Fabloj de I. A. Krilov/La rano kaj la bovo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4. La korniko kaj la vulpo Indekso : [[Fabloj de I. A. Krilov]]
de Ivan Krilov
Tradukita de Vasilij Devjatnin
5. La rano kaj la bovo
6. La kesteto


5. La rano kaj la bovo.

En la paŝtej' promenis bovo-grandegulo.
La rano mem kun ĝi ekvolis egaliĝi.
La rano estis enviulo, —
Kaj ĝi plenblovi sin komencis kaj pufiĝi
«Nu, kvakulaĉo, ĉu mi estas granda tia?»
Demandas ĝi amikon. — «Ne, ne granda tute!»
— «Rigardu, kiel nun mi min plenblovos krute.
Nu, vidu, kia?
Cu [tiel] estas mi pli granda?[»] — «Preskaŭ same tia».
— «Nu, kiel nun?» — «Nenio». Gi [tiel] pri bovo revis,
Pufiĝis kaj pufiĝis, kaj post troa provo
Ne egaliĝis ĝi kun bovo,
Sed de streĉado superforta krevis.

Similaj estas multaj al la rano:
Cu [tiel] estas miro, kiam iu vilaĝano
Deziras esti ĉefurbano
Kaj ia simpla, sensignifa bub' — regnano?