Fabloj de I. A. Krilov/La kesteto
Ne povas ofte ni kompreni
Objekton, kiun nur diveni
Bezonas ni,—sen konsidero
Alpaŝi al afero
Alportis iu la kesteton de meblisto.
Mirinda estis la kesteto pura, hela,—
Kaj ĉiuj do admiris je kesteto bela.
Eniras ĉambron ia mekanikartisto.
Kaj jen li diras: «Ha, ĝi havas ja sekreton;
Jes, sen seruro, vidu;
Sed povas mi malfermi tiun-ĉi kesteton,—
Mi petas vin, je mi ne ridu!
Min tute ne timigas ia artifiko:
Sufiĉe estas lerta mi en mekaniko».
Kaj jen per sperta majstra gesto
Li manipulas kun la kesto,—
Turmentas sian saĝan kapon:
Li premas ian najlon, krampon, ian klapon.
Lin ĉiuflanke ĉiuj vidas,
Balancas iu kapon,
Aliaj flustras, kaj aliaj moke ridas.
En la oreloj nur sonoras:
«Ne, ne, ne tiel, ne!» La majstro pli laboras.
Li ŝvitis, ŝvitis; fine li laciĝis
Kaj de la kest’ foriĝis,
Ne kompreninte la sekreton de l’kesteto,
Sed ĝi eĉ estis sen sekreto.