” la princino respondis, „mi preskaŭ ne ripozis la tutan nokton, kaj mi ne komprenas, kio troviĝis en la lito.”

„Mi kuŝis sur iu malmolaĵo, kaj mia tuta korpo fariĝis bruna kaj blua. Estas tre malagrabla kaj stranga okazo!”

Nun oni povis kun certeco scii, ke ŝi estas vera princino, ĉar la pizon ŝi estis eksentinta eĉ malgraŭ la dudek maltracoj kaj la dudek kusenegoj kun la plej mola lanugo, kiu ekzistas. Neniu alia ol vera princino povus posedi tian mirigan sentemon!

Post ĉi tio la princo edziĝis kun ŝi, ĉar li ja sciis, ke lia edzino estas vera princino, kaj la pizon oni enmetis en la muzeon de la reĝo. Tie ĝi troviĝas ankoraŭ nun, se neniu ĝin forŝtelis.



La knabineto kun la alumetoj

Estis terure malvarme; neĝis kaj komencis fariĝi malluma vespero; estis la lasta vespero de l’ jaro, novjara vespero.

En ĉi tiu malvarmo, en ĉi tiu mallumo iris en la strato malriĉa knabineto kun nuda kapo kaj nudaj piedoj; ŝi ja portis pantoflojn, kiam ŝi forlasis la domon, sed por kio povus ili helpi! Estis tre grandaj pantofloj, laste ŝia patrino uzis ilin, tiel grandaj ili estis. Jen rapidege preterpasis du veturiloj, kaj kurante trans la straton, la knabineto perdis la pantoflojn. Unu pantoflon ŝi ne povis trovi, kaj knabo forkuris kun la alia; li diris, ke li povos uzi ĝin kiel lulilon, se li mem havos iam infanetojn. Tie iris nun la knabineto kun la nudaj piedetoj, ruĝaj kaj bluaj pro malvarmo; en la malnova antaŭtuko ŝi havis amaseton da alumetoj, kaj paketon ŝi portis en la mano; la tutan tagon neniu aĉetis alumetojn de ŝi, nek iu donacis al ŝi monereton; malsata kaj suferante de l’ frosto ŝi iris kun malĝoja mieno tra la stratoj, kompatinda knabineto! La neĝfloketoj falis sur ŝiajn longajn, blondajn harojn, kiuj ĉarme bukliĝis ĉirkaŭ la nuko, sed pri ĉi tiu ornamo ŝi tute ne pensis. El ĉiuj fenestroj brilis la kandeloj, kaj en la strato bonege odoris ansera rostaĵo; estis novjara vespero, kaj pri tio ŝi la tutan tempon pensis.

En anguleto inter du domoj – unu staris iomete pli antaŭe en la strato ol la alia – tie ŝi sidiĝis, metante la piedetojn sub sin; sed nun ŝi sentis la froston ankoraŭ pli multe, kaj domen ŝi ne kuraĝis iri, ĉar ŝi ja neniujn alumetojn vendis, neniun monereton ŝi ricevis; ŝia patro batus ŝin sendube, kaj estis malvarme ankaŭ dome; tie la tegmento kuŝis preskaŭ sur la kapo, kaj la vento fajfe muĝis tra la ĉambreto, kvankam oni ŝtopis per pajlo kaj ĉifonoj la plej grandajn fendojn.

La manetoj de la knabineto estis preskaŭ tute senvivaj pro malvarmo. Ho! alumeto povus fari bonon al ŝi. Se ŝi nur kuraĝus eltiri unu solan el la paketo, ekbruligi ĝin kontraŭ la muro kaj varmigi Ia fingretojn ĉe la flamo! Ŝi eltiris unu, ritŝ! Kiel ĝi ŝprucetis, kiel ĝi brulis! Estis hela, varma flamo – kvazaŭ kandeleto, kiam ŝi tenis la maneton ĉirkaŭ ĝi! Kia miriga lumado! Al la knabineto subite ŝajnis, kvazaŭ ŝi estus sidanta antaŭ granda ferkameno ornamita per brilaj globetoj kaj cilindro el latuno. La fajro tie brulas gaje, ĝi varmigas tiel bone; sed! – kio estas do tio! La knabineto jam proksimigis la piedetojn al ĝi por varmigi ilin ankaŭ – – sed ho ve! estingiĝis la flamo, la kameno malaperis, kaj ŝi sidis tie kun peceto de elbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumadis, kaj en la loko, kie la radioj falis sur la domon, la muro fariĝis diafana kiel krepo; ŝi rigardis en la salonon, kie staris tablo kovrita per brilblanka tuko, kun bela porcelanaĵo, kaj bonege vaporetis ansera rostaĵo kun pomoj kaj sekprunoj; kaj jen tio, kio estis ankoraŭ pli belega: la ansero saltis el la plado, skuiĝante ĝi iris sur la planko, portante en la dorso tranĉilon kaj forketon; ĝi venis rekte al la knabineto; – sed tiam estingiĝis la alumeto, kaj nur la dika, malvarma muro restis videbla.

La knabineto ekbruligis alian alumeton. Jen ŝi sidis sub la plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto, la lastan Kristnaskan feston. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj multkoloraj bildoj kiel tiuj, kiuj ornamas la butikfenestrojn, ŝin rigardis. La knabineto etendis ambaŭ manetojn; – tiam estingiĝis la alumeto; la multaj kandeletoj de l’ Kristnaska arbo leviĝis pli kaj pli alten; ŝi vidis, ke ili estas nun brilaj steloj; unu stelo falis, lasante sur la ĉielo lonsaa fajrostrion.

„En ĉi tiu momento mortas iu”, diris la knabineto, ĉar ŝia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al ŝi, ofte diris: „Kiam stelo falas, animo flugas supren al Dio!”

Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraŭ la muro; ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj en la lumado ŝi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolĉa.

„Avino!” kriis la knabineto, „ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingiĝos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostaĵo, kaj la granda, dolĉa Kristnaska arbo!” – kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis multe pli lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; ŝi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj ĝojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis neniu malvarmo, neniu malsato, neniu timo; — ili estis ĉe Dio.

Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto ĉe la domo, sidis la knabineto kun ruĝaj vangoj kaj buŝeto ridanta; — senviva ŝi estis, mortigita de l’ frosto la lastan vesperon de la malnova jaro. La novjara mateno ekbrilis super la mortinta knabineto, kiu sidis tie kun siaj alumetoj, el kiuj unu paketo estis preskaŭ elbruligita. „Ŝi volis sin varmigi”, oni diris. Sed neniu sciis, kiom da belaĵoj ŝi vidis, nek en kia brilo ŝi eniris kun sia kara avino en la ĝojegon de la Nova Jaro.